Diskuto:Inversigo (muziko)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne trovas tiun ĉi radikon en vortaroj. Ĉu oni ne devus "invers-" anstataŭe?

Devas esti "inversigo" anstataŭ "invertado". Oni nepre uzu la "bonan lingvon"!!!

Fakte, PIV ja enhavas la radikon "invert/i", ankaŭ kun la ĉi-artikole uzata muzika signifo.
Tamen, mi konsentas kun la kritiko de la sennomulo ke temas pri nebezonata novradiko, kaj ke eblas diri "inversigo" anstataŭe. Kun ni ankaŭ konsentas la Listo de Simplaj Samsignifaj Vortoj, kaj en diskuto pri la vorto en la diskutrondo la-bona-lingvo, ankaŭ la Akademiano kaj muzik-spertulo Bertilo Wennergren konsentis kun la muziko uzo de "inversigo". Do mi ŝanĝas la artikolon al "inversigo (muziko)". Marcos 12:38, 10. Okt 2009 (UTC)
Vikipedio estas enciklopedio, kiu lojale informu pri la fakta uzo en la faka literaturo. La profesia harpistoj kaj Akademiano Butler klarigas en la Muzika Terminaro: "Unua inverto de triado (6/3) estas nomebla ankaŭ ses-tri-akordo, dua inverto (6/4) ses-kvar-akordo ..." (p. 14), "Intervalo estas invertebla (renversebla): kvarto invertita = kvinto. ..." (p. 8) ktp. De la verko de Butler "inverti" eniris la Esperanto-vortarojn de multaj lingvoj dum la lastaj 65 jaroj (germana, itala, nederlanda ktp.). La artikolo do almenaŭ menciu ĝin. Mi pro tio realdonis ĝin kun piednoto. Kiu serĉas la vorton havu la eblecon decidi mem, ĉu li aŭ ŝi volas sekvi klasikan Esperanton aŭ "bonlingvan" novesperanton. Vikipedio ne estu loko por unuflanka lingvo-reformo, sed ... reta enciklopedio. Helga Schneider 14:33, 10. Okt 2009 (UTC)