Diskuto:Irlando (apartigilo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne apogas la renomadon de Irlando al Irlando (insulo) kaj de Respubliko de Irlando al Irlando (lando). Laŭ la Republic of Ireland Act en la irlanda leĝaro, "Respubliko de Irlando" estas la oficiala leĝa priskribo de la ŝtato. Kompare kun tio, "Irlando (lando)" estas nenecesa kunmetaĵo, eĉ superflua; ĝi ankaŭ tre emas je neneŭtraleco, ĉar depende de sia vidpunkto oni povas nomi kaj la ŝtaton de Irlando (26 graflandoj) kaj la nacion de Irlando (32 graflandoj) esti "lando". La vorto ne estas sufiĉe klara. La antaŭstato ne kaŭzis problemojn; kial ŝanĝi ĝin? --Gabriel BEECHAM 18:40, 28. Feb 2007 (UTC)

Vidu ĉi-teman diskuton en la Gugla diskutlisto "Europo" http://groups.google.com/group/europo2 . Tie elektu la temon "Vikipedio en Esperanto" (kiu komence estis titolita "ILEI konferenco en Via lando!"), tie ekde mesaĝo de Seán Ó Riain (lundon, 26 Feb 2007 23:40:59 +0100) okazis iom vasta diskuto pri ĉi tio, kaj la Vikipediaj ŝanĝoj ŝajnas faritaj laŭ iniciatoj en tiu diskuto. --88.115.219.223 20:43, 28. Feb 2007 (UTC)
Leginte tiun diskut-fadenon, mi vidas, ke oni decidis ŝanĝi la paĝo-nomojn ĉar "Respubliko de Irlando" ne estas la nomo de la ŝtato. Tio pravas; sed "Irlando (lando)" ankaŭ ne estas ĝia nomo. Mi agnoskas tion, ke la artikolo antaŭe ne bone klarigis la malsamon inter la nomo kaj la priskribo de la ŝtato; sed la titolo de Vikipedia artikolo pri ŝtato ne nepre devas esti ties konstitucia nomo, ĝi devas nur esti kiel eble plej klara identigilo por la artikolo. Tiucele estus laŭ mi multe pli bone uzi leĝan priskribon, kiel "Respubliko de Irlando", anstataŭ elpensi ion novan. Krome, mi rimarkas, ke oni maldiligente renomis la paĝon pri la ŝtato, detranĉante ĝin de sia 4-jara redakto-historio; tio ne kongruas kun la kondiĉoj de nia kopirajto-licenco. Se neniu kontraŭas, mi provos ripari la aferon kaj renomi la artikolojn, sed samtempe provos ĝustigi iliajn enhavojn, por ke la nomo kaj priskribo de la ŝtato estu facile kompreneblaj por eksterlandanoj. --Gabriel BEECHAM 20:10, 1. Mar 2007 (UTC)
Ek! Narvalo 20:35, 1. Mar 2007 (UTC)
Kial oni ŝanĝu la nunan staton? La titolo "Irlando (lando)" estas tute logika kaj konforma al aliaj similaj okazoj. Ekz., estas tri artikoloj "Kubo (geometrio)", "Kubo (lando)" kaj "Kubo (insulo)" (tie tamen la redirektado funkcias iom nelogike, ĉar estas ankaŭ aparta artikolo titolita "Kubo (apartigilo)", kaj la penso serĉi tian titolon venas en nenies kapon). Nun, se iu serĉas pri "Irlando", unue aperas paĝo, kiu kondukas al logika elekto el tri ebloj. La sola ĝeneto en la titolo "Irlando (lando)" estas la ripetiĝo de la silaboj "lando", kion eblus eviti ekz. per "Irlando (ŝtato).
Tamen, konsiderante la probablan interesiĝon pri la diversaj Irlandoj, estus tute logike ankaŭ tio, ke sub la nuda "Irlando" aperu la artikolo pri la ŝtato, kaj tiu ĉe-kape havu klarigon pri eventuala neceso konsulti ankaŭ la artikolojn "Irlando (insulo)" kaj "Nord-Irlando". --Surfo 14:32, 2. Mar 2007 (UTC)
"Kial oni ŝanĝu la nunan staton?" Mi jam respondis tion ĉi-supre: unue, ĉar "lando" ĉi-kaze povas signifi kaj la ŝtaton kaj la insulon de Irlando; kaj due, ĉar pro tio oni tre vaste uzas la leĝan priskribon "Respubliko de Irlando" kiel sendusencan distingigan nomon por la ŝtato, kaj internacie kaj en Irlando mem (vidu ekz en la TTT-ejo de la respublika registaro, aŭ en tiu de la nord-irlanda registaro, aŭ en tiu de EU).
Do, rilate la artikolon pri la insulo: ĝenerale, irlandanoj (kaj en Nord-Irlando kaj en la Respubliko) dirante la vorton "Irlando" ne aŭtomate ligigas la vorton kun iu aparta jurisdikcio sur la insulo. Oni uzas aliajn terminojn por priparoli la ŝtatojn: en Nord-Irlando, oni nomas la respublikon "the South" , "the Republic" ktp; en la respubliko, oni nomas NI-n "the North" kaj la respublikon "the South", "the Republic", "the State" ks. Cetere, ofte ne gravas en Vikipedio, ĉu artikolo donas ligilon al la artikolo pri la ŝtato de Irlando aŭ al tiu pri la insulo de Irlando (krom se temas pri politika afero aŭ simile). Sed mi supozas, ke apartigilo ĉe Irlando ne estus tute malakceptinda, pro ĝia klarigopovo; kion aliaj pensas?--Gabriel BEECHAM 20:58, 3. Mar 2007 (UTC)

Pri la renomoj[redakti fonton]

Prave vi divenis, ke per la renomoj ĵus okazintaj mi asistis al la protagonistoj de la diskuto en la dissendolisto "europo2" - ne vere ĉar al mi mem iel persone tre gravus la afero (tamen ja ĝenis min la nekutimaj kaj iom amatorece aperantaj skribaĵoj "tiu ĉi artikolo estas nur pri la insulo, ne skribu ĉi tie pri la respubliko"). Fakte mi decidis fari tion kiam mi jam subiĝis al la inundo de mesaĝoj pri tiu temo, kiu aperadis en la dissendolisto. Verŝajne jam antaŭe iuj el la tieaj diskutantoj (nome Vikipediisto:Remush) provis helpi, sed iliaj agoj bedaŭrinde nur kaŭzis la interrompon de la redaktohistorio (pri kiu mi tamen eksciis nur nun, de viaj komentoj) kaj tamen rezultis en nedaŭrigebla (ĉar tiel certe neniam de uzantoj serĉota) nomo por la artikolo "Éire-Irlando"... Kaj vere ankaŭ la inspiro per Kubo estas vera. Se oni volas fari ĉi tie same kiel kun ĝi (do ke Irlando venu rekte ĉu al la lando, ĉu al la insulo, kaj supre de ĉiu artikolo troviĝu ligilo al Irlando (apartigilo), kiu estu la nuna artikolo Irlando), mi ne kontraŭas tion - nur mi mem decidis elekti la nunan varianton, ĉar mi ne povis prijuĝi kiu el la tri signifoj estus "la ĉefa". Pri la preciza nomo de la artikolo pri la respubliko, bonvolu decidi la aliaj. Volante konservi unuecon tra la Vikipedio, mi elektis la aldonaĵon "(lando)" (same kiel ĉe Kubo kaj aliaj), do ŝanĝi per "(ŝtato)" laŭ mi estus ĝuste kontraŭunueca kaj tial nefarinda. Sed ĉu oni rajtas nomi la artikolon "Respubliko de Irlando" aŭ ne, kion la irlandanoj dirus pri tio, kaj kion pensus la nordirlandanoj, aŭ kion uzus Ludoviko Zamenhof, tion bonvolu jam pridiskuti la irlanda administranto (Gabriel Beecham) kaj la irlanda diplomato (Seán Ó Riain) inter si mem - pri tio mi tute ne estas fakulo, kaj tial lasas la decidon je ili. Amike, Marek "Blahma" BLAHUŠ 01:52, 5. Mar 2007 (UTC)

Respubliko de Irlando[redakti fonton]

Ĉiuokaze la ĝusta Esperantigo de "Republic of Ireland" estas "Respubliko Irlando" (sen "de"). Bertilow 02:11, 5. Mar 2007 (UTC)