Diskuto:Irokeza lingvaro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ PIV2002 irokezo estas 'ano de indiana gento (dividita en 5 aŭ 6 triboj), kiu loĝis ĉirkaŭ la grandaj lagoj de N-Ameriko'. Do, tio ne inkluzivas la ĉerokojn. En la angla oni distingas inter Iroquois, kiu inkluzivas nur la 5 aŭ 6 naciojn, kaj Iroquoian, kiu inkluzivas ankaŭ aliajn, inkluzive de la ĉerokoj. Kiel oni elturniĝas en aliaj lingvoj? Ĉu la PIV-a difino estas bona?

Mi rimarkis, ke estas simila (eventuala) problemo kun la vorto algonkina. En la angla oni distingas inter Algonquin (lingvo) kaj Algonquian (lingvaro), sed en Esperanto oni proponas la saman vorton por ambaŭ. Eble tio funkcias; mi pensas, ke iuj aliaj lingvoj faras tiel. Tamen, kun irokeza la problemo estas pli severa, ĉar temas ne pri lingvo kaj lingvaro kun la sama nomo, sed pri du lingvaroj kun la sama nomo.

Irokezeca, irokezuma, algonikeca, algonikuma?

Lingvano 22:45, 23. Okt 2005 (UTC)