Diskuto:Iron Maiden

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo ĝis la 24-a de februaro 2015 havis amase tro da ruĝaj ligiloj. Mi tial forprenis la internajn ligilojn pri unuopaj muzikalbumoj de la grupo (pri neniu albumo ĝis nun ekestis teksto), kaj provizore nevidigis la ruĝajn ligilojn en la blokoj "parencaj temoj" kaj "vidu ankaŭ". Krome 7 el la 15 referencoj estis fuŝaj, kaj ankaŭ per kontrolo de alilingvaj artikoloj mi ne sukcesis spuri pri kiuj referencoj fakte temu - tial mi ankaŭ reduktis tiun nombron al la 8 funkciantaj referencoj. Antaŭ du tagoj mi krome verkis ĝerman artikolon pri la gvida kantisto Bruce Dickinson, kaj nun, du tagojn pli poste, ankoraŭ sukcesis aldoni ĝermajn artikolojn pri la grupanoj Dave Murray, Adrian Smith kaj Steve Harris - do ankoraŭ kvar enhavaj truoj ŝtopitaj. Sed pli da tempo mi persone ne povos investi ĉi-teme. Oni ĉiam memoru ke ruĝaj ligiloj nur sencas, se estas realisma ŝanco ke ene de malmultaj monatoj ekestos la bezonataj artikoloj - plej bone oni demandu sin mem, ĉu oni en kazo ke mankas aliaj volontuloj volus verki ĉiujn mankajn artikolojn mem... ThomasPusch (diskuto) 09:34, 26 Feb. 2015 (UTC)