Diskuto:Italo-disko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas evitinde ke en Esperanto "c" estu uzata anstataŭ "k". La titolo de la artikolo devus esti Italo-diskoItalodisko. La finna kaj la lingvoj skribitaj cirile uzas K. Bonvolu tuj korekti ĉiujn aperojn de "disco" al "disko" en la artikoloj kaj en la titoloj antaŭ ol tio fariĝos tro peza tasko. Nur menciu en la artikolo ke en multaj nacilingvoj ĝi estas skribita disco Arno Lagrange @ 08:48, 9. Jul 2010 (UTC)

Italo-disco - mi konsideris ĝin kiel la propra nomo de la muzika ĝenro. Jujijo 09:22, 9. Jul 2010 (UTC)

Proprajn nomojn de homoj kaj de lokoj oni povas enpreni senŝanĝe (tamen oni Esperantigu ilin laŭeble Francisko Franko, San-Francisko). Pri muzika ĝenro plena esperantigo estas preferinda (eĉ kun mencio de nacilingvaj formoj). Eble ne ĝenas vin apero de "c" por prezenti sonon "k". Min jes. "Italo-distso" ŝajnas al mi strangaĵo. Arno Lagrange @ 11:00, 9. Jul 2010 (UTC)
# Por Por: Esperanto uzas paŭsojn ne lingvajn pruntojn. Mi favoras la alinomadon al Italo-disko aŭ al Italo-diskmuziko --→ Airon 11:22, 9. Jul 2010 (UTC)

Vidu ankaŭ[redakti fonton]