Diskuto:J

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"kaŭ"? Ĉu ne suficas "aŭ" -- Davidme


Prave. Mi ĵus korektis. "Kaŭ" estas proponaĵo (precipe de Albault), kiu neniam ekradikis en la lingvo. [[Bertilo WENNERGREN]


Nu, mi ofte uzas "kaŭ" (anstataŭ la pli longa kaj/aŭ)... Sed bone, ĉi-kaze sufiĉas "aŭ". Cetere, kial tia informo pri "inspiro de la helena"? Laŭ mi ĝi aperu en artikolo pri pluralo aŭ pri la historio de esperanto - ne en ĝenerala artikolo pri la uzo de la litero J. Se neniu alimaniere argumentos, mi forigos tiun frazon.

Kaj kiu ŝanĝis "monakoj" al "monaĥoj"? Mi evitas "ĥ" kiam eblas, kaj kiu konfuzus "monakoj" kun la lando "Monako" tiu verŝajne apartenas al la sama kategorio de eksterkuntekstuloj kiaj ne povas distingi inter "kubo" kaj "Kubo"... Almenaŭ ni ŝanĝu "elektroteĥniko" al "elektrotekniko".

--Bab


Mi konsentas, ke la frazo pri la Helena estas superflua (ekstertema). Mi pripensis ĝin forigi mem.

Pri la monakoj ne kulpas mi.

"teĥniko" kaj "tekniko" estas egale ĝustaj.

Sed "kaŭ" simple ne estas Esperanta vorto. Unue ĝi ĝeneraliĝu. Poste ni eble ĝin ekuzu en la Vikipedio.

Bertilo WENNERGREN


Bone, mi k-igos la ĥ kaj forigos la helenan... :-)

Cetere, mi unuafoje iam vidis la vorton "kaŭ" en iu retpaĝo (nun mi ne scias kie), kaj tiam ekkredis ĝin (uzebla) Esperanta vorto, kaj poste tiom uzadis ĝin, ke ĝi venas por mi tute nature, kelkfoje preskaŭ senpense... La reto ŝajnas esti la plej bona loko por ĝeneraliĝo de vortoj, sed eble enciklopedio ne estas la plej taŭga ejo por lingva renoviĝo...

--Bab

  • kaŭ: Ŝajne en la angla or estas pli ekskluziva ol en aliaj lingvoj. Mi ne scias, ĉu en Esperanto.
  • Pri la helena lingvo, al mi ŝajnas taŭga. Vi suferadegos en infero de Vikipe dio, do.
  • Pri ĥ, mi uzas ĝin laŭ eble. Ĥeĥeĥe.

-- Davidme

  • Ĉu? Mia lingvo denaska ne estas la Angla, kaj miaj konoj de tiu lingvo malmultege influis mian Esperanton (mi lernis la du lingvojn pli-malpli paralele).
Mi pensas, ke and/or aperis unue en la angla. Eble ĝi ne influis vin rekte, sed la ekvivalento en via lingvo miasuspekte estas pro angla influo. -- Davidme
  • Jes, taŭgas en artikolo pri la inspiroj kaj fontoj de Zamenhof dum ties kreado de Esperanto, en artikolo specife pri pluraloj ktp. Sed: en artikolo pri la efektiva uzo de la litero J (kian la helenoj certe ne uzis) iom ekstertemas. Simile, en artikolo S en la Hispana Vikipedio estus konvene aldoni ke oni hispane uzadas tiun literon por skribi pluralojn de vortoj, sed estus iom tro ankaŭ mencii la latinajn deklinaciojn kiuj tion kaŭzis, priskribi la lingvan evoluon ktp. Kvankam Esperanto originis kiel "iniciita lingvo", ĝi hodiaŭ estas memstare plene funkcianta lingvo, kio ne devas ĉiam esti defendata, priskribata, dis-analizata, kaŭ ekzisto-rajtigita pere de eksteraj lingvoj.
  • Pri ĥ, mi sekvas la naturan evoluon aŭ tendencon daŭre observeblan dum la historio de Esperanto, kaj anstataŭigas ĝin laŭeble per H aŭ K. Hehehe.

(Pli longan diskuton vi trovos je Diskuto:Ĉeĥio.)

--Bab