Diskuto:Jacques Ellul

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi konstatis, ke vi aldonis la nomon de Jacques ELLUL en la paĝon Situaciista Internacio. Mi ne komprenas kial vi tion faris ĉar :

  • Jacques ELLUL ne estis membro de tiu organizo, kaj neniam havis ian rilaton kun ĝi.
  • Li nek influis, nek estis influita de la situaciistoj (nu, laŭ miaj informoj...)
  • Liaj ideoj, kvankam parencaj laŭ kelkaj punktoj al tiuj de la situaciistoj, ne estas similaj al ili.

Ĉu vi bonvolas klarigi al mi kial vi pensas tiun aldonon prava ?

Mia opinio estas, ke oni ne senutile menciu nomojn, kiuj ne havas rektan rilaton kun la temo de la artikolo. Kio estas la via ?

Amike, KRISTOF 12/12/2004