Diskuto:Jakobo la 1-a (Aragono)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hispana lingvo en mezepoka Aragona Kronlando[redakti fonton]

La hispana aŭ kastilia neniam estis lingvo de la Aragona Kronlando dum Mezepoko... kaj tute ne dum la estrado de Jakobo la Unua. Oni parolis la aragonan en Aragono, la kataluna en Katalunaprinclando kaj Majorka reĝlando, la okcitana en Montpeliero kaj la aragona kaj la kataluna en la Valencia reĝlando. Fakte ekde la 14a jarcento en Aragono kaj Valencilando iom post iom la kastilia anstataŭis la aragonan, sude norden kaj okcidente orienten; eĉ eble en suda Katalunio oni anstataŭis la katalunan per la kastilian. Aliflanke, pro proksimeco, la aragona miksiĝis kun la kastilia kaj tial rezultas malfacila afero decidi ĉu dokumentoj aragonaj de la 15-a jarcento, ekzemple, estas en la aragona kastiliigata aŭ en la kastilia aragonigata. Finfine, dum moderna epoko, 16a jarcento kaj poste ĝis la 20a, la aragona malaperis en Valencilando kaj preskaŭ malaperis en Aragono. Tamen, dum la estrado de Jakobo la 1-a en Aragona Kronlando la kastilia ne estis parolata. Pro tio mi pensas ke ne taŭgas aldoni la kastilian nomon de la aragonaj reĝoj.

--CarlesVA 09:43, 28. Jul 2008 (UTC)