Diskuto:Jangĝoŭ

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Janĉĵou)

El kie la transskribo ?[redakti fonton]

Mi estus preferinta 'Jangĝou', kiu aspektas pli kongrue kun la konsiloj de la paĝo Ĉinaj personaj nomoj#Pri la transskribo de ĉinaj personaj kaj lokaj nomoj. Sed bah, nun estas farita...

--Jean-François Clet 22:42, 20 Nov. 2011 (UTC)

Mi ne spertas pri la ĉina, sed la transskribo "Janĉĵou" ŝajnas al mi stranga kaj probable erara. Bedaŭrinde mi ne scias kio pli bonus - eble "Jangĝoŭ"?? - Sincere, Moldur (diskuto) 14:00, 17 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
La formo "Jangĝoŭ" pli bone kongruus kun la pinjina transskribo "Yángzhōu" ol la nuna "Janĉĵou". Tlustulimu (diskuto) 15:23, 17 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi trovis la respondon en la artikola redaktohistorio: La artikolo nomiĝis origine "Yangzhou" (se mi bone komprenas, tio estas oficiala transskribo), sed poste iu alinomis al "Janĉĵou" por paŭsi laŭlitere la rusan formon "Янчжоу". Tiu ja efektive uzas "-чж-" [laŭlitere "-ĉĵ-"], supozeble por redoni la sonon "ĝ", por kiu la rusa ne havas propran literon. (La bulgara uzas "Янджоу" kun "-дж-" [laŭlitere "-dĵ-"], kutima cirila prezento de la sono "ĝ".) Kaj la "ou" kredeble prezentas diftongon "oŭ". Kompreneble Esperanto, kiu ja havas la literon "ĝ", ne paŭsaĉu tiujn duliteraĵojn.
La frenezaĵo "Janĉĵou" meritas malaperi en la rubujon. Mi proponas alinomi la artikolon - ĉu reen al la originala (kaj oficiala?) nomo, ĉu al iu akceptebla esperantigo (eble "Janĝoŭ" aŭ "Jangĝoŭ").
Sincere, Moldur (diskuto) 17:39, 20 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Mia unua ideo estis: se jam alinomigi, tiam "Janĝoŭ" ŝajnas pli simpla formo ol "Jangĝoŭ" - laŭ la rusa "Ян-"kaj bulgara "Янджоу" tio akcepteblus. Mi supozas, ke la literkombino "ng" eble redonu la sonon [ŋ], kiu en Esperanto same malestas kiom en la rusa kaj bulgara. Se mia supozo ĝustas, tiam pli bonas redoni ĝin kiel simpla "n" ol kiel "ng", prononcante ĝin [n] [g]. Tamen post pripenso, konsiderante ke pinjino tute havas la kombinon "ang", [aŋ], mi retiras mian unuan ideon kaj pledas por variaĵo "Jangĝoŭ". ThomasPusch (diskuto) 20:11, 20 nov. 2022 (UTC)[Respondi]