Diskuto:Jerusalemo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ĝi estas sankta urbo por bahaismo? -- :) 02:20, 23. Apr 2003 (UTC)

Neneŭtrala[redakti fonton]

La ŝablono pri ne-neŭtraleco estis enmetita de Rabiddinosaur kun jena komento: "Ĉi tiu artikolo estas skribita kiel reklamo". Mi konsentas kun li. Marcos 17:09, 21. Apr 2007 (UTC)

Ĉi tiu artikolo devas estis forviŝata de la komenco. 139.222.127.140 (anonime)

Jes, mi konsentas kun Rabiddinosaur kaj Marcos, ke la artikola stilo vere ne estas sobra kaj enciklopedia (kvankam mi iugrade povas kompreni la troan entuziasmon de la verkinto, ĉar la urbo sendube havas etoson). Tamen la ne-neŭtraleco de la artikolo ne ŝajnas al mi tiom danĝera, ke ĝi devus tuj esti "forviŝata de la komenco". Pli bone tiom tro enamiĝinta artikolo ol nur miniatura artikola ĝermo ... provizore: Mi esperas, ke baldaŭ troveblos bonvola nova aŭtoro, kiu bone re-skizos la urbajn ĉarmojn en sobra tono. ThomasPusch 14:38, 22. Jul 2007 (UTC)

ADLS-diskuto (malsukcesis)[redakti fonton]

Proponita de -- Yekrats 23:50, 23. Nov 2008 (UTC)

  • Por:
  • Detenas:
  • Kontraŭ: --kani 01:13, 31. Dec 2008 (UTC)
  • Komentoj: Mi opinias, ke temas pri interesa objekto kaj ne fuŝa artikolo, sed ideologie tro manipulita: komence oni ne diras estas urbo de tiu aŭ tiu lando, sed ke "kelkaj ŝtatoj agnoskas ĝin kiel ĉefurbon de Israelo." Tio estas neeltenebla. Kiuj kaj kiomaj estas kelkaj? Kiuj estas tiuj kiuj ne agnoskas tion? Kial oni forigis iaman frazon ke plej parto de ŝtatoj ne agnoskas tion kaj havas ambasadejon en Tel-Avivo? Dum tio ne solviĝis, jam oni metas en la dekstra tabelo ke temas pri urbo de Israelo. Tamen je la fino de la ĉapitreto pri statuso ĉio ĉirkaŭas la aferon, ke pro milito Israelo konkeris tion kaj pro tio oni konsideru tion Israelo. Afero de palestinanoj estas nur unu linio. En tiu stato la artikolo spegulas tro partian vidpunkton. Kiel Artikolo de la semajno vekus sennecese akrajn polemikojn. La franclingva kaj hispanlingva versioj estas multe pli objektivaj. La anglalingva asertas de komence, ke temas pri la israela ĉefurbo, sed klarigas je la fino de la enkonduko sufiĉe objektive kaj kun referencoj la realan statuson.--kani 01:13, 31. Dec 2008 (UTC)