Diskuto:Jido (lingvo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Jida lingvo)
jidiʃ lɛbt · ײִדיש לעבט

La paĝo pri la Jida lingvo estas nun movita de "Jida lingvo" al "Jido". Tio konformas al PIV, sed estas tamen dubinda. Efektive pri nomoj de lingvoj PIV ne estas aparte bona fonto.

En mia paĝaro pri Landoj kaj Lingvoj mi kelkdetale intence devias de PIV, ekz. pri la nomo de la Jida lingvo. Mi tie donas "Jida" kiel lingvonomon. Ĝi supozigas la bazan vorton "Jido" = "ano de tiu popolo, kiu parolas la Jidan lingvon". Tiam "Jido" estas simpla baza popolvorto analogia al "Anglo", "Cigano", "Skandinavo" k.s. Ŝajnas, ke tio estas multe pli kongrua kun la praktika uzo en Esperanto. Oni nur malofte trovas la vorton "Jido" uzatan kiel lingvonomon. Sed oni tre ofte trovas la esprimon "la Jida (lingvo)". Faru serĉon per Guglo por vidi tion. Mi serĉis "jidon estas kaj" kaj "jidan estas kaj".

Tial mi proponas, ke la paĝo pri la Jida lingvo estu removita al "Jida lingvo".

Bertilow 12:01, 8. Jun 2003 (UTC)

Mi malaprobas. Ne ĉiu lingvo respondas al unu popolo. Mi preferas por tiuj lingvoj, kies nomo ne venas el popolnomo aŭ loknomo, uzi substantivon. Tamen, mi memoras malmulte da tiaj: jido, sanskrito, Esperanto.
Tiu popolo jidoj ŝajnas al mi tro artefarita. Google trovas neniun esperantaĵon per "jidoj". La jidparolantoj estas (aŭ estis) aŝĥenazojorienteŭropaj judoj. Ankaŭ la formo en:Yid ne sginifas "jidparolanto" sed "judo".
Mi poste memoris, ke la nomoj de multaj kreolaj lingvoj kaj piĝinoj estas o-indaj: Papiamento, ĉabakano, tokpisino, lingva-frankao,... Tamen ŝajne estas svaheloj, sed plejo da svahelaparolantoj ne estas svaheloj. -- :)
Kompreneble "jida lingvo" estas valida, sed redunda, kiel "Esperanta lingvo", eĉ pli, ĉar "esper-ant-a" estas plursenca.
Mi serĉis "jido kaj" kaj "jida kaj" kaj la rezultoj estas 1/3. Sufiĉe por mi.
Kion uzis jidparolanto Zamenhof? (Mi vere demandas) -- :)
Certe ne ĉiu lingvo respondas al unu popolo. Ja eblas O-finaĵaj lingvonomoj en Esperanto. Sed laŭ mia kompreno la Jida lingvo ja estas lingvo de unu popolo. Ĝia memnomo estas "Yiddish", kio signifas "Juda", do "la Juda lingvo". Kompreneble ne ĉiu Judo parolas la Jidan, kaj tial "Jido" ne estas sinonimo de "Judo". La Jidoj estas tiuj Judoj, kiuj parolas la Jidan lingvon, kaj kiuj originas en certa parto de Eŭropo. "Sanskrito", "Urduo", "Palio", "Esperanto", "Volapuko" tamen klare estas lingvoj ligitaj al neniu popolo aŭ loko, kaj tial oni plej oportune ilin nomas per O-vorta nomo. La Jida tamen ŝajnas ne tia. Zamenhof mem parolis pri "la ĵargono" aŭ "la novhebrea". Bertilow 19:01, 9. Jun 2003 (UTC)
La parolantoj de Jido ne perceptis sin "jida popolo" kontrasta al la "juda popolo". En Jido la vorto "jid" ne signifas "aŝkenazo", ĝi signifas ĝuste judo; tial la uzo de Bertilo estas misgvida. La vorto kiu priskribas tiun etnon estas ne "jidoj", sed aŝkenazoj. Kaj ne hazarde Zamenhofo parolis pri "ĵargono": la jida lingvokomunumo plejparte konceptis ĝin kiel vulgaran surogaton anstataŭ la principe preferinda lingvo hebrea.
Interalie, Jido havis malfacilan vivon en Israelo, kie la cionistoj rigardis ĝin kiel malbonvenan rivalon de la hebrea (kaj tial la angla estis malpli malaprobata ol Jido).
Mi koncedas, ke ne ĉiuj judoj tiel malestimis Jidon, tamen ŝajnas ke tia estis la sinteno de la plimulto. Kaj multaj el tiuj, kiuj akceptis ĝian valoron (ekz-e la ĥasidoj), egale akceptas la judisman valoron de aliaj gepatraj lingvoj (ekz-e de la rusa aŭ ukrajna). Aliflanke, post kiam holokosto neniigis pliparton da jidparolantoj, ĝi ne plu estas serioza rivalo de la hebrea.
Ankaŭ mi preferas la lingvonomon Jido kiel formon pli logikan en Esperanto; "jida lingvo" resendas al fikcia "jido", kiu ne ekzistas alie ol kiel "judo" aŭ "aŝkenazo". Jes, multaj esperantistoj uzas la etipetan formon "jida lingvo"; laŭ mi, tio nur atestas, ke tiuj multaj aŭ meĥanike paŭsas malkonvenan modelon fremdlingvan, aŭ elpensas neekzistantajn fenomenojn. -- Sergio (diskuto) 03:48, 8 Apr. 2015 (UTC)
Viaj argumentoj por "*jidoj" samvaloras por "*urduoj" (* hindiaj islamanoj parolantaj la urduan lingvon). Mi ne estas konvinkita krei tiun novan vorton. -- :)
Oni povus eventuale tiel konkludi ankau pri Urduo. Ne ĉiam tiaj okazoj estas tute klaraj. Tamen laŭ mia impreso la homoj, kiuj uzas Urduon formas malpli evidente unu popolon. Urduo estas unu el du literaturaj formoj de la Hindustana lingvo (lingvo de la regiono/ebenaĵo Hindustano). Ambaŭ nomelektojn oni devas laŭ mi solvi aparte. Cetere ne temas pri kreo de nova vorto. Jam ekzistas ambaŭ uzoj pri la Jida lingvo (kaj du signifoj de la radiko JID/). Temas nur pri elekto inter tiuj du uzoj. Unu havas fortan apogon de PIV. La alia pli kongruas kun la praktika uzo en Esperanto. Bertilow 10:08, 10. Jun 2003 (UTC)
Ĉu reale iu uzas "jido" por "jidparolanto"? La fakto estas, ke Google ne trovas "jidoj" en la paĝaro. Tamen estas kelkaj en Usenet, sed ŝajne pli kiel dezirata celo ol fakta uzaĵo. Interese, en Esperanto kaj la hebrea vi aperas, sed ŝajne vi ŝanĝis vian opinion intertempe. -- :)
Efektive la vorto "jido" estas entute tre malofte uzata, sendepende de la intencita signifo. Por nomi la lingvon oni trovas precipe "la jida", kaj iafoje "jido". La nomformo "la jida" estas teorie klarigebla kiel varianto de la lingvonomo "jido", same kiel oni povas diri "la Esperanta" anstataŭ "Esperanto" se oni volas, sed multe pli simple kaj senartifike estas rigardi la esprimon "la jida (lingvo)" kiel kutiman lingvonomon similan al "la angla" aŭ "la japana", do kiel faritan surbaze de popolnomo. Tamen estas prave, ke tiun popolon oni praktike apenaŭ vere nomas per la supozita baza popolvorto "jidoj". La plej trafa konkludo estas, ke ĉi-punkte Esperanto hezitas: la lingvo estas "la jida", sed ne estas definitive klare, kion vere signifas la baza O-vorto "jido". Laŭ mi estas preferinde kontribui al tio, ke ĝia signifo kiel popolvorto firmiĝu - malgraŭ PIV. Cetere mi tute ne trovas, ke en la diskuto "Esperanto kaj la hebrea" mi diris ion, pri kio mi poste ŝanĝis mian opinion. Mi plu opinias, ke povas ekzisti lingvonomoj kun O-finaĵo, ekz. "Esperanto", "Urduo", "Latino" kaj aliaj. Sed mi ne opinias, ke ĝuste la Jida lingvo estas plej oportune nomebla tiel. Bertilow 16:21, 15. Jun 2003 (UTC)
Kial do "la jida lingvo" estus "pli oportuna"?? Ĝi estas pli simila al la esence malsimilaj nomformoj kiaj la francala rusa — sed tio estas misgvida, falsa simileco. Aliflanke, el la pure materia vidpunkto Jido certe estas "pli oportuna", ĉar mallonga unuvorta termino estas pli oportuna ol termino duvorta (aŭ trivorta, se alkalkuli la artikolon). -- Sergio (diskuto) 03:48, 8 Apr. 2015 (UTC)

ekzempla teksto[redakti fonton]

En la germana vikio troviĝas ekzempla teksto en jida, transkribita en latina skribo, kaj en altgermana. Interesa! Transigo kaj traduko ĉi tien indus. --Hans Eo (diskuto) 15:53, 3 Dec. 2012 (UTC)

Jidiŝlandio / Jidlando[redakti fonton]

Jiddischland estas nomata "Jidlando" en "Liberecanoj de Jidlando" de JoMo. Kie ĝi nomiĝas Jidiŝlandio? Viglulino (diskuto) 10:29, 7 Okt. 2014 (UTC)