Diskuto:Joseph-Louis Lagrange

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nu, bone !! Sed kion li faris, kiu povas meriti ĉeeston en la enciklopedio ??

ĉu autoro estas familiano de la granda Joseph-Louis? Luis G. DEL VALLE, jezuito meksikano Luis G. DEL VALLE 8 dec 2003


Karaj, bv. ĉiam subskribi viajn diskutojn. Kiam mi legis ĉi tiun diskuton, mi havis la impreson, ke du aferojn verkis la sama persono; nur kontrolante la malnovajn versiojn de tiu ĉi diskuto, mi eltrovis, ke la unuan aferon verkis anonimulo jam en 2002 (kiam la artikolo vere estis fragmento) kaj la duan demandon Luis faris hodiaŭ. Nu, la unua demando intertempe klariĝis, sed la dua ankaŭ min interesus. Do, Arno, ĉu vi estas parenco de Joseph-Louis de Lagrange? --Unukorno -- 21:59, 8. Dec 2003 (UTC)


Mi menciis en la artikolo ke laŭ mia scio mi ne havas parencecon kun li, sed iu vikipediisto forigis tiun komenton konsiderante ĝin neenciklopedia. Pro la samnomeco mi rimarkis tiun faman personon delonge, kaj ĉiufoje ke mi aŭdis iun paroli pri la teoremeoj de Lagrange aŭ la punktoj de Lagrange mia orelo estas tirita. Mi scivolis iom pri la matematikisto, pro tio esploris kaj verketis. Estas almenaŭ unu alia fama Lagrange : Léo LAGRANGE, kiu la unua en Francio havis la titolon Ministro pri sporto dum la regado de la Franca popola fronto en 1936. Ankaŭ kun li mi ne havas parencecon. Lagrange estas familinomo preskaŭ tiom ofta en Francio kiel Smith en anglalingvio (ĝi troviĝas inter la dudek plej oftaj).. Arno Lagrange 23:35, 8. Dec 2003 (UTC)

Preskaŭ ĉiuj lingvoj uzas lian nomon en formo Joseph Louis Lagrange. Ĉi tie li estas kun prepozicio de. Kio estas ĝusta? Jujijo 06:34, 10. Sep 2010 (UTC)

Ĉar neniu prezentis kialon por kredi ke ĉiuj aliaj Vikipedioj malpravas pri lia nomo, mi nun ŝanĝis la titolon al "Joseph-Louis Lagrange". Marcos 16:39, 16 Jul. 2011 (UTC)