Diskuto:Jupitero (planedo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la bildo[redakti fonton]

La bildo jes videblis, tial mi restarigis antaŭan version. Tamen preferinde estas enŝuti ĝin tien ĉi kaj montri ĝin pli malgrande. Do farite Arno Lagrange 10:06, 26. Mar 2004 (UTC)


Pri la nomoj de la lunoj[redakti fonton]

Ioa/Ioo[redakti fonton]

Ĉu devas "Ioa" esti "Ioo"? -- Chuck SMITH

La lunoj de Jupitero plejparte estis nomitaj por la amoratinoj de la dio Jupitero. Do la finaĵo -a indikas nomon de diino. --Stefano KALB

Problemo estas ne nur ĉu la inaj -a-formoj estas ĝenerale akceptitaj (mi persone uzis ilin en mia traduko de Nemeza, sed Franko Luin kritikis min pri tio), sed ankaŭ ĉu la lunoj nepre havu la samajn nomojn kiel la gemituloj; se tiel, ankaŭ Eŭropo devus esti Eŭropa (sed estus nun malfacile fari tion kiam temas pri la surtera mondoparto...) Gunnar Gällmo 18:32, 31. Jan 2005 (UTC)

Al mi ŝajnas ke uzo de -a por indiki inecon estas arĥaika kutimo kiu ne estas uzata en ĉi-taga Esperanto. Mi tute ne kontraŭas nomojn kun -a-finaĵo en Esperanto, sed mi neniel rigardas ĝin kiel inan finaĵon.
(Unu el la kialoj por tiu mia sento verŝajne estas, ke tio tute ne estas natura kutimo por norvegoj, ĉar deko el la plej kutimaj virnomoj en Norvegio finiĝas per -a-e, dum nur unu el la dek plej kutimaj virinnomoj finiĝas per -a — nome Eva.)
--VerdLanco (diskutu) 10:01, 14. Feb 2005 (UTC)

Kalisto/Kalistoo[redakti fonton]

Kalisto estas nomita laŭ la mitologia nimfo/urso Kalisto, ĉu ne? Se estas tiel, ĝi devas havi nur unu o en la fino, laŭ mi. Sebastien, ĉu vi malsamopinias?
--VerdLanco (diskutu) 09:07, 31. Jan 2005 (UTC)

Mi forigis la deliron, ke homoj dekomence eksciis ĝian amplekson kaj ĉar ĝi estis la plej granda el ĉiuj aliaj planedon nomis ĝin Jupitero. Aŭtoroj!!! Pensu pri tio, kion vi skribas!!! Sxak 16:07, 7. Dec 2007 (UTC)

Ĉu Cefa ĉu plej granda ?[redakti fonton]

"Ĉefa" pensigas pri "plej grava", "decida", "kiu havas honoran superecon aŭ apartan rolon" prefere ol "pli granda" (fr: majeur, en: bigst, de: grösser).
Jupitero estas ja plej granda el la sunsistemaj planedoj, sed ne precize estras la aliajn planedo (male al Jupitero (dio) kiun la romianoj rigardis kiel la ĉefa dio: aŭ diestro).

--Jean-François Clet 10:38, 12. Okt 2009 (UTC)

video de scivolemo: Jupitero, la giganto de nia sunsistemo[redakti fonton]

BV alŝuti kaj aldoni la unua parto https://www.youtube.com/watch?v=bQ2X4OqPrJA la dua parto https://www.youtube.com/watch?v=qrGuZnX1ALE