Diskuto:Juventus FC

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo estas tre detala, kaj tute interesa, kvankam ĝi bezonus ankoraŭ revizion antaŭ ol eblus diskuto ĉu doni al ĝi la honoran titolon "leginda": multaj datoj ankoraŭ estas en stranga formato (ekzemple "deknaŭan de Majo", kiu jaro?, devus esti la 19-an de majo 2008), mankas internaj ligiloj kaj malĝustas aliaj (kio kreas ruĝajn literojn kaj ŝajnigas ke ekzistaj artikoloj ne estus), ne-italaj futbalistoj tekste ĝenerale skribiĝas sen supersignoj, kvankam iliaj nomoj havas tiajn (ekzemple "Ibrahimovic" estas Zlatan Ibrahimović kaj estas artikolo pri li), kaj estas pliaj tajperaroj (estit, Juventu ktp.) kaj stilaj kapricoj (kiel "Sed ombro esti vualanta Juventus"). Krome estas strangaj terminoj, kiel "Ba serio", Ba??, supozeble "serio B", kaj mi dubas ke vortoj kiel "avanulo" kaj "halfaro" vere estas esperantaj - se, tiam bonus en iu vikipedia paĝo, prefere futbalo, klarigi kaj difini ilin. Se troveblus bonvolemulo kiu malpezigus la tekston de tiuj mankoj, poste eblus proponi ĝin kiel leginda artikolo. ThomasPusch (diskuto) 19:32, 13 Maj. 2013 (UTC)