Diskuto:Kaŝaso

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sed de kie la nomo pingo?


Kial la elekto de la nomo pingo? Ĉu ne pli bonus la elekto de "kaŝaso"? La vorto "cachaça" estas pli vaste disvastigita en la mondo pro merkataj kialoj. Tiu estas nur mia opinio. Oni diras, ke la lingvon faras popolo kiu ĝin parolas. Kiu estas pli uzata? --Zehanonimo 21:00, 23. Feb 2008 (UTC)

Mi konsentas. La vorto "pingo" elvokas ĉe mi nur la nomon de portugala superbazaro "pingo doce" (dolĉa guto), kiun mi vidis dum vojaĝo en Portugalio. Dum mia (mallonga) restado en Brazilo mi ne renkontis la esprimon. Sed la fakto, ke la portugala vikipedio parolas pri pt:Cachaça, subtenas la esprimon "kaŝaso".
-- Aisano 22:49, 23. Feb 2008 (UTC)