Diskuto:Kadizo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
el la diskuto pri Kadizio

La nomo "Kadizio" kontraŭas al la ĝenerala principo uzata nun en Vikipedio (laŭa al la rekomendoj de la Akademio), ne aldoni tiajn neinternaciajn I-finaĵojn en tiaj nomoj. Ni havas kiel gvidajn modelojn la oficialajn "Meksiko" kaj "Gvatemalo", kun pluraj pliaj ekzemploj. Estu do "Kadizo" (unu artikolo) kun du signifoj, tute kiel en la Hispana.

Efektive estas ankaŭ aliaj esceptoj, iam korektindaj, en la Vikipedio, ekz. "Nov-Jorkio".

Bertilow 10:44, 16. Mar 2003 (UTC)

Kadizo jam ekzistas en Vikipedio, do mi rekomendas ke iu kunigos la artikolojn. Ankaŭ, mi ĉiam pensis ke Nov-Jorkio estu la ŝtato kaj Nov-Jorko estu la urbo. Ĉu mi malpravas? --Chuck SMITH


Vi ne (tute) malpravas, Chuck. Ja multaj nomas la ŝtaton "Nov-Jorkio". Ankaŭ multaj uzas la nomon "Meksikio" anstataŭ "Meksiko", kiam temas pri la lando. Pri la bono aŭ malbono de tiaj aldonaj I-oj, ekzistas multaj diversaj opinioj.

Laŭ mi, por ke tiaj I-oj estu bonaj, oni uzu ilin en ĉiuj similaj okazoj, sed tian konsekvencecon neniu iam ajn praktikis. Ĉiam estis nur kelkaj (pli-malpli hazarde elektitaj) tiaj okazoj, en kiuj oni aplikis tiun ideon. En pli multaj similaj okazoj oni uzadas nur homonimajn nomojn. Ekz. neniu iam ajn uzis la formon *Maltio*, sed nur "Malto", kvankam "Malto" estas nomo kaj de insulo, kaj de ŝtato (kiu konsistas el pli da insuloj ol nur "Malto"). Alia ekzemplo povas esti "Nikaragvo", kiun ĉiuj ĉiam nomas nur "Nikaragvo", kvankam la ekzisto de la lago "Nikaragvo" povus esti motivo por nomi la landon "Nikaragvio".

Efektive, se oni povas sisteme uzi tiajn aldonajn I-ojn en ĉiuj tiaj okazoj (homonima nomo, kiu nomas kaj landon, kaj ion ene de tiu lando), tiam oni renkontas plurajn harstarige malfacilajn okazojn, en kiuj montriĝas nepraktikebla tiu sistemo. Eble la plej frapa okazo estas "Niĝero" kaj "Niĝerio": du landoj nomataj laŭ unu sama rivero. Se oni strikte kaj blinde aplikus la I-sistemon, tiam ambaŭ devus nomiĝi "Niĝerio", kio estus absurda. Iuj klopodis uzi "Niĝerlando" anstataŭ "Niĝero", sed tio nur akcentas la nekonsekvencecon de la afero. Alia ekzemplo estas "Meksiko", kiu ne estas nomo de du aferoj, sed de tri!: urbo, federacia ŝtato kaj lando. Tiam oni devus uzi kroman distingilon (ĉu eble "Meksikeo" por la federacia ŝtato? - absurde!). Kaj poste leviĝas la demando, ĉu la Usona ŝtato estu "Nov-Meksiko", "Nov-Meksikeo" aŭ "Nov-Meksikio", kaj leviĝas la demando, ĉu la golfo estas "Golfo de Meksiko", "Golfo de Meksikeo" aŭ "Golfo de Meksikio". Oni enplektiĝas en problemojn solveblajn nur per arbitraj kaj nesistemaj arbitraĵoj.

La sola ebla sistema aliro estas simple akcepti, ke iuj aferoj estas samnomaj en la mondo, kaj oni Esperantigu la nomojn, ne la lokojn. Ekzistas pluraj dekoj da urboj "London" en la mondo. En ordo. La nomon ni Esperantigas kiel "Londono", kaj poste ĉiuj urboj, kiuj laŭfakte nomiĝas "London", estu "Londono" en Esperanto (ne "Londono", "Londonio", "Londoneo", "Londonuo"... la vokaloj ĉiuokaze ne sufiĉas). Finfine pri la nomado respondecas la lokanoj. Se ili volas, ke la urbo kaj la ŝtato estu samnomaj, tiam estu tiel (alie ili ŝanĝu la nomojn jam en sia lingvo), ekz. "New York" (urbo kaj ŝtato) -> "Nov-Jorko" (urbo kaj ŝtato).

Finfine la Akademio aliris la demandon, kaj faris ĝeneralan rekomendon ne uzi tiajn aldonajn I-ojn, krom en la okazoj, kiam la efektiva internacia (ne-Esperanta) nomo de la lando jam havas tian I-on. Tiam ankaŭ Esperanto havu ĝin. Nu, tiam oni efektive tute ne uzas ian Esperantan I-sufikson, sed simple rekte Esperantigas nacilingvan nomon, kiu hazarde finiĝas per "i...".

Do, se ni volas ian koherecon kaj konsekvencecon en la Vikipedio, ni sekvos tiun Akademian rekomendon, ne nur ĉe "Meksiko" kaj "Gvatemalo", ne nur ĉe "Malto" kaj "Singapuro", ne nur ĉe "Gambio" kaj "Senegalo", ne nur ĉe "Urugvajo" kaj "Paragvajo", ne nur ĉe "Kenjo" kaj "Kameruno", ne nur ĉe "Kuvajto" kaj "Ĝibutio"... sed ankaŭ ĉe "Kadizo", "Nov-Jorko" kaj ĉiuj aliaj similaj okazoj.

Se oni bezonas distingi inter la lando kaj la urbo (aŭ rivero, monto, insulo...), tiam oni simple aldonu vorton kiel "lando", "urbo", "ŝtato", "provinco", "monto", "insulo"... Tio estas klarega kaj senartifika maniero atingi klarecon je bezono. Aldona I estas nura neniodira enigmaĵo. Jam centoj da Esperantaj vortoj finiĝas per "...io", kaj tial I estas la plej malefika el ĉiuj eblaj solvoj, se oni celas ian klarecon kaj komprenigon.

Escepto povus esti okazoj, en kiuj la I-hava formo plene enradikiĝis en Esperanto. Mi pensas tiam precipe pri "Kebekio", kiu devus esti "Kebeko", sed ĉe kiu la I-hava formo estas fortege preferata de la lokaj Esperantistoj kaj ĝenerale ankaŭ de preskaŭ ĉiuj ne-lokaj Esperantistoj.

Komprenble en okazoj kiel "Nov-Jorko", oni ja menciu en la artikolo, ke la ŝtato estas nomata ankaŭ "Nov-Jorkio". Alternativajn nomojn ni regule mencias en landaj artikoloj. Kaj estu ankaŭ redirektado de "Nov-Jorkio" al "Nov-Jorko", por ke oni ĉiam trovu la informojn.

Pardonu la etan prelegon...

Bertilow 22:24, 16. Mar 2003 (UTC)


Mi preferas tiuj Kuvajtio, Meksikio, Novjorkio.

Krome, mi ne ŝatas uzi "provinco". Ĝia signifo dependas tro el la ŝtato. Provinco estas malsama afero en Argentino, Hispanio aŭ Romio.

-- :)