Diskuto:Kairo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi scias, ke al-MAsr signifas Egiption, sed ne Kairon. Ĉu ne? 3.4.05 Vikipediisto:Lovermann

Jes, ankaŭ laŭ mia scio. Umberto 16:09, 4. Apr 2005 (UTC)

En la teksto ĝis nun miksiĝis la landonomaj variaĵoj "Egiptio" kaj "Egiptujo". Gramatike ambaŭ same ĝustas, estas persona demando ĉu preferi la pli novan aŭ la pli antikvan variaĵon. Iu relative nova uzanto nun ŝanĝis ĉion al "Egiptio". Ekzistas la iom stranga, sed decidita interkonsento en la esperantlingva vikipedio ke tiu kiu kreis artikolon aŭ absolute plej kontribuis al ĝi, rajtas decidi la nomformon kaj tio respektiĝu. Tiun-ĉi artikolon la 4-an de decembro 2003‎ kreis la uzanto Multkolorbirdo, unue mistajpante la formon "Egipto", sed post malmultaj minutoj ĝustigante ĝin al "Egiptio". Do laŭ la interkonsento tute ĝustas ŝanĝi ĉion al "Egiptio", kaj mi sekve aprobas la ankoraŭ ne kontrolitan ŝanĝon. ThomasPusch (diskuto) 13:04, 16 Okt. 2015 (UTC)

PS: Krome necesas elpreni la en la vikipedia komunejo elprenitan blazonobildon, por eviti fuŝiĝon de la informkesto...

"aŭ en la dialekto de ĝiaj loĝantoj مصر, Masr, [masr]"

En la araba, مصر, Masr, [masr] estas la nomo de la lando, egiptio, ne de ĝia ĉefurbo, Kairo.

Sj1mor (diskuto) 16:12, 27 okt. 2023 (UTC)[Respondi]