Diskuto:Kamforarbo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial artikolo estas kiel kamforarbo? Laŭ http://vortaro.net/#kamfora%20cinamomo specio estas kamfora cinamomo. kamforarbo/ kamforujo estas arbo de specio. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:56, 5 Maj. 2015 (UTC)

@Marek Mazurkiewicz: La termino kamforarbo jam troveblas en la vortaro "Wörterbuch Deutsch-Esperanto" el la jaro 1923, sub la kapvorto Kampfer, sur la paĝo 270. Sed ĝi ankaŭ troveblas en la vortarego "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch", de s-ro Krause, sur la paĝo 333. Krome mi trovis ĝin en la vortaro "Słownik esperancko-polski", el 1991, sur la paĝo 225. Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 10:16, 5 Maj. 2015 (UTC)
(+) Mi ĵus trovis la terminon kamforarbo en la Kroatoserba esperanta, esperanta serbokroata vortaro, de Marinko Gjivoje, sur la paĝo 104. Do, ŝajne PIV aŭ NPIV ne ĉiam taŭgas kiel sola fonto por terminoj. --Tlustulimu (diskuto) 10:21, 5 Maj. 2015 (UTC)
Mi pensas, ke eksteraj fontoj, kiuj bezonas alsaluton, ne taŭgas. Tial mi serĉis en la papera NPIV, el 2002, kaj tie trovis la terminon kamforarbo sub la kapvorto kamforo. La termino kamfora cinamomo tie aperas nur kiel klarigo, ne kiel aparta termino. Tial mi pensas, ke alinomado estas superflua. Sed ni senprobleme povas aldoni la alternativan terminon "kamforujo", ĉar ĝi aperas en la NPIV kaj en la esperanta-pola vortaro. --Tlustulimu (diskuto) 10:28, 5 Maj. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: bone, dankon. "PIV aŭ NPIV ne ĉiam taŭgas kiel sola fonto por terminoj" - mi tre tre konsentas. Ĉu Vi aldonos referencojn al artikolo? "Mi pensas, ke eksteraj fontoj, kiuj bezonas alsaluton, ne taŭgas." - mi ne konsentas. Mi ankaŭ plej ŝatas fontoj, kiuj ne bezonas alsaluton sed NPIV estas sufice grava fonto. Mi pensas ke bone estas aldoni referencojn ankaŭ al reta kaj papera versio. Sed bedaŭre mi ne havas paperan version de NPIV. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:37, 5 Maj. 2015 (UTC)
@Marek Mazurkiewicz: Mi ĵus aldonis la fontindikojn de ĉiuj menciitaj libroj. Sed mi ne aldonis PIV, el 1987, ĉar NPIV sufiĉas. Danke al samsocietano mi havas la paperan version de NPIV kaj tial povis facile aldoni la informon pri la kapvorto kaj la paĝo. --Tlustulimu (diskuto) 10:42, 5 Maj. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: mi tre tre dankas Vin. Mi aldonis ankaŭ tio kio diras http://vortaro.net Ĉu rajtas esti? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:52, 5 Maj. 2015 (UTC)
@Marek Mazurkiewicz: Ne dankinde. Certe ĝi povas esti, precipe se la retpaĝaro temas pri la versio de NPIV el 2005, kiun mi ne havas papere. --Tlustulimu (diskuto) 10:55, 5 Maj. 2015 (UTC)