Diskuto:Kantono Zugo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fakte mi permesis sen longa antaŭ-diskuto re-ŝanĝi la apenaŭ uzitan nomon Cugo(derivita de la germana prononco de la nomo) al Zugo, kiu jam de multaj jaroj estas la plej uzita formo en la Svisa Esperanto-Movado. Fakte mi por la Esperanto-nomoj en Svislando ĝenerale proponas la sekvantan procedon: 1) Se ekzistas tradicia Esperanto-nomo (en korekta Esperanta skrib- kaj prononcmaniero) tiam ni sendiskute utiligu ĝin. 2) Kie ekzistas pluraj paralelaj formoj ni akceptu la nomon, kiun tradicie utiligis la lokaj Esperantistoj (ekzemple Zuriko, kie ekzistis ankaŭ la formo Zurigo) 3) Multaj lokoj germanlingvaj havas latinan nomon, kaj de tiu latina formo la Esperanto-versio ofte facile dedukteblas. 4) Se temas pri facile Esperantigebla nomo germanlingva, kaj oni povas elekti inter modifo de la skribobildo aŭ modifo de la prononco, tiam ni elektu la duan, ĉar fakte la saman metodon oni utiligas por francigi kaj italigi tiujn nomojn, kaj svisoj simple ne plu rekonus urbon kiel "Zugo" se oni skribas ĝin "Cugo"! 5) Kiam la skribo tute ne konserveblas, sed eblus skribi la nomon fonektike en Esperanto aldonante "o" kaj oni per germaneca prononco de la Esperanto-alfabeto tuj renkonas la urbon (precipe se tiuj literoj jam aperis en la latina versio) ekzemplo: Vinterturo (germane Winterthur, latine Vitodurum), tiam oni utiligi esperantigitan skribmanieron. 6) Kiam nek skribo, nek prononco konserveblas aŭ la nomoj fariĝus tre strangaj, tiam oni utiligu la originan nacilingvan formon. Mi do ekzempe gĥis nun hezitegas esperantigi la nomon de la urbo "Aarau" - Araŭo estus la solvo, sed la duobla AA de la vortkomenco estas kvazaŭ identigilo de la aarauanoj. 7) Malkonataj aŭ por la Esperanto-movado sensignifaj urboj/vilaĝetoj: Oni en duba kazo lasu la originan loklingvan nomon, ĝis iam pro intereso de la Esperanto-komunumo leviĝas la demando de Esperantigo de la nomo.

Nun ĉiukaze estas giganta laborego korekte esperantigi ĉiujn nomojn en la vikipedio nur en unu sola lando. ... Precipe mi opinias, ke ĉi-tiun diskuton en la tuta mondo ni devas lasi al la lokaj esperantistoj.

Do mi ja multekundiskutas, kiam temas pri Svisaj nomoj sed fermans mian faŭkon, kiam temas pri nomoj en Norda Germanio, Hungario, Ĉinio aŭ alia angulo de la mondo. Didi Weidmann 2007-10-28 03.15