Diskuto:Kardiovaskula sistemo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kaj ĉu ne Korvaskula ?[redakti fonton]

Ĉu ni anstataŭigu esperanton per la grek-latin-medicina lingvo? "Kardio" ne estas vorto por "Koro", almenaŭ ni enkondukus la vorton Kardio por difini la anatomia, muskola, parto de la organo, gardante la termino Koro () por amo aŭ sentimentalo.

Se ne, "sangocirkula sistemo" estis taŭga eldiro. Ĉu trafis alinomiĝi al "Kardiovaskula ..."?

--Jean-François Clet 09:15, 1. Okt 2009 (UTC)

Ni ne "enkondukos la vorteron Kardio-", sed ĝi delonge estas en Esperanto, almenaŭ ekde 1970, kiam aperis la unua eldono de PIV. Mi komprenas ke por iuj esperantistoj nekutimas ke estas iuj silabaroj, kiuj nur funkcias en kombinitaj vortoj, ne memstare, sed tiel ĉiam estis (ankaŭ estus naiva argumento ke se ekzistas vorto "Nederlando", la anojn necesos nomi "nederoj" - la du silaboj Neder- nur funkcias en unu vorto, kaj kardio- en manpleno da vortoj, sed ne sufiĉas por reskribi la poezion... "ho mia kardio, ne batu maltrankvile" ne ĝustas, pri tio konsentas ĉiuj esperantistaj kuracistoj). Iu homo, kiu ne tre multe kontribuis en vikipedio memstare ŝanĝis la kategorion "Kardiovaskula sistemo" al nova titolo "Sangocirkula sistemo" en 2016 kaj enkondukis la alternativan nomigon en la unua frazo, jen ŝanĝo de nuanco, sed ne malpermesita. Ĉiukaze ambaŭ nomoj "Kardiovaskula sistemo" kaj "Sangocirkula sistemo" SAME ĝustas en Esperanto, kaj "Kardiovaskula sistemo" ĉiukaze estas almenaŭ 50 jarojn aĝa - pri "Sangocirkula sistemo" mi tute nur trovis retajn menciojn el la lasta jardekoj, ekzemple en Facebook de 2016 aŭ el pola radio de 2018 - ĝi ne konatas en PIV, ankaŭ ne en la plej nova versio de 2020 kaj mi ne trovis iun ajn skriban referencon pri uzo de la termino en la esperanta literaturo aŭ gazetaro. Tial mi alvokas esti skeptika pri la "nova vorto" "Sangocirkula sistemo", kiu estas gramatike sed eble nur reklamiĝas ekde 2016 pro la kaprico de iu aŭ iuj unuopulo(j) ! ThomasPusch (diskuto) 17:24, 10 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

PS: Cetere la demandon "Ĉu trafis alinomiĝi al Kardiovaskula ...?" mi tute ne komprenas. Laŭ mia kompreno la paĝo ĉiam nomiĝis "kardiovaskula sistemo", post kiam ĝi kreiĝis en novembro 2002, kiel unu el la tute unuaj artikoloj de la esperanta vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 17:24, 10 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Vikidatumoj saĝe proponas ke ambaŭ terminoj ekzistas, parencas sed ne samas: laŭ ĝi, la "Sangocirkula sistemo" havas du partojn - la "kardiovaskula sistemo" kaj la "spira sistemo" daŭre kunlaboras por transporti oksigenon al ĉiuj ĉeloj. Tio estus tre saĝa difino, al kio eblus adapti niajn kategoriojn kaj artikolojn. Kaj cetere, plia artikolo limfocirkula sistemo entute ankoraŭ mankas esperantlingve.ThomasPusch (diskuto) 17:42, 10 feb. 2024 (UTC)[Respondi]