Diskuto:Karpata Rutenio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial vi uzas la vorton "Rutenio" (kio estas ja fakte pra-ukrainio -- do, Ukrainio el la tempo antaŭ la stariĝis de Kieva Rusio) por tiu ĉi regiono? Nur kiel pausaĵon el la angla? En pluraj lingvoj oni nomas ĝin aŭ "Ukrainio" (kio estas pli vera), aŭ "Rusio" (kio malpli veras, tamen ne tute eraras). Kial do en Esperanto oni nomu ĝin aliel? Alauxdo 11:20, 10. Jul 2006 (UTC)

Aldono: en viaj propraj ŝablonoj vi ja uzas la terminon "Karpata Ukrainio". Eble ni uzu tiun pli konvenan vorton? Alauxdo 11:22, 10. Jul 2006 (UTC)

Kio estas radiko de la vorto Rutenio? Ruten-Ruteni? Bedaŭrinde Vikipedio ne uzas ĉie la klasikan sistemon kaj la afero de ne klaras. Bonvolu mencii la radikon en la artikolo. --Petrus Adamus 16:47, 9. Nov 2009 (UTC)

Diskuto pri la nuligo de la elstara statuso[redakti fonton]

Artikolo havas kelkajn fundamentajn problemojn. Ĉefe la stilon ŝajnas sub nivelo de elstara. -- Yekrats 02:14, 19. Jun 2009 (UTC)

  • Por:
  1. Por Por: Nebona aranĝo de la informoj. Aldone mankas fontindikoj. Marcos 15:41, 16. Jul 2009 (UTC)
  2. Por Por: Ĝi estas malbonstila kaj malplena. Fornitani 11:59, 13. Aŭg 2009 (UTC)
  3. Por Por: Komplete sen fontoj!!! Mi proponus por tute forigi la staton "elstara" sen la stato "leginda" --→ Airon 18:30, 3. Dec 2009 (UTC)
  • Kontraŭ:
  • Detenas:
  • Komentoj:
Komento Komento: La voĉdonado estas absurda, pri kio mi aldonis komentojn. Antaŭe la tutaĵo spegulis interesojn de Ukrainio, tial ĝi estis propagando. --Crosstor 05:45, 19. Jun 2009 (UTC)
Mi ne komprenas ĉi tiun komenton de Crosstor. Pri kiuj aldonitaj komentoj li parolas? Marcos 23:06, 29. Jul 2009 (UTC)

Pri la ŝablono "sen fontoj"[redakti fonton]

Ekde novembro 2012 gluiĝas ĉi tie la ŝablono "sen fontoj" minacanta pri forpreno de la artikolo se ne aldoniĝas eksteraj referencoj. La kriterioj por elstaraj artikoloj starigitaj en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto en elstara artikolo estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio plurfoje rememorigis Marcos. Por tute normala artikolo la postuloj nepre ne rajtas esti pli altaj ol por elstaraj artikoloj. Do: Kiu dubebla aserto estas en la artikolo? Se ne notiĝas respondo al tiu demando, la ŝablono post pli ol dek jaroj da minaco jam devas esti forprenata. Kompreneneble eksteraj referencoj ĉiam bonvenas. Sed efektive ne funkcias per minaco kaj ĉantaĝo elpremi ilin.

Temen: La supraj kritikoj pri stilo ankoraŭ aktualas. Ekzemple ne estas enciklopedie simple entekste meti tri demandojn, kaj poste simple pluiri al nova temo. Enciklopedio ne celas polemiki kaj per pikaj demandoj inciti al provoko, sed havu la taskon per sobraj priskribaj vortoj resumi tion kion oni aliloke eldiskutis, elbalotis aŭ elbatalis. Sed tio estas alia kritiko ol nepra postulo de eksteraj referencoj. ThomasPusch (diskuto) 07:44, 6 dec. 2022 (UTC)[Respondi]