Diskuto:Kastelo Landsberg

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kia ĝi estas kastelo?! Mi ja vidas iun burgoruinon! Mi nenie asertis, ke la vorto "kastelo" ne ekzistas. Mi pensis, ke ĉi tie ĝi certe ne taŭgas, ĉar kiam mi skribis jam, ĝi estas ruino kaj en ruino ni certe ne povas admiri lukson de veraj kasteloj. Kerio 13:57, 10. Maj 2008 (UTC)

El la artikolo "Burgo" :
La vorto "kastelo" kovras ankaŭ la signifon de "burgo". Sed la vorto "burgo" havas pli mallarĝan signifon: "Burgo" ne uzeblas por ne-fortikigita luksa domo de nobeloj, sed "kastelo" jes. Verŝajne enkondukiĝis por pli emfazi la fortikecon kaj malpli emfazi la nobelecon de la enloĝantoj. Tamen pluraj aliaj lingvoj ne distingas inter la konceptoj "burgo" kaj "kastelo" (verŝajne ĉar mezepoke la fortikeco de konstruaĵo tre ofte koincidis kun la nobeleco de ĝiaj enloĝantoj, kaj por la malmultaj esceptoj ne necesis disdividi la koncepton). Tial kelkaj esperantistoj dubas, ĉu la novradika vorto "burgo" vere necesas, kaj preferas nur uzi la vorton "kastelo".
Burgo estas nur specifa speco de kastelo. Ĉar tiu neologismo ŝajne estas ankoraŭ debatebla inter esperantistoj, mi preferas uzi "kastelo", kiu tauĝas ĉiukaze. Thomas Guibal 14:07, 10. Maj 2008 (UTC)