Diskuto:Kataluna lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ligo al kataluna artikolo (!) ne rekte funkcias per mia navigilo (IE 6.0) pro la litero "à" kiun ĝi anstataŭigas per "%C3%A0" kaj malfermas erarmesaĝon . "invalida paĝo" anst. http://ca.wikipedia.com/wiki.cgi?Català (la ĝusta paĝo). Kiel ripari ? --- ArnoLagrange 09:13, 25. Mar 2003 (UTC)


La Kataluna Vikio laboras (ŝajne) laŭ Latino 1, kaj volas, ke la vorto "Català" en la adreso estu skribata laŭ tiu signokodo. Ni uzas Unikodon, kaj sekve (en ĝuste funkciantaj TTT-legiloj), la adreso sendiĝas Unikode, kaj la Kataluna Vikipedio ne rekonas la vorton. Necesas do skribi la ligon kun la lasta litero kodita laŭ Latino 1, per unu bitoko, kiun oni tamen devas (tuj en la HTML-kodo) rekodi laŭ la reguloj por urloj: "%E0". "E0" estas la deksesuma numero de la litero "à" en Latino 1.

Tiu tuta temo, specialaj signoj en retadresoj - url-rekodado - diversaj signokodoj - estas kapoturna labirinto, kaj fonto de multaj problemoj, parte nesolvitaj.

Mi jam korektis la adreson en la paĝo.

Bertilow 11:19, 25. Mar 2003 (UTC)

Gratulojn Bertilo ! ke vi riparis tion, sed nun anstatauw "Kataluna" legeblas "Presebla versio" !!! (tamen ĝi ligas al la katalunlingva paĝo). Sajnas ke la "%E0" estas kodo kiu malaperigas tion kio sekvas. Mi provis ŝanĝi la ordon de la lingvoj : kiam mi metis kataluna antaŭ germana legeblis "Germana" sed ligis al kataluna (kiu ne aperas). -- ArnoLagrange 11:36, 25. Mar 2003 (UTC)

Hmmm... Mi ne vidis problemon tian, kian vi priskribis. Strange. Kiam mi nun rerigardas mian malnovan version, estas tie ligilo tute funkcianta. Mi iom eksperimentos, kaj dume restarigos prove mian verson, por vidi, kio okazas. Se mi denove vidis tiun fuŝon, kiun vi priskribis, mi refaros. Bertilow 12:57, 25. Mar 2003 (UTC)


(Post eksperimentado...) Tamen la problemo ekzistas, kaj ĝi estas insida kaj strangega. En Mozilo ne estis granda problemo, sed ja en Konkerilo. Diversaj legiloj reagas diverse. Jene mi komprenas la aferojn:

Por skribi ligon al la paĝo "Català" en la Kataluna Vikipedio, oni devas uzi "%E0" por "à" en la adreso, sed tio kaŭzas, ke aperas "à" kodita laŭ Latino 1 en la rezulta HTML-kodo. Al tiu fuŝa mikso de du signokodoj reagas diverse la TTT-legiloj. Mozilo nur konstatas ke tiu miskodita "à" estas neebla afero, kaj ĝin anstataŭigas per demandosigno - ne tro granda problemo. Sed Konkerilo, kaj kredeble ankaŭ tiu legilo, kiun uzis Arno, anstataŭe vane provas kombini tiun fuŝan signon kun la sekva signo, provante el tiu duopo krei validan Unikodan (UTF-8-an) signon. Sekve tiu signo formanĝiĝas, kaj la sekva HTML-kodo povas esti plene detruita. Tiel povas malaperi parto de la teksto, kaj tion spertis Arno, kaj finfine ankaŭ mi mem, kiam mi provis per Konkerilo. Kio precize rezultas, interalie dependas de la uzata temo (Norma, Nostalgio, Kolonja Bluo), ĉar la temoj iom diverse aranĝas la informojn ĉirkaŭajn.

Efektive, kiam mi iris al la Kataluna Vikipedio, mi konstatis, ke tie mi ne povas enskribi la adreson al la paĝo "Català", se mi skribas ĝin rekte en la URL-kampo de Mozilo per efektiva "à"-signo. Mi devas skribi "%E0", ĉar Mozilo rekodas la literon laŭ UTF-8, kaj poste laŭ URL-kodado, kio por la Kataluna Vikipedio estas du signoj, kaj ĝi do ne retrovas la paĝon. En Konkerilo tamen eblas. Mi pensas, ke Mozilo agas ĝuste - laŭ la normoj. Tio estas konata problemego por ĉiaj tiaj ĉi aferoj. Ne eblas scii, laŭ kiu signokodo interpreti tiajn aferojn, ĉar ne sendiĝas informo pri la uzita signokodo.

Kiam Arno sukcesis fari ligon ne-Vikian, tio estis nur duona solvo. Li skribis dufoje la saman ligon, unuafoje ĝuste per "%E0", duafoje laŭ Unikodo. Poste li tamen ne vidis la duan ligilon, ĉar ĝi estis formanĝita tiel, kiel mi priskribis ĉi-antaŭe. Mi ĝin tamen vidis en Mozilo, kie aperis du hiperligoj, unu funkcianta, la alia nefunkcianta. Tiel ankoraŭ nun estas, kaj tio apenaŭ povas esti bona solvo. Sed bona solvo ne ekzistas!!! La baza Vikipedia maŝino estas ĉi-okaze difekta, ĉar ĝi elsputas unu signon laŭ Latino 1 meze de cetere UTF-8-a paĝo. Al tia miks-fuŝa paĝo povas reagi ĉiel ajn la TTT-legiloj. Mozilo elturniĝas elteneble, sed tamen restas fuŝetoj. Aliaj legiloj povas formanĝi grandan parton de la paĝo. Oni povas iele-tiele elturniĝi metante iom da teksto post la problema loko, esperante, ke la formanĝemaj legiloj formanĝas tiun superfluan tekston (nek tro multe, ne tro malmulte...), kaj esperante, ke en neformanĝemaj legiloj tiu superflua tekso ne tro ĝenas. Tio estas harstarige nekontentiga "solvo".

Ni havas problemon...

Bertilow 13:54, 25. Mar 2003 (UTC)

Jen mia propono : unu valida sed formanĝiva ligo al Kataluna kaj unu (por mi) malvalida nevidebla ĉar formanĝita. Kaj jen ĉio aspektas bone funkcianta. (Jes mi elektis "blua kolonjo"). --- ArnoLagrange 14:45, 25. Mar 2003 (UTC)
Tamen sciu, ke la dua ligilo ja videblos por iuj, kaj ke ĝi ne funkcios. Tio estas tute nekontentiga. Aliflanke, nun mi vidas, ke vi skribis spaceton (terure ruze!) post la problema signo, kaj eble tiu spaceto solvas la aferon. Ĝi estas (espereble) sensignifa, kaj estas formanĝata nur ĝi, en la manĝemaj legiloj. Tiel povus esti, ke ĉio solviĝas tre elegante. Efektive en Konkerilo mi nun vidas ambaŭ ligilojn (same kiel en Mozilo). Se tiel funkcias ankaŭ ĉe vi, vi povas simple forpreni la duan tute superfluan kaj nefunkciantan hiperligon. Bertilow 15:02, 25. Mar 2003 (UTC)
Mi konsentas ke la solvo certe ne estas entute kontentiga. Tamen por mi mi ne formetus la duan ligilon ĉar ĝi estas bona viktimo kiu malaperas anstataŭ "Presebla versio" kiu alikaze por mi fariĝas nevidebla. -- ArnoLagrange 15:43, 25. Mar 2003 (UTC)
Kiel nun statas, la solvo estas pli-malpli perfekta, kaj la dua ligilo ne plu estas bezonata. Ĝi ne formanĝiĝas, kaj ĝi ne estas bezonata por protekti kontraŭ formanĝado. Sekve ni povus ĝin forpreni. Almenaŭ tiel estas por mi en Konkerilo (en kiu antaŭe formanĝiĝis teksto). Ĉu vere ĉe vi la dua ligilo nun malaperas? En kiu TTT-legilo? (Eble mi mem testu per Esplorilo. Verŝajne vi uzas iun version de Esplorilo). Bertilow 21:06, 25. Mar 2003 (UTC)
Mi denove kontrolis : por mi necesas la dua ligo formanĝita, alikaze "presebla versio" malaperas. Mi rediras mi kutime uzas Majkrosofta Internet Explorer 6.0. Kaj nun mi kontrolis per Mozilo kaj ja konstatas ke aperas unu superflua ligo. --- ArnoLagrange 07:38, 26. Mar 2003 (UTC)

Bonvolu reŝarĝi kaj kontroli nun; ĉu la formanĝita teksto estas riparita? --Brion VIBBER 08:04, 26. Mar 2003 (UTC)

Jes Brion, ŝajnas riparita. Bv klarigi kiel vi tion sukcesis. Dankas ArnoLagrange 08:18, 26. Mar 2003 (UTC)
Estas jam funkcio en la programo, kiu inspektas petitan titolon kaj laŭnecese transkodas ĝin inter UTF-8 kaj okbita kodo; niaokaze, Latina-3, kiu plimalpli similas al Latina-1 de katalana. Estas dank'al tiu ĉi funkcio, ke ni povas malatenti la signokodon de la ligilojn al hispana, franca, ka vikioj jam ĉe la nova programo. Mi simple enmetis alvokon al tiu funkcio en la ŝaltteksto-faradon de intervikiaj ligiloj (por ke la titolo montriĝu kiam oni restigas la muson sur la nomo de la lingvo). Tiel, la montrota titolo eble ne estus ĝusta por malsamaj signokodoj, sed almenaŭ ĝi estas valida kodo! --Brion VIBBER 08:29, 26. Mar 2003 (UTC)
Dankon pro la klarigo. Intertempe mi kreis la franclingvan paĝon kaj konstatis ke el la franca vikio problemeo tute ne estas. -- ArnoLagrange 08:46, 26. Mar 2003 (UTC)
Grandan dankon al Brion pro tiu riparo! (Mi ne vere komprenas, kial Latino 3 enmiksiĝas, sed ne gravas...) Bertilow 13:34, 27. Mar 2003 (UTC)

Mi forigis:

:Esperantaj vortoj el kataluna origino

Prendre -> Preni
Prémer -> Premi

"Preni", preskaŭ certe venas el la franca prendre. "Premi", el itala premere. Do se oni ne pruvas, ke tiuj lingvoj akiris la vortojn iel el la kataluna, tio ne taŭgas.

Alia vorto pri kiu mi ne certas estas "papero". Mi memoras legi, ke la eŭropaj lingvoj (krom la hispana kaj la portugala), prenis ĝin tra la valencia kataluna paper, ne rekte el papyrus. Ĉu iu povas konfirmi? -- :) 01:04 5. Aŭg 2003 (UTC)