Diskuto:Kato sur varmega ladotegmento

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cat en la angla estas ĉu ino ĉu viro, sed ne okazas same en Esperanto ĉe kato, kiu povas esti ankaŭ ĉu viro ĉu ino aŭ pli bone senseksaĵo, sed kiu ebligas "katino" por ino. Ĉar la "kato" en la verko estas virino, rolulo kie virineco estas parto de ties esenco, eble devus esti Katino sur varmega ladotegmento kaj tiele aperas en la tradukoj ekzemple en la latinidaj lingvoj (pri la aliaj mi ne scias). Fakte Esperanto tiusence funkcias pli kiel ĉe la latinidaj, ĉu ne?--kani 20:56, 13. Feb 2009 (UTC)

Teorie la temo diskuteblus, sed praktike jam de la jaro 1989 ekzistas oficiala traduko de la verko, esperantlingve surscenigita en pluraj landoj, kaj tiu traduko nomiĝas "Kato sur varmega ladotegmento", ne "Katino...". Mi pensas ke ne indas korekti la kutimiĝintan esperantlingvan titolon.

84.167.186.11 09:02, 14. Feb 2009 (UTC)

La anonima respondinto pravas. Pri la "katineco" de la rolo de Maggie Pollitt kani sendube pravas (vidu la geston de la rolulino Judith Jackson en la foto), sed la e-lingva titolo de la teatraĵo en traduko de Ian Jackson tamen estas oficialiĝinta, kaj menciiĝis en multaj artikoloj pri la UK kaj IJK 1989, kaj pri esperantlingva teatrumado ĝenerale. ThomasPusch (diskuto) 22:10, 19 Dec. 2014 (UTC)