Diskuto:Kino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Min surprizas la malvera prezento de la kapvorta termino (kaj la termino mem):

«Kameraado (aŭ iufoje kinematografio ...»

Normale la temon de la artikolo oni nomas "kinematografio" aŭ "kino" (la vorto oficiala) aŭ "kinarto"; la vorton "kameraado" mi neniam renkontis.

Se entute uzinda, ĝi devus havi pli specialan signifon: la laboro de kameraisto.

Mi opinias, ke necesas redoni al la artikolo ĝian originalan titolon "kinematografio" -- aŭ, pli bone, ŝanĝi ĝin al la oficiala kaj reale komunlingva vorto "kino".

Sergio (diskuto) 03:01, 7 Jul. 2012 (UTC)

Mi ne estas administranto, sed oni ne povis atendi pli longe apliki la demandon esprimitan de post du jaroj. Do mi translokigis la enhavon de la artikolo Kameraado al la artikolo Kino, kiel rekomendite. --- DidCORN la 5-a de junio 2014, 11:45 (UTC)
Tutbone. Dankon. Kial nepre oni atendu administranto kiu faru tian sencan agon? En "universo" de pli ol 200 000 artikoloj, la manpleno de administrantoj kompreneble ne povas havi superrigardon pri ĉiu artikolo kaj ĉiu diskutpaĝo (plus ĉiu esperantlingva noto en la vikimedia komunejo, kaj en vikidatumoj, ktp ktp). Ĉiu redaktanto, se konvinkita pri la ĝusteco de redakta ago, faru tion kio teknike eblas, kaj petu teknikan helpon tiam kiam io ne eblas, aŭ en kazo de dubado. Do la alinomigo funkciis tute rutine. Mi nun ne detale komprenas, de kie DidCORN enkopiis la komencan noton de Sergio, kiun tiu ne mem afiŝis ĉi tie. Sed tio ne tre gravas - ambaŭ laŭ enhavo pravas (kaj mi ne supozus ke DidCORN fikcie inventis la antaŭan noton). ThomasPusch (diskuto) 19:51, 22 mar. 2016 (UTC)[Respondi]