Diskuto:Kiribato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi aldonetas artikolajn ĝermojn pri la insulo Banaba kaj pri la nacia himno, kaj plurloke korektas iom da misruĝaj ligiloj... (artikoletojn pri la prezidanto, la valuto kaj la blazono mi jam pli frue aldonis). Jen mia "simboleta" kontribuo la la projekto de "kontribuo de la semajno". Sukceson al pliaj kontribuadoj. ThomasPusch (diskuto) 17:24, 13 Apr. 2014 (UTC)

La formo "Bharato" anstataŭ Barato ne aperas en iu ajn de mi konata vortaro de Esperanto. Bonvolu ne inventi landonomojn, eĉ se mi kredas ke viaj intencoj bonas, kaj en kazo de nekutima landonomo nepre aldonu konvinkajn referencojn. ThomasPusch (diskuto) 18:52, 17 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

4 hemisferoj?[redakti fonton]

Nekonatulo skribis en sia redaktoresumo je 2021 04 26, "Kiribato situas en 4 hemisferoj: norda kaj suda, okcidenta kaj orienta". Tio ĝustas kaj laŭ mi tute menciindas en la teksto, nur ke la frazo sonas iom amuze, "..situas en kvar duonoj, norda kaj suda, okcidenta kaj orienta" - matematike kvar duonoj sume estas du teroj. Eble iu havas ideon kiel eblas li elegante vortumi la frazon, sen ke sume rezultiĝas "du teroj"... ThomasPusch (diskuto) 19:03, 17 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Tiu frazo estas amuza kaj pensiga: Oni ja komencas cerbumi - kvar duonoj, ĉu do du tutaj teroj? - kaj fine konkludas ke la frazo tamen pravas, kvankam je unua vido ĝi ŝajnas erara ;-) Laŭ mia opinio, ni ja povas allasi la frazon se ni volas. - Amike, Moldur (diskuto) 20:46, 17 sep. 2022 (UTC)[Respondi]