Diskuto:Ciro la 2-a

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Kiro la 2-a)

La titolo "Kiro la 2-a (Persio)" havus sencon, se estus pluraj historie simile gravaj regantoj kun sama nomo "Kiro la 2-a". Mi tamen ne trovas ajnan alian kompareblan samnomulon, kaj la paĝo "Kiro la 2-a" simple sendas ĉi-tien. Do: la titolo "Kiro la 2-a" plene sufiĉas, kaj "Kiro la 2-a (Persio)" samkiel "Kiro la Granda" estu alidirektiloj. ThomasPusch (diskuto) 19:30, 28 Dec. 2014 (UTC)

La establita nomo en Esperanto por tiu ĉi persa reĝo ĉiam estis (ĝis Vikipedio) Ciro. Li menciiĝas pli ol dudek fojojn kiel "Ciro" en la Londona Biblio (t.e. en la biblia versio bazita sur la tradukoj de Zamenhof mem). Post jardeko da kirado en Vikipedio, mi nun provos ŝanĝi la titolon dum la semajno de famkonateco de tiu artikolo. Se troviĝas gravaj kialoj por ne reiri al la tradicia Esperanta nomo, bonvolu klarigi tion al mi kaj, tie ĉi, al la cetera legantaro. --Haruo (diskuto) 16:41, 13 Okt. 2015 (UTC)

Mi tre ĝojas pri la alinomigo, dankon. --AndyHM) 2:15, 15 Okt. 2015 (UTC)
Tute konsentite! Mi mem ne havas la Londonan Biblion, kies unua parto (la Tanaĥo) estas traduko de Zamenhofo, kaj tial ne rimarkis la problemon kiam mi en mia supra noto kritikis alian nelogikaĵon de la artikola titolo, sed ja mi senhezite subtenas la atentigon de Haruo. En la artikola teksto mi trovis mencion pri dua reganto de la dinastio, kiu nun en Vikipedio nomatas Kiro la Juna. Mi daŭre ne povas kontroli ĉu ankaŭ pri li estas mencio en la Londona Biblio, sed eĉ se ne, pro sameco mi proponus ankaŭ tie alinomigon al la nomformo "Ciro", kun klariga noto en la tiea diskutpaĝo pri la kialo. @Haruo: Ĉu vi volus mem fari tion? ThomasPusch (diskuto) 08:59, 18 Okt. 2015 (UTC)
Flanke, mi ankoraŭ aldonas artikoleton pri la antikva enciklopedio Geografio (Strabono) por forigi ruĝan ligilon. @AndyHM: Ĉu vi ne volus ankoraŭ esperantlingvigi la parte pure anglalingvajn referencojn? ThomasPusch (diskuto) 09:33, 18 Okt. 2015 (UTC)
Hm, iom stultas havi artikolon "Ciro la 2-a", sed ne artikolon "Ciro la 1-a" - kial do sencus la nombrigo "2-a"? Tial mi ankoraŭ aldonis novan artikolan ĝermon "Ciro la 1-a", kaj fermis tiun logikan truon. ThomasPusch (diskuto) 10:14, 18 Okt. 2015 (UTC)

La teksto elektiĝis elstara artikolo la 2-an de novembro 2015, post kiam jam antaŭe, de la 42-a ĝis 44-a semajno de 2015, ĝi prezentiĝis kiel vikipedia artikolo de la semajno. ThomasPusch (diskuto) 20:34, 2 Nov. 2015 (UTC)