Diskuto:Klasifiko Internacia de Malsanoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Maksim en decembro proponis movi la paĝon al minuskla formo, do al titolo "klasifiko internacia de malsanoj". Klare ke tajpado de la minuskla versio gvidu al la ĝusta artikolo, sed ne temas pri "iu" klasifiko internacia de malsanoj (tia estus ankaŭ ekzemple DSM-5), sed temas pri nomo. Certe esperantistaj ne-medicinistoj konas ĝin malpli multe ol ekzemple la nomon UEA, kiun oni neniel kutimas skribi minuskle "universala esperanto-asocio" (uea) aŭ "universala Esperanto-asocio" (uEa), sed medicinistoj ĉiutage laboras per ĝi kaj konscias ke temas pri forta normo, kiu estas esenca parto de dokumentado pri ĉia medicina laboro: malgraŭ ebla ne-kono fare de eblaj ne-fakuloj, temas pri majuskle skribenda nomo. Tio ne signifu personan kritikon de Maksim, kies vikipedian laboron mi tre aprezas, sed ĉi-tie li malpravis.

Flanke: mi revizitis tiun-ĉi artikolon en serĉo de vikipedia "artikolo de la semajno" inter la tekstoj de statuso "leginda artikolo", kaj mi pensas ke la artikolo tute prezentindas kiel "artikolo de la semajno". Nura problemo estas, ke por prezenteto en la vikipedia ĉefpaĝo devas esti iu ajn trafa grafikaĵo, kaj tia ĝis nun ne estas. Tial mi aldonas paĝosupre la emblemon de la Monda Organizaĵo pri Sano, la organiza "ombrelo" de la klasifika sistemo.

ThomasPusch (diskuto) 22:12, 20 Feb. 2014 (UTC)