Diskuto:Klasika muziko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi rimarkas, ke la artikolo estas nur listo de komponistoj, do mi klopodos krei pli ĝustan artikolon.--kani (diskuto) 13:53, 23 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Estas konfuzige, ke kiam ekzistis simpla listo sub la titolo "klasika muziko", ankaŭ ekzistis kaj plu ekzistas elstara artikolo klasikisma muziko el 2006 - ĝi ĝis nun nomiĝis superflue komplike "klasika epoko (eŭropa muziko)", kvankam jam antaŭ naŭ jaroj proponiĝis pli konciza nomo. La aŭtoro de klasikisma muziko konsciis pri ambaŭ, kaj intence volis ke ambaŭ estu (vidu la enkondukon de la alia artikolo). Nun, kiam Kani investis tiom da tempo el la listo fari veran bonan artikolon, ni havas preskaŭ "du elstarajn artikolojn pri la sama temo". Tio domaĝas; efektive Kani ne konsciis ke jam ekzistis la alia artikolo. Sed la problemo koncernas multajn branĉojn de vikipedio: klasikisma muziko ekzistas en 42 lingvoj, kaj klasika muziko eĉ en 115 ! Proable ĉiuj lingvoj, kiuj havas apartan artikolon pri klasikisma muziko, ankaŭ havas tekston pri klasika muziko. Do eblas en aliaj lingvoj kompari, kiel la redaktantoj pravigis la ekziston de du tre similnomaj artikoloj kaj kiel ili dividis la temojn. ThomasPusch (diskuto) 22:51, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Cetere, @Kani: Bonas ke tiu ĉi teksto havas laŭdinde multajn referencojn. Sed pri referencoj 1 kaj 3 okazis fuŝo: temas pri ekzakte la sama fonto, nur iom malsamete tradukite... ThomasPusch (diskuto) 22:56, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Eblas resumi la komencajn frazojn de ambaŭ artikoloj tiel-ĉi:
"Klasika muziko estas muzikstilo, kiu aperis en Eŭropo en la dua jarmilo post Kristo, pli precize de la 11a jarcento ĝis hodiaŭ. Tamen, plej konatas la centra parto de la epoko, nomata klasikisma muziko kaj disvolviĝinta inter proksimume la jaroj 1750 kaj 1820. "
ThomasPusch (diskuto) 23:02, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi ne estas fakulo pri historio de muziko. Nun mi komprenas, ke klasikisma muziko ne estas sama kiel klasika muziko. Klasikisma muziko estas nur parto de tre ampleksa koncepto klasika muziko. Mezepoka, baroka, romantisma muzikoj estas partoj de klasika muziko, sed ne estas klasikismaj. Sufikso -ismo diferencigas. Tial estas ambaŭ artikoloj en multaj lingvoj. Tiukadre mi aprobas ĉiujn nuancigojn kiujn oni faros, ĉefe se oni pliampleksigas la artikolon klasika muziko kaj oni ne fortranĉas ĝin por ne perdi poentojn en la aparta klasigo pri Havendaj artikoloj. kani (diskuto) 23:18, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Certe la ideo ne estas fortranĉi ĝin, ne nur por ne perdi poentojn en la aparta klasigo pri Havendaj artikoloj, sed ĉar ambaŭ tekstoj estas bonaj, kaj endas respekti la laborinveston. Sed estas bedaŭrinde ke en la praversio de la teksto klasika muziko ŝajne ne sufiĉe klare avertiĝis ke jam almenaŭ ekde 2006 ekzistis la du artikoloj, por ke neniu, ampleksigante unu el la du tekstoj, senintence refaras ion kion en la alia teksto jam verkis alia kolego. Nun ambaŭ tekstoj jam verkiĝis, kaj ne eblas returni la tempon. Dankon ĉiukaze pro via valora agado! ThomasPusch (diskuto) 00:07, 4 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Ĉu vi mem volas ripari la paneon pri la du samaj referencoj pri la oksforda vortaro? Tion ankaŭ povas fari iu alia, sed kial alia ĝustigu vin, se vi mem povas finfari la tekston sen eraro... ThomasPusch (diskuto) 00:12, 4 dec. 2022 (UTC)[Respondi]