Diskuto:Kliringo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kliringo: Vortformo kaj difino[redakti fonton]

La artikolo estas ligita al la anglalingva "Clearing (finance)", germanlingva "Clearing" ktp. kiuj ĉiuj priskribas la saman nocion, kiu esprimas procedon inter du financaj institucioj. La difino de la esperanta artikolo tamen nek kongruas al tiu afero nek al la difinoj prezentataj de la alilingvaj artikoloj pri Clearing. En la sekva argumentado mi uzas la difinojn el la anglalingva kaj germanlingva Vikipedioj, kiuj ambaŭ kongruas al mia ĝisnuna kompreno de Clearing.

  • Laŭ la esperantoartikolo, "kliringo" estas certa pagmaniero.
  • Laŭ la aliaj artikoloj, clearing estas procedo, kiu preparas la finigon de financa negoco (transakcio, ekz-e aĉeto de akcio) aŭ finigon de pluraj tiaj transakcioj. (Anglalingva V.: "In banking and finance, clearing denotes all activities from the time a commitment is made for a transaction until it is settled." La germanlingva Vp. donas plian detaligon de la procedo: "Der Clearingprozess beinhaltet die Übermittlung, Abstimmung und in einigen Fällen die Bestätigung von Abschlüssen sowie sonstigen für die Abwicklung bzw. für das Settlement notwendigen Angaben (z. B. Zahlungsweg, Ort und Zeit der Lieferung).")
  • Laŭ la esperantoartikolo, tiu pagmaniero okazas "per reciproka enkalkulo. Ekz. se A ŝuldas al B je 10 eŭroj kaj B ŝuldas al A je 6 dolaroj, tiam la kliringo signifas, ke nur A pagas al B 4 dolarojn."
  • Laŭ la aliaj artikoloj, tiu afero nomiĝas "netting" kaj estas nur unu elemento inter multaj (anglalingva Vikipedio: "Processes included in clearing are reporting/monitoring, risk margining, netting of trades to single positions, tax handling, and failure handling."), laŭ la germanlingva V., la "netting" estas eĉ nur opcia, ne deviga parto de la tuta procedo ("Optional kann eine Aufrechnung und Saldierung (netting) der Geschäfte stattfinden").

Miaopinie, la nuna artikolo estas tute malĝusta resp. parolas pri tute alia afero ol pri "kliringo". Ĝi estu aŭ alinomota, ekz-e al "saldado (financo)", aŭ ĝi estu komplete ŝanĝota (prefere oni faru ambaŭ).

Plie, mi havas dubojn pri la termino "kliringo" mem. Se eĉ oni rifuzus esperantovorton kiel "klarigo" (aŭ "financtransakcia kvitigo" ktp) kaj proponus novan terminon surbaze de la angla vorto "clearing", oni ne transprenu la gramatikan finaĵon "-ing" sed nur la vortradikon "clear" kiel "klir". La "-ing" estu reprezentata per la esperanta finaĵo "-ad", do: "kliri" = to clear, "klirado" = clearing (finance), kaj ne "kliringi" = to clear, "kliring(ad)o" = clearing.

En Vikivortaro aldone troviĝas la vorto "kvitigejo" por la angla vorto "clearing house".

Pliprocedpropono: Mi atendas reagojn al ĉi-tiu diskutpropono. Se neniu aliopinias dum la sekvaj dek tagoj, mi pretos ŝanĝi la artikolan enhavon laŭ la modelo de la artikoloj en la anglalingva kaj germanlingva Vikipedioj, ĉar tiuj ŝajnas al mi sufiĉe enhavoriĉaj kaj bonaj, escepte de tio, ke la anglalingva rilate al la ekzemploj kaj priskribo de la historio tre koncentriĝas sur la usona kaj brita situacioj.

--Bel Air (diskuto) 13:59, 17 Jun. 2013 (UTC)

Saluton, la artikolon mi kreis en 2006. Mi retrovis el kiu mi tradukis (temas pri hungara paĝo pri financaj aferoj http://www.penzportal.hu/index.cgi?r=&v=&l=&feaz=9jiz5w4e73sfw5c&mf=&p=gazd_szotar-speckereso&ska=k), sed mi interkonsentas kun vi, la artikolo jam nun ne plu estas perfekta. La enhavo de nuna artikolo vere temas pri kompensado (kio similas al la franca vortuzo) sed, pli precize pri kvitigo, kvitiĝo (PIV). Kvitigo estas uzata por plena liberigo je ŝuldoj. Tiel kvitigo povas esti nur tipo de (kompleta) kliringo, financa kompensado.
Pri la vorto kliringo mem: ĝi estas jam vere internacia mem, vidu la aliajn lingvojn, tiel kripligi ĝin mi ne apogas, laŭ la 15-a regulo de nia lingvo. Ĉar la itala kaj franca lingvoj uzas la vortojn ~kompensado, mi povas apogi formon de ~kompensado (financaj aferoj) aŭ simila.Narvalo (diskuto) 18:15, 20 Jun. 2013 (UTC)
Saluton, Narvalo. Pri la enhavo (difino) de la artikolo: miaopinie vi ankoraŭ miksas la signifojn de clearing, netting kaj compensation. EN netting estas nur unu ebla formo de compensation, kaj compensation estas nura parto de la clearing-proceduro (aŭ eĉ nur sekvas al ĝi). Via interpreto eble venas de tio, ke vi pritraktas ĝin el la vidpunkto de privataj pagotransakcioj inter du personoj, kiuj interŝanĝas monbiletojn kaj monerojn por repagi reciprokajn ŝuldojn, kaj kie fakte clearing, compensation kaj netting estas ordinare unu sama afero, ĉar private, frunt-al-frunte, ĉio alia estus pli komplika. Fakte, private oni ordinare eĉ ne kalkulas tiel, sed tuj kiam la komenca kreditoro iĝas debitoro oni ankaŭ saldas la sumojn anstatŭ teni en la memoro aŭ sur listo la du prunteprenitajn sumojn. Tamen, inter financaj institucioj la afero estas pli komplika. Estas ofte meza tria partio (intermediaries, kiel clearing banks, central bank ktp.) kaj ekzistas pluraj kontoj, pluraj pagotagoj, pluraj kontrolprocedoj ktp. Pro tio, clearing ne estas nur la compensation (ĝi preparas ĝin!) kaj ne estas netting (tio povas esti aplikata metodo en la compensation, sed eĉ ne devas). Kaj clearing ne estas pagmaniero, kiel la artikolo momente diras. EO pagmaniero/EN method of payment estas ekz-e ĉu oni pagas kontantmone, kreditkarte, ĝirokarte, per poŝtĝirado ktp. Pri la vortformo: Ĉar oni ja rajtas kaj devas havi la eblon derivi pliajn vortformojn el la radiko, la radiko de transprenita "internacia" vorto ne estu jam derivita formo, sed se eble la baza formo. La radika formo de clearing estas (to) clear, kiu estas uzata kaj bezonata same ofte en la anglalingvaj tekstoj kaj laborlokoj, kie la klirado okazas. Pro tio mi rekomendas la EO-radikon klir, ne kliring, ĉar tio gvidus al EO-verbo kliringi, kiu ne nur venas de jam derivita vortformo, sed estas superflue longa. Oni ja ankaŭ ne derivis la EO-vorton internaciigo de iu derivita formo EN internationalization aŭ simile, sed de la baza radiko nation, kaj ene de Esperanto formis poste laŭbezone vorton kiel internaciigo. Esperanta vorto kiel internacionalizacio estus nek bela nek simpla kaj rezultiĝus en verbo internacionalizacii. Ĉe clearing oni kiel nedenaska angloparolanto eble ne sentas, ke estas derivita formo, tamen ĝi estas. Do clearing = klirado kiel planning = planado (ne: planingo aŭ planingado), financing = financado (ne: financingo aŭ financingado) ktp. En tio ne estas io kripligo, oni nur ne transprenas gramatikajn elementojn de la fontlingvo. Tio estas ankaŭ laŭ la Zamenhofa konsilo kaj ankaŭ lia plej ofta faro. Esperanto ja havas sian propran gramatikon. Esceptoj ekzistas, tamen ofte gvidas poste al duoblaj formoj (kiel ekz-e aŭtomatika kaj aŭtomata). --Bel Air (diskuto) 15:31, 5 Jul. 2013 (UTC)

Mi forigis malbonkvalitan tekston de la artikolo. Oni rekomencu.--kani (diskuto) 14:21, 12 nov. 2019 (UTC)[Respondi]