Diskuto:Kokcinelo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Homoj bone konas du plej abundajn speciojn estas eŭropcentra! En mia korto, ekzemple, neniam aperis Coccinella septempunctata septempunctata, sed Propylea quatuordecimpunctata estas ofta! Roberto 10:22, 16. Dec 2005 (UTC)

Multo en ĉi tiu artikolo bezonas esti translokigita al artikolo pri la familio kokcineledoj. Kokcinelo ja estas la plej konata kokcineleda genro, sed informoj kiuj koncernas ĉiujn familianojn devus esti en artikolo pri tiu familio, ne (nur) en artikolo pri unu ĝia genro. Paul 10:31, 24. junio 2007 (UTC)

Saluton, Roberto kaj Paŭlo. Vi pravas, ĉar la artikolo estas eŭropcentra kaj tre nepreciza. Eble la aŭtoro(j) transprenis la miksadon de la terminoj laŭ naciaj lingvoj. Sed en Esperanto oni ja povas bone distingi la terminojn. Bedaŭrinde mi ne estas sufiĉe sperta por povi transmeti la koncernajn teksterojn al la familia artikolo kokcineledoj. Kore --Tlustulimu 18:33, 24. Jun 2007 (UTC)

Krome bezonas disigi la parton Ekologio en Reproduktado, Manĝado ktp.--kani (diskuto) 20:05, 15 feb. 2021 (UTC)[Respondi]