Diskuto:Koloroj por TTT

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekzistas Helpo:Koloroj. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:16, 28 Maj. 2012 (UTC)

HMTL versio[redakti fonton]

Saluton. Al kiu versio de HTML rilatas la listigitaj anglaj nomoj de koloroj? Krome estus bone, se estus ligiloj al eksteraj paĝaroj pri tio, ekzemple al w3c. Krome la artikolo enhavas neniujn fontojn. Ĉu mi serĉu ion en miaj libroj pri HTML? --Tlustulimu (diskuto) 15:22, 28 Maj. 2012 (UTC)

Evidente, kompletigu. Mi prenis ĉion el la Angla Vikio.
Cetere, Aqua estas presista mallongigo por Aquamarine, do Akvamarina. Sed la problemo estas, ke oni fakte per Aqua nun celas al Cejano, Akvamarina estas laŭ la normo alia koloro. Pro tio mi uzis Akvaa, ĉar Akvamarina evidente ne funkcias. Via akve helblua estas fakte iuspeca akvamarina. --  PEJNO Simono  Diskuto  18:15, 28 Maj. 2012 (UTC)

"TTT-sekuraj koloroj"[redakti fonton]

Saluton. En la artikolo ankoraŭ mankas informo pri tiel nomataj "TTT-sekuraj koloroj". Mi trovis skemon pri tio en http://bertilow.com/html/xhtml/kurso/ttt-sekuraj-koloroj.html. Ni ja povos ligi al tio. Krome mi proponas, ke ni metu tabelon laŭ la germana artikolo, ĉar ĝi estas kaŝebla. --Tlustulimu (diskuto) 10:26, 31 Maj. 2012 (UTC)

Pliaj fontoj[redakti fonton]

Saluton. Ĉar mi havas parte iomete malnovajn librojn pri HTML kaj CSS, sed eĉ neniun pri HTML5 kaj nur unu pri CSS3, mi vizitos bibliotekon. Poste mi espereble povos pli bone plu verki. Se iu havas proponon pri la enhavo, bonvolu noti ĝin ĉi tie. --Tlustulimu (diskuto) 10:24, 1 Jun. 2012 (UTC)

Estas alia klarigo por "Bisque": "Krem-supo". Laŭ http://wiki.answers.com/Q/What_color_is_bisque Bisque is a pinkish browny cream. Can be darker. Derived from the creamy French soup of the same name. Vidu ankaŭ fr:Bisque (couleur). --Dominik (diskuto) 05:50, 3 Jun. 2012 (UTC)

HSY'-Kolormodelo[redakti fonton]

Saluton, Pejno. Mi ĵus vidis, ke vi aldonis "HSY'-Kolormodelo" al la ĉapitro pri CSS. Tio estas maltaŭga por la artikolo, ĉar tia kolormodelo nenie aperas en CSS3. Do la tuto devos esti metata en alian artikolon pri kolormodeloj, ne en ĉi tiun. --Tlustulimu (diskuto) 14:46, 6 Jun. 2012 (UTC)

Kolormodeloj[redakti fonton]

Saluton. Nun la ĉapitroj pri kolormodeloj estas pli grandaj ol necesas. Do multaj informoj estu metataj en la koncernajn artikolojn, ĉar en la artikolo ja ĉefe ne temas pri kolormodeloj, sed pri koloroj por TTT. Krome mi ne komprenas, kial okazis apartigo de HSV-kolormodelo kaj HSL-Kolormodelo. Krome tie la rilato al CSS3 nun estas fuŝa.

Kiun sencon havas la malgrandaj tekstoj, kiuj estas apenaŭ legeblaj? --Tlustulimu (diskuto) 14:54, 6 Jun. 2012 (UTC)