Diskuto:Konkrecio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Konkremento)

Rimarko de la tradukinto: Nenie trovinte esperantlingvan ekvivalenton por angle: bog iron, dane: Myremalm, germane: Raseneisenstein; pole: ruda darniowa, mi inventis ĉi tiun vorton: marĉferoŝtono. Se ĝi ne estas trafa, mi volonte rezignas favore al pli bona vorto.

Alois

En PIV2005 ekzistas la du vortoj "konkrecio" kaj "konkremento". Jen iliaj difinoj:

konkreci/o GEOLOGIO Minerala precipitaĵo ĉirkaŭ nukleo, estiĝanta ene de akvo, grundo, sedimento, petro aŭ sur la supraĵo de organismo (ekz. algo) aŭ de roko: feroksida konkrecio; stalagmito kaj stalaktito estas konkrecioj de grotoj; oolito kaj pizolito estas konkreciioj estiĝintaj en akvo. SAGO konkremento.

konkrement/o MEDICINO KAJ KIRURGIO Solida fremda korpo, ofte kalkeca, nenormale estiĝanta en natura kavaĵo aŭ histo de organismo. MANO kalkuluso, gruzo, sablo. SAGO konkrecio.

Bertilow 03:15, 16. Jan 2007 (UTC)