Diskuto:Konveksa presado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alinomendo[redakti fonton]

La nuna kapvortaĵo "Relieftipa presado" estas malkrara kaj konfuza:

  1. Ankaŭ la konkava preso estas reliefa
  2. La kliŝo ne nepre estas konsistas el "moveblaj tipoj"

Pli internacia termino estus alta preso; tamen la plej sistema triopo da terminoj estas "konveksa preso" (ĉi tiu presmetodo) -- "platpreso" -- "konkava preso" (kp la respondajn terminojn polajn). Mi do proponas ŝanĝi al "Konveksa preso". --- Sergio (diskuto) 06:07, 27 Feb. 2015 (UTC)

"Konveksa" ne konvenas, se oni priatentas ĝian difinon en ReVo: "Prezentanta elstaran randon, kiel cirklo aŭ sfero: la konveksaj speguloj malgrandigas la objektojn." La rando de tipo ne havas rondan formon, sed eĝon. Konveksa formo de tipo donus malklaran presaĵon. Vidu ankaŭ: https://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Konkava_preso. En Bildvortaro, Antverpeno, FEL 2012, estas ĉapitro pri "Reliefa presado".--Riŝo (diskuto) 13:26, 7 Mar. 2015 (UTC)

«Kiel cirklo aŭ sfero» estas ne difina eco, sed ekzemplo. Rondeco ne estas esenca trajto; ankaŭ piramido estas konveksa solido. --- «Reliefa» estas tute fuŝa maniero priskribi la koncernan specon, ĉar ĝi indikas econ kiu ne estas specifa. --- Sergio (diskuto) 17:09, 9 Mar. 2015 (UTC)