Diskuto:Koreio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu Koreio aŭ Koreo?[redakti fonton]

Saluton!

Mi dubas pri la korekteco de la termino "Koreio"!

1) Laŭ la "Akademio de Esperanto": Koreo = Nomo monde internacia. La korea etno nomiĝas Hanoj; sinonimo por la lando: Hanlando. Ne konfuzu Hanoj kun Ĥanoj, ĉefgento de Ĉinio.

2) Laŭ la PIV (de 1987): Kore/o = Montana duoninsulo, inter la Japana Maro kaj la Maro Flava, hodiaŭ dividita en du ŝtatoj: la norda Popoldemokratio (Nord-Koreo) kaj la suda Respubliko (Sud-Koreo). - kore/a = Rilata al la koreanoj aŭ al Koreo. - kore/an/o = Ano de la ĉefgento loĝanta en Koreo.

Ĉu ekzistas ebleco pripensi supran terminon?

Amike --Bibiko, K.-P. 13:44, 29. Jun 2008 (UTC)

Saluton. En la Nova PIV (de 2002, sur paĝo 608) la difino estis ŝanĝita:
  1. Citaĵo
     Kore/o. Ano de la gento de (K)~io. 
  2. Citaĵo
     (K)~io, ~ujo. Lando, sur duoninsulo inter la Japana maro k la Maro Flava, de post 1948 dividita en du regnoj 
Mi ne scias, ĉu eble jam okazis diskuto pri ĉi tiuj terminoj. Kore --Tlustulimu 14:35, 29. Jun 2008 (UTC)