Diskuto:Kosmoesploro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Arto Mozaiko mi legis , ke laŭ Gelij Malkoviĉ, pri Ciolkovskij "estas plena falsaĵo" , li aldonas: " Kiam mi mem komencis trarigardi la verkojn de Ciolkovskij, mi kun teruro ekvidis, ke tiu "sciencisto" sukcesis eĉ ne unu formulon aranĝi senerare. La sola korekta formulo, kiun oni ial atribuas al Ciolkovskij - la ekvacio de movado de la punkto kun varia maso - apartenas al Meŝĉerskij"

Do eble oni unue devu certigi ĉu vere Ciokovskij verkis la formulojn por spacovojaĝo aŭ ne. Kiu scias pli pri tio, kaj povas tranĉi?

Oni jam diris:

  • Gagarin neniam flugis kosmen
  • Usono neniam surluniĝis
  • ekzistas etaj verdaj marxs-anoj

Sed neniu kapablis pruvi tiujn. RK

La vorto kosmo estas la taŭga vorto por difini la universon, speciale la eksterteran universon! Neniam la vorto "spaco" estas uzita kiel "ekstertera loko" en Esperanto - tio fremdas al la lingvo.

(1) Mi preferas uzi la vorton "kosmo" ol "spaco" por nomi lokojn ekster la tero.

(2) Oni povas pruvi, ke iu surluniĝis: unu el la ekskursoj al la luno (mi ne memoras, ĉu usona, ĉu sovetunia, ĉu kun- aŭ sen-homa) lasis specialan spegulon sur la luno. Per lasero kaj teleskopo oni povas konstati la ekziston de tiu spegulo kaj precize mezuri la distancon ĝis la luno, kaj tiun eksperimenon eblas ripeti kun relative malmultekosta aparataro, laŭ mia kompreno. Cetere, mi ne scias, ĉu iu el la aferoj lasitaj sur la luno nun sendas radiomesaĝojn al la tero, sed certe oni sendis radiomesaĝojn de la luno dum la diversaj ekskursoj tien. Mi supozas, ke multaj sendependaj homoj povas atesti pri tiuj radiomesaĝojn kaj konfirmi, ke ili vere devenis de la luno. Do, se oni ne sendis homojn al la luno, oni almenaŭ sendis dissendilon kun registraĵoj, ĉu ne?


Mi petas pardonegon de ĉiu. Pro mia fuŝlaboro mi ne povas restarigi la perditan tekston. Narvalo 20:03, 30. Nov 2005 (UTC)

La artikolo estas reaperinta! Multajn dankojn. Le Hibou 22:14, 30. Nov 2005 (UTC)