Diskuto:Kosmopramo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La oficiala priskribo en Esperanto estas KOSMA kaj ne SPACA - laŭ mi estas malakceptebla uzi la vorton 'spaca' por la senco 'kosma'!!! Oni povas diri ke io ajn estas spaca en la senco ke ĝi havas grandan spacon interne!!!!

Mi konsentas kun tiu ĉi opinio. Tia uzo de la adjektivo "spaca" ŝajnas al mi anglismo. En la pola, rusa kaj probable en la aliaj slavaj lingvoj oni ĉiam uzus "kosma". Ĉeokaze mi volus aldoni, ke en la Nova PIV troviĝas la vorto "navedŝipo", ne menciita en la artikolo kiel ankoraŭ unu sinonimo de "kosmopramo". - Eĉjo.