Diskuto:Kosovo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu eksistas E-istoj en Kosovo? 218.167.167.106 02:02, 22. Feb 2008 (UTC)

Mi metas ĉi tien la tekston, kiun mi trovis en iu landa kategorio. Evidente ĝin metis tien iu mallertulo. Eble ĝi utilos.--RG72 (diskuto) 16:27, 28 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

TEMO : KOSOVO JE GEOGRAFIA, HISTORIA KAJ TURISMECA ASPEKTOJ

1.Geografia situo de Kosovo

2. Historia fono

2.1.Historia fono rilate la militon de la jaroj 1998-1999

3.Turismindaĵoj de Kosovo

4. Kiel atingi Kosovon

1.Geografia situo de  Kosovo

Surfaco: 10877 km²

Loĝantaro: 2175 000

Ĉefurbo:Prishtinë 250 000 loĝantoj

De la komuno de Dragash ( punkto ĉe Restelico) je 41º 47' nordlatitude kaj 20º 36' orientlongitude, ĝis la komuno de Leposaviĉ ( punkto de Gumnisht) je 43º 16' kaj 20º 49' respektive, de komuno de Kamenicë ( punkto de Tersten) je 42º 39' kaj 21º 47' orienten ĝis komuno de Pejë (punkto Hadĵaj) je 42º 43'  kaj 20º 00' okcidenten. La etendeco nord-suden estas 147 km, dum tiu orient-okcidenten 152 km.

La landlima linio kun Albanio, je ĝia tuteco disdividas albanojn de albanoj. Samtiel kun Makedonio, kun Montenegro kaj Serbio, parte. En Serbio estas ja  tutaj teritorioj loĝataj de albanoj de Medvegjë, Bujanovc kaj Preshevë.

De Prizeren ĝis la Adriatika maro estas 208 km. Kvankam ĉirkaŭita de montoj ĝis alteco je 2000m, Kosovo havas vojeliron al la tuta Balkanio.

La geografia divido :

Kosovo-kampo kaj Ebenaĵo de Dukagjin[redakti fonton]

La Kosovo- kampo ampleksas la duonon de la surfaco de la lando je alteco 500-600 m. La propra Kosovo- kampo estas 80 m longa kaj 7-19 km larĝa je surfaco de 950 km².

La Ebenaĵo de Dukagjin havas altecon averaĝe je 300-500 m kaj ĉirkaŭatas de montoj 2000-2500 m altaj.

La klimato de Malbenita Montaro estas alpina, je longa vitro, severa, je oftaj grandaj neĝofaloj kaj akraj frostoj kaj mallonga somero, freŝa kaj relative humida. La Blanka Drino ( ĝis ĝi eliras  en ebenaĵon ) kaj ties branĉoj  Bistrica de Pejë, Bistrica de Deçan,  kaj Erenik, posedas grandajn energirezervojn. En Gjeravicë troviĝas granda grupo da glaĉeraj lagetoj, inter kiuj la plej bela estas Hridi je alteco 1970 m  kaj profundeco 6m. En Malbenita Montaro  vivas multaj bestioj  ( la bruna urso, la ora mustelo, la blanka mustelo, la sovaĝa porko, la sovaĝa kaprino,  la cervo ; la sovaĝaj kokino kaj virkoko, la monta  perdriko ka ).

La Malbenita Montaro nomiĝas hodiaŭ " Albanaj Alpoj" ( unuafoje de Sami Frashëri en 1888 jaro). Tre severa naturo, rompita kaj ne trapasebla reliefo, notinda manko de surfacaj akvoj nomigis ilin " Malbenita Montaro" kiun slavoj  tradukis en " Prokletie" ( malbenitaj Montoj). En nia eposo pri bravuloj  oni uzas ankaŭ aliajn nomojn kiel "Sekaj Montoj", " Nigraj Montoj".

La montaro de Has dividiĝas en Milda Haso, de Kosovo kun 60 vilaĝoj  kaj en Seka Haso  de Albanio kun 24 vilaĝoj. Pashtrik je altece  1989 m , Kunora 1573 m, Zani 1113 m  estas kelkaj ties montoj.

La Montoj de Sharr ( la antikva nomo Skard- Skardus) etendiĝas  je longeco 80 km  kaj larĝeco 25030 km  de monto de Korab en Albanio  ĝis la Gorĝo de Kaçanik, de valo de Polog ( supra Vardaro) en ebenaĵon de Dukagjin  ( kavegoj de Opojo, Srecko, kaj Siriniĉo). Koritnik 2006 m, Cvijilen 1381m, Oshlak 2212 m, Jezerc 2090 m kaj nerodime 1721 m estas kelkaj el ties pintoj. La klimato de Sharr estas alpina. La vintro estas malvarmega, kun frostoj kaj neĝo kiu formas stabilan kaj eternan tavolon ( super 2300 m), dum la somero estas mallonga, freŝa kaj humida.

La montaro de Drenico dividiĝas en Supran Drenicon ( Ruĝan) kaj malsupran Drenicon ( de Paŝao). Çiçavica 1091m, Carraleva 1177m, Gradina 1057 m, Breshanici 1046m, Drenica 1024 m, Golesh estas kelkaj montoj en ĝi.

Riveroj kaj lagoj

De la teritorio de Kosovo iras averaĝe al la maro ( Nigra Maro, Egea Maro kaj Adriatika maro) 3.6 miljardoj de kubaj metroj da akvo jare je modulo 10.5 l/sek/km², do pli ol tiu de Moravo ( 6.8 ) kaj Vardaro (7.8)..

La Blanka Drino havas alportadon 30 kubaj metroj je sekundo. Ĝi havas akvofalon 30 m alta.

La rivero de Drenico havas alportadon je 2 kubaj metroj je sekundo.

Ibri havas averaĝan alportadon de 10.5 ĝis 36.5 kubaj metroj sekunde.

Sitnica estas la ĉefa rivero en Kosovo-Kampo. Ĝi havas alportadon je 15 kubaj metroj sekunde.

Llapi havas maksimalan alportadon je 10 kubaj metroj sekunde.

Bistrica de Pejë konatas ankaŭ per la nomo Lumëbardhi ( Beata rivero) de Pejë. Bistrica de Deçan aŭ Lumëbardhi de Deçan etendiĝas same en la teritorio de Kosovo.

Erenik havas averaĝan alportadon je 12-14 kubaj metroj po sekundo; Bistrica de Prizereno 0.7 kubaj metroj sekunde. Aliaj riveroj estas Mirusha, Toplluha, Klina, Istogu, Pllava, Morava de Binci, Lepenci, Nerodime.

Naturaj lagoj estas tiuj de Livadica, 2173 m super la marnivelo, la granda lago de Jandĵiku je alteco 2140 m kaj malgranda lago de Jandĵiku je alteco 2200m. La lago de Gornjesellë je alteco 2380 m je longeco 100m kaj larĝeco 53m Estas ankaŭ aliaj lagoj kiaj tiuj de Jaranikolicë, La Granda Lago ( je alteco 2320m ), Malgranda Lago ( je alteco 2360m ), lagoj de Gjeravicë, lago de Hidri ( je alteco 1970 m), lago de Opojë.

Termobanejaj fontoj[redakti fonton]

Oni renkontas tiajn laŭlonge de tektonikaj terfendoj.

Termofontoj de Banjska, je 550 m super la marnivelo, 26 km apud Mitrovica. Je alportado 13 l/s, la akva temperaturo iras de 31º C ĝis 54º C. Oni  uzas ilin por kuraci la reŭmatismon, haŭtmalsanojn kc.

Termobanejoj de Pejë, je 12 km apud Pejë. La alportado entute estas 17.5 l/s, la temperaturo atingas 46-48º C.

Termobanejoj de Kllokot en la Valo de Moravo de Binci, 17 km apud Ferizaj kaj 15 km apud Gjilan, je 500 m super la marnivelo. Oni uzas ilin por banado kaj por trinkado en boteloj.

Termobanejoj de Uglar en Izvornik, je 9 km apud Gjilan. La akvoj ariĝas en kavego je 8m x 4m. Profundeco 6m. Alportado 5l/s. Temperaturo 29º C.

Termobanejo de Kmetovec, je 6 km apud Gjilan. Alportado 1 l/s kaj temperaturo 27º C.

termobanejo de Sllatina, de Zhitisht, Amara Akvo de Kastelo, termobanejo de Lluzhan kc

Herbaĵo[redakti fonton]

En Kosovo oni renkontas 2500 specojn da herboj  el kiuj 200 estas endemiaj reliktaj. Do, en surfaco kiom 2.3 % de Balkanio oni renkontas ĉirkaŭ 11 % de ties herboj. La arbaroj okupas ĉirkaŭ 43 % de la teritorio. Estas ankaŭ endemiaj arboj en Karagaç  de Pejë kaj apud Prizeren kiuj renkontiĝas en Usono kaj Orienta Azioekz. la pino de Vainuto.

Faŭno

En Malbenita Montaro, ĉar tie estas  riĉa herbaĵo, estas ankaŭ riĉa faŭno. En malaltaj zonoj kreskas  erinacoj, talpoj, vulpoj, putoro, leporoj, ka). Inter birdoj oni renkontas la brunan korvon, paseron, pigon, turton, fazanon, kampan perdrikon. En kverkarbaroj troviĝas troviĝas la sovaĝa porko ( oni supozas ĉirkaŭ 4000 el ili). En montaraj zonoj estas la bruna urso, la sovaĝa kaprino, la sovaĝa porko, la lupo, mustelo, la sovaĝa koko, perdriko, kc. Oni pensas ke en Sharr kaj Malbenita montaro vivas ĉirkaŭ 1000 sovaĝaj kaprinoj. La lupo troviĝas  ĉieajn sed plejmulte en la montoj. Ĉi tie estas  ankaŭ aŭtoktonaj cervoj. La sovaĝa kokino konserviĝas en montaraj zonoj, bonŝance, ( ĉirkaŭ 400 kapoj). Je turismika intereso  estas ankaŭ la arbara kokino, pli malgranda ol tiu sovaĝa, la monta perdriko, fazano kc. En la akvoj de Kosovo  menciendas  la truto de Blanka drino kaj de Lepenco, la angilo, karpo, truto, kaj multaj aliaj fiŝspecoj,  dum en la lagoj la karpo.

La agrotero okupas surfacon je 584 000 ha aŭ 68 % de la teritorio, ege fertila.Oni kultivas 407 000 ha.

La Grotoj[redakti fonton]

13 % de la teritorio de Kosovo okupas la karstaj areoj, aparte  la kanjonoj kaj grotoj.              

La groto de Gadime aŭ Groto de Mramoro troviĝas en Malsupra Gadime de komuno de Lipjan. Ĝi estas malkovrita en la jaro 1967. Estas en ĝi multaj galerioj kaj koridoroj  kaj tri etaĝoj. La meza etas adaptita por turismo. En la supra etaĝo estas tre fascina lageto. Pli riĉaj je stalaktitoj, stalagmitoj, kolonoj, ŝtonigitaj akvofaloj estas la koridoroj  de Aragono, La Aŭlo de Perlo, Supra Galerio, Aŭlode Larmoj, La Lazura Koridoro kaj tiu de Almet.

La groto de Radavc troviĝas 11 km apud Pejë. La pejzaĝo estas  fascine montara, faŭno lak flaŭro tre riĉaj estas ja medieroj kiuj igas ĝin pli alloga.Ĝi estas malkovrita en la jaro 1966. Ĝi havas tri etaĝoj kaj kvar galerioj. Stalaktitoj, stalagmitoj, kolonoj kaj ŝtonigitaj kurtenoj  estas dominantaj kaj allogaj  formoj en ĝi. La fluantaj akvoj   je ĝia interno  eliras je alportado 5 kubaj metroj sekunde nutrante la Blankan Drinon. En la internaj ejoj estas multaj  vespertoj kaj insektoj.Enakve  estas la grota krabo. Estas trovite partoj de la makzelo de  urso de grotoj, Ursus Speleus kaj fragmentoj de ceramikaĵoj uzitaj de homoj.

Mineraloj kaj Ercoj

Kosovo konsistigas unu el plej riĉaj zonoj de Eŭropo pro mineraloj. Tio  danke al ĝia bunta geologia-tektonika  konstrukto kaj nova vulkaniziĝo de terciaro. La ercoj de plombo kaj          zinko estas ekspluatitaj de iliroj ( dardanoj) ekde 2000 jaroj antaŭe. La  ercejo de plombo kaj zinko en Trepçë apud Mitrovica estas la plej granda skarnohidroterma en Eŭropo. Ĉirkaŭ 20 000 000 tunoj estas la rezervoj elkalkulitaj ĝis nun. La riĉa enhavo  ( 7% je plombo, 4 % zinko, 120 g/t argento, 3g/t oro, 120 g/t bismuto, 2 g/t kadmio, germanio, galio, talio, seleno,teluro). Tiu ercejo havas tre riĉan mineralogian enhavon  ( sfalerito, siderito, pirito, piroto, pirotino, plombozo, arsenopirito, hedenbergito, dĵemsonito, kalkopirito, kvarco,kalcito, galenito, rodokrozito, dolomito, aktinolito, granate, magnetito kc. La mineraliziĝoj estas en sia plejparto perfektaj kristaliziĝoj je rara beleco, tial iliaj ekzempleroj konserviĝas jam en multaj muzeoj de la mondo.

Estas ankaŭ similaj ercejoj en Tregu i Vjetër ( Malnova Bazaro), Ajvali, Kishnicë, Novobërdë, Cërnac, Zhuta Perla, Koparic. Entute estas elkalkulitaj 85 milionoj da tunoj je rezervoj.

La ercejoj de nikelo silica troviĝas en Golesh kaj Çikatovë. Ili havas 1.33-1.7 % kobalto. Estas ĉirkaŭ 25 milionoj da tunoj. Feroboksidoj  estas malkovritaj en Grebnik de Drenico  ( 46-51 %) enhavantaj  aluminion, feron, rarajn metalojn ( vanadio,skandio, galio, zirkonon,cerion).

Magnezitoj estas en Golesh, Strezovë kaj Dubovc ( 42-44% ).

Estas freŝaj olivinitoj  je rezervoj 68 milionoj da tunoj  ege demandataj por forsteritaj  fajrorezistaj brikoj.

Estas bentonitoj  (argiloj) je alta kvalito, ornamaj ŝtonoj ( granitoj de Kraçevë, kvarcitoj de Stezovc kaj Koreticë, talko de Pejë ).

La mramorigitaj brekĉioj apud Deçan konatas en la tuta eŭropo por ornamaj platoj. Kalkaĵoj  de Çervenikë  konatas por platoj  en internaj surtavoligoj.

Perspektivhavaj  estas la ferercejoj, tiuj de stibio,  stano kaj aparte  de kupro en la monto de Sharr, samkiel  asbesto, borio, hidrargo,fluorito, borito.

La  lignita karbo estas abundece, je dikeco 12-100 m tute apud la surfaco.

La loĝantaro

En la jaro 1994 estas registritaj 2 175 000 loĝantoj aŭ 200 loĝantoj/km². La Kosovo- Kampo  havas 600 loĝantoj/km². La averaĝa aĝo estas 24 jara. Tiaj urboj kiaj Ulpiana, Theranda, Siparanti, Municipium DD  jam komencis sian vivon  antaŭ Kristo ĝis ilin anstataŭis  Prishtina, Prizeren, Pejë, Gjakova, Mitrovica ka. La ortodoksaj preĝejoj ekzistintis  antaŭ la alveno de slavoj. Albanoj estintis  loĝantoj je plimulto en Kosovo ĉiamtempe. En la jaro 1690, 20 000 el ili  militis kontraŭ aŭstroj. La translokiĝoj  komenciĝis kun la Rusa-Turka Milito  1876-78. El regiono de Prokuplje, Vranja, Leskovc kaj Nish albanoj  estis forpelitaj  en 650 vilaĝoj kaj sep urboj ( Prokuplje, Kurshumli, Vranja, Leskovc, Nish, Pirot, Bella Pallanka). Nur el Toplica oni forpelis 30 000 albanojn -skribas la serba geografo Cvijiĉ. Inter ambaŭ mondmilitoj  estis translokigitaj  300 000 albanoj ( 250 000 en Turkion kaj 50 000 en Albanion). Postmilite, ĝis la jaro 1960 fuĝis al Turkio  pliaj 250 000 albanoj. Post la jaro 1970, komencig;is amasa ekonomia elmigrado al Eŭropo. Post la jaro 1981, serboj lanĉis kruelan kampanjon por amasa malloĝigo inter albanoj. Oni maldungis 130 000 albanojn. En la jaro 1996 en diversaj okcidenteŭropaj landoj petis  azilon 340 700 personoj el Kosovo. En la jaro 1999, dum krizo de Kosovo oni forpelis 730 000 albanojn ( 443 300 en Albanion).

Etnografiaj regionoj

Kosovo-Kampo[redakti fonton]

La vestoj  similas al tiu de Shkodër, Pukë, Mirditë, Peshkopi , urboj  en Albanio ( blankaj tirq-oj, iaspeca kamlota kostumo albana por viroj, lanŝtrumpoj kaj gummokasenoj). La virinoj sin vestas samkiel en ĉiuj aliaj distriktoj de Kosovo ( larĝaj kalsonegoj kiuj anstataŭis la longan ĉemizon, kotona kurta silka ĉemizo, kutime ornamita, larĝa ŝalo je nigra koloro ĝis sia talio.

Drenica estas subdivido  kun 90 vilaĝoj, je kelkaj nuancoj.

La Ebenaĵo de Dukagjin

Estas montoj kaj la ebenaĵo.

La turdomoj (nobelloĝejoj)  estas en ĝi karakteriza loĝejo. Samkiel en Tropojë kaj Kukës de Albanio. La tirq-oj  kun koloraj strioj kiel ornamaĵon, senpoŝaj ; la virinoj  kun blanka vestaĵo kun longa ĉemizo kaj du  broditaj lanaj dikaj aŭ maldikaj antaŭtukoj. En  XIX jarcento  oni portis ankaŭ fustanel-on, multfaldan blankan jupon, samkiel en Kosovo- Kampo.

Subdividoj estas :

Rugova[redakti fonton]

havas 13 vilaĝojn, proksimiĝas al la montaro, la viroj portas  tirq-ojn kun blanka kamlota fezo, blankan ŝalon el maldika teksaĵo, tre longan laj larĝan kiun oni envolvas ĉirkaŭ la kapo kaj sia mentono. La virinoj portas blankan veston kaj longan ĉemizon.

Ni konsideras la Mildan Has-on  orientparte kun 60 vilaĝoj kaj Sekan Has-on kun 24 vilaĝoj. La virinoj de Has sin distingas  per preparo de fajnaj matracoj kaj kusenoj,  bisakoj kaj tornistroj el lano.

Baladoj, heroeca eposo, popolaj melodioj kaj dancoj estas karakterizaj por ties riĉa folkloro.

Loĝlokoj

Estas entute 1445 el kiuj 30 estas urboj. La urboj enhavas  la trionon de la tuta loĝantaro.

Prishtina : 250 000 loĝantoj, 585 m super la marnivelo. Arkeologiaj trovitaĵoj en Graçanicë, apude, datiĝas je 6000 jaroj antaŭ Kristo, dum en Prishtinë mem 3000-2500 jaroj antaŭe.

Pejë : ĉirkaŭ 100 000 loĝantoj, estas daŭriganto de antikva Siparanto.

Prizeren : Ĉirkaŭatas de montaj ĉenoj je 2000 m super la marnivelo. Oni opinias ke la vivo de la urbo komenciĝas kun Theranda de antikveco, centro de iliraj dardanoj, kiu estis 6 km apud Prizeren. La nomo de la urbo renkontiĝas en XI jc, kiam  sur la monteto de la urbo  ekkonstruiĝis  fortreso je defenkaraktero. En la jaro 1019  oni mencias  episkopejon de  Bicanca Imperio. En la jaro 1570 ĝi fariĝas centro de sandĵako (administra unuo  dum Turka jugo), dum en la jaro 1813 centro de vilajeto (pli granda administra unuo). En la jaro 1994 ĝi enhavis 80 000 loĝantoj.

Gjakovë : Stariĝas je alteco 383 m.La ruinaĵoj malkovritaj en la okcidenta parto de Erenik, trans la ponto de Tabakoj, atestas pri antikva urbo Gabuleo, el I-IV jc. La nuna nomo menciatas de vojaĝinto Evliha Çelebi en la jaro 1662, kiam ĝi havis 2000 domoj kaj 300 butikoj. Je komenciĝo de jaroj 90 la urbo havis 75 000 loĝantoj.

Mitrovica : Stariĝas je alteco 508 m. La spuroj de ruinaĵoj en vilaĝo Zhitkovc ( Karagaç) atestas pri sia deveno ekde  praa neolito. La kontinueco de la ilira etneco pruviĝas ankaŭ per trovitaĵoj apud Sitnica, en vallas kaj en la bordoj de rivero Lushë. Konstruinte la fervojo en la jaroj 1873-1878, Mitrovica havis  notindan impeton en komercado, metiarto, minejoj kaj pligrandiĝon kiel loĝloko. Je komenciĝo de la jaroj 90 la loĝantaro atingis 75 000 personoj.

Gjilan : estas urbo en regiono de Anamoravo, fondita dum la dua duono de XVIII jc, post kiam  iel perdis sian brilon la urbo de Novobërdë. Post la jaro 1878en ĝin enfluis rifuĝintoj el Nish, Leskovc, Vranja. Je la fino de jaroj 90 la loĝantaro atingis 100 000 personoj.

Ferizaj : Ankaŭ en Ferizaj  enfluintis  rifuĝintoj el regiono de Nish, Prokuplje, Leskovc, Kurshumli kaj Vranja... En la jaro 1908, La granda popola Kunveno  kun 20 000 personoj  notinde influis en Dĵon Turkan Revolucion kaj Deklaron de Konstitucio..

Kaçanik : troviĝas en la valo de Lepenc, je enirejo de la gorĝo de Kaçanik, kiu ligas la Kosovo- Kampon kun la valo de Vardar.Ĝi estas fondita je la fino de XVI jc kiel militcentron. En la jaro 1910 en la gorĝo de Kaçanik okazis  sanguma batalo kontraŭ turkoj.

Komunikado

La entuta reto de aŭtotransporto atingas 4997 km el kiuj 1950 km reprezentas aŭtovojojn je  unua kategorio. La fervoja reto komenciĝis en la jaro 1872, hodiaŭ ĝi atingas 333 km kun 60 ĉefaj stacidomoj, ĝenerale  ne je nivelo moderna. La sistemo de telefonia-telegrafia servo estas reletive vaste etendita. Unu aeroporto estas en Sllatinë, 17 km apud Prishtinë.

La praeco kaj arkeologiaj centroj

Gravaj loĝlokoj de neolita erao, kie oni  entreprenis ankaŭ arkeologiajn fosadojn estas :

Rudnik, Fafos, Vërnica, Tjerrtorja, Vallac, Reshtan kc. Je granda valoro  estas ankaŭ la eneolitaj loĝlokoj ( kupra erao), jaro 2600-2200 antaŭ Kristo en Hisar, Gadime, Llushtë, kc. La kulturo de la kupra erao - la dua miljaro antaŭ Kristo, estas atestita per malkovroj en Hisar II, en Karagaç, Bërnjicë kc. Multaj estas la atestaĵoj arkeologiaj apartenantaj al fera erao ( la unua miljaro antaŭ Kristo), kiel en Gadime, Cërnicë, Dubovac, Hisar, Bellaçevc, Komaran, Gatnje kc samkiel de  tumulaj tombejoj  en Romajë, Suharekë, Slivovë, Malishevë, Bistrazhin, Llashticë, kc. La donitaĵoj de antikvaj aŭtoroj, tiuj lingvistikaj kaj tiuj arkeologiaj, igas konvinka la vidpunkton  ke la lando de Kosovo dum la unua miljaro antaŭ Kristo, konsistigis  kulturan kaj etnecan unuecon  kaj loĝatis de ilira gento de dardanoj.

En la dua duono de IV jc  antaŭ Kristo, Dardanio  menciatas en antikvaj donitaĵoj kiel geografia kaj politika tuteco  memstara kaj je komenciĝo de  II jc  antaŭ Kristo la Dardana Reĝlando aperas kiel grava politika organizaĵo, dum  en la jaroj 80 de II jc antaŭ Kristo  dardanoj kontraŭstaras  la invadon de keltaj gentoj. La Dardana Reĝlando irigas tiamtempe 20 000 soldatojn helpe al la makedona ŝtato.

Dum la romia tempo la plej gravaj urbaj centroj  estis Ulpiana ( poste  nomiĝinta Justiniana Sekunda) kaj Municipium DD.

La Kristanismo startis en Kosovo en IV jc post Kristo.

La  amasaj alvenadoj  de slavaj popoloj en VI-VII jc malhelpis al ekonomia disvolviĝo de Dardanio kaj devigis la iliran loĝantaron en tuta parto de Okcidenta Balkanio falti  siajn teritoriojn, sed ili ne sukcesis asimili ĝin.

Dum la dua duono de XIV jc aperis la osmana danĝero. En la jaro 1389 okazis la batalo en Kosovo- Kampo. Inter la albanaj nobeluloj  sin distingis Gjergj Balsha la Dua kaj Teodor Muzaka la Dua kiu falis en batalkampo. En la jaro 1448 Kosovo transformiĝis  denove en militejojn, inter la hungara armeo de janosh Huniado kaj la osmana armeo  de sultano Murado la Dua. En la jaro 1455 la plejparto  de Kosovo ĝi okupiĝis de osmanoj. Komenciĝis tiel ankaŭ la islamiĝo de la loĝantaro. Je la fino de XVI jc, 90 % de Vushtrio, 60 % de Prizereno, estis jam islamigita. En XVII jc la islamo disvastiĝis   ankaŭ en vilaĝojn.

Laŭ oficialaj statistikoj, Kosovo havis en la jaro 1878 entutan loĝantaron el 840 000 personoj. Dum  je la fino de XIX jc, la vilajeto de Kosovo ( konsistanta el sandĵakoj de Shkup, de Prishtinë, de Prizeren, de Pejë, de Pazar i Ri  kaj de Tashllixhe ( Plevje) havis surfacon je 32 900 km² kaj loĝantaron je 1 066 891 personoj. En la jaro 1910 la loĝantaro atingis 1 270 000 personoj kie la albanoj estis 800 000 kaj serboj 226 000, slavo-makedonoj 204 000.

La Orienta Krizo en la jaroj 1875-1876 kaj precipe la rusa-turka milito de jaroj 1877-1878, profunde skuis la albanan popolon en Kosovo kaj en ĉiuj  aliaj ties teritorioj. En januaro 1878 Serbio, kiu kune kun Montenegro, enirintis en militon kontraŭ Turkio, okupis la nordorientajn kaj sudorientajn albanajn teritoriojn  de vilajeto de Kosovo, Nish-on, Piroton, Kurshumlion, Vranjon, Leskovc-on, kaj Gjilan-0n, dum Montenegro, la nordajn teritoriojn de vilajeto de Shkodër, Tivar-0n, Ulqin-on, Podgoricon, Shpuz-on, Zhabjak-on kc. La okupado de teritorioj de vilajeto de Kosovo kaj Shkodër  akompanatis per  murdado   de albana loĝantaro fare de serboj, montenegranoj kaj rusoj, inkluzivante la virinojn, infanojn kaj maljunulojn kaj per forpeladon de siaj teroj de 150 000 albanoj.

La ruso-turka Traktato de Santa Stefano ( 3-a marto 1878), kiu aneksigis al Bulgario, Serbio kaj Montenegro  la duonon de albanaj teritorioj, samkiel la novaĵo  pri Kunsido de Kongreso de berlino ( 1878), kiu revizius tion  kaj solvus la Orientan Krizon, kaj ĝenerale la danĝero de dispecigo de la lando, plifortigis ĉe albanoj la senton de unuiĝo. Ligo de Prizeren, fondita je 10 junio 1878 celis  la defendon de labanaj teritorioj kontraŭ dispecigo. La ribeloj daŭris sed ili atingis sian kulminon  en la jaroj  1908-1912, kiam la balkanaj ŝtatoj, Serbio, Bulgario, Montenegro, kaj Grekio, en septembro 1912  konkludigis la Balkanan Aliancon kaj en oktobro  startigis la Unuan Balkanan Militon. Envere, la militagoj  koncentriĝis  en albanaj teritorioj  kaj kontraŭ Albanio. Je 15-an de oktobro  komenciĝis la ofensivo de serbaj trupoj  en regiono de Vranja  kaj je 18-an de oktobro  la tuta serba armeo el 286 000 soldatoj  sin ĵetis en atakon. Okazis rezistado fare de albanoj  en merdar  (14-19 oktobro), norde de Podujevo, sed la serba armeo, ekokupis unu post alia la teritoriojn de Kosovo. Granda batalo okazis en Kumanovo je 22-24 oktobro  kie serboj  alĵetis 126 000 soldatojn  kaj kie mortigitis 10 000 volontuloj kaj albanaj soldatoj.  Je komenciĝo de  decembro 1912 serboj  atingis la valon de  Shkumbin. Nur du unuajn monatojn  de la milito  mortigitis 25 000 albanoj.  La urboj ruiniĝis, la vilaĝoj forbruliĝis, la loĝantoj mortigitis aŭ forbruliĝis  vivaj. En Lumë oni murdis 700 albanojn, inkluzive eĉ ĵusnaskitojn.Ĉirkaŭ 150 000 albanoj estis devigitaj translokiĝi.

La linio  de Teodoso

La politika divido de la Romia Imperio Okcidento-Oriento, altrudita de Teodoso en la jaro 395 post Kristo, lasis Albanion ( kie Dardanio havis 7 episkopejojn) en la orienta parto. Iliroj, en la jaro 732, falis sub kristanan patriarĥaton de Kostandinopolo, estrita de imperiestro Leo Isaurian. Tamen, kosovanoj plurestis orientigitaj al Romio kaj ne al Bizanco, eĉ pro geografiaj kialoj. Post la Granda Skismo inter katolicismo kaj ortodoksismo je la jaro 1054, la nordaj albanoj plurestis kun Romio, dum serboj kun Kostandinopojo. Post la slava invado, slovenoj kaj kroatoj inkluzivitis en Okcidenta Imperio, dum Serbio, ĝis tre malfrue, estis en la Orienta parto. Kvankam albanoj estis "oficiale" notitaj kvazaŭ orientanoj, la marbordoj de Montenegro kaj Albanio, same Bosnio kaj Kosovo, kune kun iliaj loĝantoj, plurestis esence en la politikaj evoluoj en tiuj regionoj, kiuj trafis la diversaj intrigoj fare de Okcidento kaj Oriento.

La slava okupado

Ilirikumo falis dufoje sub la slavan jugon, unue en la jaro 570- 580 post Kristo, kaj denove en la jaro 851 sub  bulgarojn. ( turka popolo asimilinta la slavan lingvon). Tiuj lastaj regadis  en Kosovo du jarcentojn, ĝis kiam ili estis forpelataj de bizancoj. La dokumentoj rilate la slavan regadon, komenciĝas je IX jarcento, dum la unuaj indikaĵoj pri albanoj kiel distingitan etnecon, aperas  du jarcentojn poste, en la jaro 1043. La definitiva slava okupado de la loĝataj teroj de albanoj okazis je la fino de XII jarcento, kiam la fondinto de la serba dinastio, Stefan Njemanja ( la Granda Ĵupano) gvidis al siaj soldatoj el Raŝka ( unua staciloko de serboj en Balkanio, ie en nordokcidento de Kosovo) al la orienta parto de Kosovo. Njemanoj konstruis kelkaj monaĥejojn, koncentritaj ĉirkaŭ iliaj administraj familiaj centroj norde kaj okcidente de Kosovo, kio pligraviĝis  nur post kiam oni starigis la Patriarĥejon de Peja, translokigamte tien tiun de Ĵica, situinta centre de Serbio. La imperiestro Stefan Uroŝ la Unua, konata kiel Stefan Deĉanski, dum la unuaj jardekoj de XIV jarcento ekzercadis tiom fortan premon al la katolikaj albanoj (aparte en la jaro 1320) tiom provokante la stariĝon de la Ligo de tiuj lastaj por memdefendo, multfoje. La filo de Stefan Deĉanski, Stefan Duŝan estas murdinta sian patron ( per strangolado). Jaron post la morto de Duŝan ( 1356) lia imperio faliĝis kaj albanoj rekonfirmis sian katolicismon, sub la gvido de princo Gjergj Balsha, je la jaro 1368. Balshoj okupis eĉ areon en sudokcidenta Kosovo. En la jaro 1389, la 15an de junio, okazis la batalo de Kosovo-Kampo kiu notis la descendon de otomanoj en Balkanion.

La reokupado de Kosovo fare de serboj okazis dum la Unua Balkana Milito, kiu komenciĝis je 8an de oktobro 1912. Priŝtino falis je 22an de oktobro, post kiam ĝi rezistis unu semajnon. La turka armeo tuj retiriĝis sed la albanoj daŭrigis la rezistadon gvidataj de tiaj politikaj figuroj tre timigaj al du serbaj generacioj: Hasan Bej Prishtina, Isa Boletini kaj Bajram Curri.

La eterna serba ŝovinismo

En XIX jarcento kiel sciite, Ilia Garaŝanin, kompilis profunde ŝovinisman programon ankaŭ kontraŭ albanojn. Je liaj spuroj iris ankaŭ Vaso Ĉubriloviĉ en XX jarcento, kiu dum la titoisma Jugoslavio fariĝis ministro pri agrikulturo. Je 7an de marto 1937 La Kultura Serba Klubo en Niŝ estas publikiginta la fifaman programon "Iseljavanie Arnauta" ( La forpelado de albanoj) kiun oni sugestis al la tiama reĝa serba registaro. Per sia cinikeco, Ĉubriloviĉ rimarkis: " se Hitler sukcesis forpeli centmilojn da hebreoj, se rusoj sukcesis deportigi de unu parto de kontinento al la alia parto, milionojn da homoj, la forpelado de kelkcentmiloj da albanoj ne povus inciti novan mondmiliton". Tia filozofio envere, katakterizus la serbo-albanajn interrilatojn ĝis la jaro 1999!

La kristanismo ĉe albanoj

Ilirikumo ampleksinta ankaŭ Dardanion, kristanigitis frue. La sankta Florio kaj la sankta Laŭro estis ja martiroj el Ulpiana, nuntempa Priŝtina.

La fraŭlino Durham ( angla verkistino) kiu konis bone ankaŭ albanojn, en sia verko "20 jaroj da balkanaj kvereloj" skribas : en la vilaĝoj de la Norda Albanio ekzistas praa dikredo kristana. Sed preskaŭ ĉiu loĝanto akceptas turkan nomon- Said, Sulejman, Hysen ktp, kvankam li malamas turkon.

Samkiel la bosnianoj, albanoj estas konvertiĝintaj al Islamo simple pro ekonomiaj kaj poltikaj motivoj. Tiel albanoj en siaj medioj intimaj sentas sin kristanaj, dum en la publiko muslimaj por ke sin distingu disde serboj kaj slavoj ĝenerale.

La linio  de Teodoso

La politika divido de la Romia Imperio Okcidento-Oriento, altrudita de Teodoso en la jaro 395 post Kristo, lasis Albanion ( kie Dardanio havis 7 episkopejojn) en la orienta parto. Iliroj, en la jaro 732, falis sub kristanan patriarĥaton de Kostandinopolo, estrita de imperiestro Leo Isaurian. Tamen, kosovanoj plurestis orientigitaj al Romio kaj ne al Bizanco, eĉ pro geografiaj kialoj. Post la Granda Skismo inter katolicismo kaj ortodoksismo je la jaro 1054, la nordaj albanoj plurestis kun Romio, dum serboj kun Kostandinopojo. Post la slava invado, slovenoj kaj kroatoj inkluzivitis en Okcidenta Imperio, dum Serbio, ĝis tre malfrue, estis en la Orienta parto. Kvankam albanoj estis "oficiale" notitaj kvazaŭ orientanoj, la marbordoj de Montenegro kaj Albanio, same Bosnio kaj Kosovo, kune kun iliaj loĝantoj, plurestis esence en la politikaj evoluoj en tiuj regionoj, kiuj trafis la diversaj intrigoj fare de Okcidento kaj Oriento.

La slava okupado

Ilirikumo falis dufoje sub la slavan jugon, unue en la jaro 570- 580 post Kristo, kaj denove en la jaro 851 sub  bulgarojn. ( turka popolo asimilinta la slavan lingvon). Tiuj lastaj regadis  en Kosovo du jarcentojn, ĝis kiam ili estis forpelataj de bizancoj. La dokumentoj rilate la slavan regadon, komenciĝas je IX jarcento, dum la unuaj indikaĵoj pri albanoj kiel distingitan etnecon, aperas  du jarcentojn poste, en la jaro 1043. La definitiva slava okupado de la loĝataj teroj de albanoj okazis je la fino de XII jarcento, kiam la fondinto de la serba dinastio, Stefan Njemanja ( la Granda Ĵupano) gvidis al siaj soldatoj el Raŝka ( unua staciloko de serboj en Balkanio, ie en nordokcidento de Kosovo) al la orienta parto de Kosovo. Njemanoj konstruis kelkaj monaĥejojn, koncentritaj ĉirkaŭ iliaj administraj familiaj centroj norde kaj okcidente de Kosovo, kio pligraviĝis  nur post kiam oni starigis la Patriarĥejon de Peja, translokigamte tien tiun de Ĵica, situinta centre de Serbio. La imperiestro Stefan Uroŝ la Unua, konata kiel Stefan Deĉanski, dum la unuaj jardekoj de XIV jarcento ekzercadis tiom fortan premon al la katolikaj albanoj (aparte en la jaro 1320) tiom provokante la stariĝon de la Ligo de tiuj lastaj por memdefendo, multfoje. La filo de Stefan Deĉanski, Stefan Duŝan estas murdinta sian patron ( per strangolado). Jaron post la morto de Duŝan ( 1356) lia imperio faliĝis kaj albanoj rekonfirmis sian katolicismon, sub la gvido de princo Gjergj Balsha, je la jaro 1368. Balshoj okupis eĉ areon en sudokcidenta Kosovo. En la jaro 1389, la 15an de junio, okazis la batalo de Kosovo-Kampo kiu notis la descendon de otomanoj en Balkanion.

La reokupado de Kosovo fare de serboj okazis dum la Unua Balkana Milito, kiu komenciĝis je 8an de oktobro 1912. Priŝtino falis je 22an de oktobro, post kiam ĝi rezistis unu semajnon. La turka armeo tuj retiriĝis sed la albanoj daŭrigis la rezistadon gvidataj de tiaj politikaj figuroj tre timigaj al du serbaj generacioj: Hasan Bej Prishtina, Isa Boletini kaj Bajram Curri.

La eterna serba ŝovinismo

En XIX jarcento kiel sciite, Ilia Garaŝanin, kompilis profunde ŝovinisman programon ankaŭ kontraŭ albanojn. Je liaj spuroj iris ankaŭ Vaso Ĉubriloviĉ en XX jarcento, kiu dum la titoisma Jugoslavio fariĝis ministro pri agrikulturo. Je 7an de marto 1937 La Kultura Serba Klubo en Niŝ estas publikiginta la fifaman programon "Iseljavanie Arnauta" ( La forpelado de albanoj) kiun oni sugestis al la tiama reĝa serba registaro. Per sia cinikeco, Ĉubriloviĉ rimarkis: " se Hitler sukcesis forpeli centmilojn da hebreoj, se rusoj sukcesis deportigi de unu parto de kontinento al la alia parto, milionojn da homoj, la forpelado de kelkcentmiloj da albanoj ne povus inciti novan mondmiliton". Tia filozofio envere, katakterizus la serbo-albanajn interrilatojn ĝis la jaro 1999!

La kristanismo ĉe albanoj

Ilirikumo ampleksinta ankaŭ Dardanion, kristanigitis frue. La sankta Florio kaj la sankta Laŭro estis ja martiroj el Ulpiana, nuntempa Priŝtina.

La fraŭlino Durham ( angla verkistino) kiu konis bone ankaŭ albanojn, en sia verko "20 jaroj da balkanaj kvereloj" skribas : en la vilaĝoj de la Norda Albanio ekzistas praa dikredo kristana. Sed preskaŭ ĉiu loĝanto akceptas turkan nomon- Said, Sulejman, Hysen ktp, kvankam li malamas turkon.

Samkiel la bosnianoj, albanoj estas konvertiĝintaj al Islamo simple pro ekonomiaj kaj politikaj motivoj. Tiel albanoj en siaj medioj intimaj sentas sin kristanaj, dum en la publiko muslimaj por ke sin distingu disde serboj kaj slavoj ĝenerale.

Kosovo kaj aliaj albanaj teritorioj  okupitaj en oktobro-novembro 1912 de serbaj kaj montenegraj armeoj  kaj aneksitaj de ili per la decidoj de Konferenco de londono en 1913, ampleksis vastan teritorion  je almenaŭ 24 000 km², kie loĝis  loĝantaro je 1 miliono da personoj, je 80 % albanaetna. Dum la jaroj 1912- 1915  oni murdis 25 000 pliajn albanojn, translokiĝis 120 000, seniĝis se sia proprieteco 60 000. Dum la Unua Mondmilito Kosovo transformiĝis  en militejon. Dum la jaroj 1916-1918 en la areo de aŭstra-hungara okupado ( Mitrovica,Vushtri, Malsupra Drenicë, Pejë, Istog, Gjakovë, Plavw kaj Guci, Tivar kaj Ulqin) la pozicio de albanoj notis gravan pliboniĝon. Oni agnoskis al ili la rajton de loka administrado, ebligis la lernadon de la albana lingvo, la disvolviĝon de nacia kulturo, oni respektis la standardon kaj aliajn naciajn simbolojn.

Dum periodo 1919-1941 serboj en Kosovo senigis je proprieteco 192 000 ha da agro de albanoj. Translokiĝis de siaj teroj 250 000 personoj.

Je 6-an de aprilo 1941 Germanio atakis Jugoslavion kaj je 17-an de aprilo tiu ĉi lasta kapitulaciis. Laŭ la interkonsento de Vieno ( aprilo 1941) la albanaj teritorioj en Jugoslavio dividiĝis  inter germanoj, italoj kaj bulgaroj. Sub la itala administrado  inkluziviĝis la plejparto de Kosovo kaj aliaj teritorioj en Montenegro kaj Makedonio. Ĉi tie establiĝis  la administrantaro kun albanaj oficistoj, malfermig;is albanaj lernejoj  kaj komenciĝis  la eldono de albanaj ĵurnaloj  kaj libroj. Per la reĝa dekreto  de 7-a de aŭgusto 1941 tiu parto aliĝis al Albanio.

La antifaŝista naci-liberiga Movado  en Kosovo  inkluzivis 53 000 partizanojn el kiuj mortis 6200 personoj. En februaro 1945 serboj starigis en Kosovo sian Militistan Administradon ( 8-a de februaro- 5-a de julio 1945). La okupado de Kosovo  fare de Jugoslava Armeo  akompanatis  per teroristaj agoj, per kondamnoperacioj kaj murdado  kontraŭ la albana loĝantaro. Oni opinias ke la nombro de mortigitaj albanoj en Drenicë atingis ĝis 30 000 dum en la lastaj monatoj de 1944 ĝis 47 000.

En la Kunveno kunvokita en Prizereno el 137 partoprenantoj nur 32 estis albanoj. Tie oni aprobis  per aplaŭdoj, sen voĉdonado, rezolucion  alveninta pretpreta  de belgrado pri aneksigo de Kosovo al Serbio. Per la konstitucio de Jugoslavio de la jaro 1946 oni sankciis la statuson de aŭtonoma regiono de Kosovo. Albanoj  klasifikiĝis senjuste  kiel " nacimalplimulto". La tuta privata , socia kaj politika vivo de albanoj  estis severe kontrolata de UDB-o. Por  tiuj ĉi  estis malfermitaj 120 000  aktaroj. Dum la registrado de la jaro 1953 oni ekzercis kontraŭ albanoj fortan premon por ke ili ŝanĝu sian naciecon, de albana al turka. Dum la aksio de armiloj en la jaroj 1955-1956  oni turmentis 30 000 albanojn  kies rezulto estis 100 mortintoj. Oni neadis la kulturajn tradiciojn de albana popolo, malhelpis la kulturajn kontaktojn kaj kultutajn interrilatojn kun Albanio.    La konstitucio de la jaro 1974 kiu  aperis post la potencaj demonstracioj de la jro 1968  plialtigis la statuson de Kosovo, kiu nun havis sian Konstitucion ( 28-an de februaro 1974). Oni notis  progreson en edukado kaj klerigado, en kulturo kaj ekonomio. Tamen, tiu statuso estis ankoraŭ ne sufiĉa  dum por serboj  akceptebla. La demonstracioj de la jaro 1981 estis kruele premitaj  de jugoslava armeo. Laŭ  fontoj de usona ambasadorejo  en Belgrado  peris sian vivon 300 albanoj. Laŭ iu usona esploristo- 1000 personoj. La Okcidento ne apogis la demonstraciojn ĉar konsideris ke Jugoslavio reprezentis spacon kie renkontiĝis kaj ekvilibriĝis la interesoj, konjukturoj kaj iliaj kompromisoj. La eŭropaj ŝtatoj deklaris sin je protekto de jugoslava integriĝo kaj ignoris la kosovan aferon.

Ekde la printempo 1989 ĝis la jaro 1990 en Kosovo oni mistraktis  per polico 584 373 albanojn kaj maldungis 70 000 personojn. Elmigris dekoj  miloj da albanoj.

La jaro 1989 notis  la likvidiĝon de aŭtonomeco de Kosovo. Post tio, oni faligis ĉiujn instituciajn aŭtonomajn strukturojn, politikajn, ekonomiajn, jurajn, policajn, medicinistajn kaj kulturajn    de Kosovo kaj ĉio  submetiĝis al ŝtatpotenco de belgrado ( Serbio). En majo 1990 oni kompilis " Deklaron de Akademio de Artoj kaj Sciencoj de Kosovo" kie oni postulis ke Kosovo  sin deklaru sendependa subjekto kaj tutegala  en Jugoslavio kaj oni aranĝis la kunvenon de 114 albanaj deputitoj  de la Kunveno de Kosovo je 2-an de julio kiuj deklaris " Respublikon de Kosovo" ene de jugoslava federacio. Je 26-an -30-an de septembro 1991 oni okazigis  referendumon por doni al Respubliko de kosovo la necesan legitimecon, aŭ ene de Jugoslava federacio, aŭ kiel sovrana kaj sendependa ŝtato. Ekde tiam, en Kosovo ekzistis paralela organizado : tiu de registaro de serbio kaj tiu de Registaro de Kosovo.

Malfondo de jugoslavio estis tre favora momento  por demandi la disĝon de kosovo. Sed la internacia faktoro  ne montris saman atitudon  al albanoj samkiel al slovenoj, kroatoj,  bosnianoj kaj makedonoj. La Konferenco de Dejtono  delegis la problemon de Kosovo al Grupo de Kontakto, kunigante tion kun duagradaj aferoj. Tio okazintis antaŭe en Londono en la jaro 1992. Albanoj en Kosovo estis instigataj ekkredi ke ili  nun havas sian  ŝtaton, havis respublikon, konstitucion, registaron, parlamenton, prezidenton. La iluzio ke Kosovo iom post iom transformiĝus  en memstaran subjekton de la internacia  juro, preter la propagando ke la problemoj  de albanoj  solviĝus poste, kaŭzis ian  portempan malekscitiĝon  de la movado por sendependeco de kosovo. Tia stato portempe estis je intereso  ankaŭ de reĝimo de Belgrado, kiu estis engaĝita en la milito en Bosnio, tial  kaj ĝi toleris  la tielnomitan " paralelan ŝtatpotencon" esence fiktiva, kaj maldirekte popularizis iliajn ĉefajn protagonistojn.

En la eŭro-usona politiko, dume, oni opiniis ke la albana afero en Kosovo solviĝus ke " gnoskante la egalecon de la rajtoj de civitanoj"  kaj en alia flanko de la landlimo en 1994, oni sin esprimis vortvorte " kontraŭ la perforta landlimŝanĝiĝoj". Ili riferiĝis fojfoje al la ideo por " malgranda simpatia albana ŝtato", " malfermita je ambaŭ flankoj".

La unuaj aksioj de UÇK ( Liberiga Armeo de Kosovo  ), rilatas al la fino de la jaro 1992 kaj komenco de 1993. Belgrado kvalifikis ĝin  kiel " terorista forto", kiel " grupiĝo de separatistoj kaj secenistoj". Ĝis la jaro 1996 ekzistis  ĝenerala   malkredinda klimato  al ĝi. La studenta movado de majo 1997 revenigis amasforme politikan aksion en ĉefurbon de Kosovo. Reveniĝis kiel politika motivo la slogano de la jaro 1981 : " Respubliko kaj Konstituto, per favoro aŭ per milito". La impeta kresko de UÇK en la jaro 1998  kaŭzis radikalan ŝanĝiĝon de politika estimado pri ĝi. La usona Administracio agnoskis ĝin kiel " kuniĝo de batalantoj por libereco". Ĝis la mezo de jaro 1998 ĝi kontrolis 80 % de la teritorio de kosovo. La  ofensivo de serba armeo  somere damaĝis grave ĝin  sed vintre 98-99 ĝi agadis paralele kiel politika faktoro de kosovo. En Rambuillet ĝi partoprenis egalrajte. La misio de OSCE printempe  99  konstatis amasajn masakrojn kaj serban senbridan perfortadon kaj diskonigis tion al la internacia opinio. NATO intervenis kaj jugoslavio estis devigita, post kelkaj monatoj,  subskribi la militĉesadon. Hodiaŭ Kosovo administriĝas portempe de internacia komunumo.

Ekonomio

Dum la periodo 1913-1998 Kosovo estis la plej postrestinta regiono de Eksjugoslavio. Tio ĉar la investaĵoj en ĝi  apenaŭ atingis 50 % de la averaĝa nivelo de investaĵoj en Jugoslavio.

Industrio en la jaro 1989  donis 39 % de la valoro de ĝenerala socia produkto. Entute ĉirkaŭ 1733 sociaj kaj ŝtataj  entreprenoj ekzercis sian agadon.

Energitiko okupas la ĉefan lokon. Du ĉefaj grupoj de siaj rezervoj estas lignito kaj akvoj. Je fino de jaroj 80 oni  eligis 7 milionoj da tunoj da karbo. La instalita potenco en termocentraloj en obiliq atingis 790 Mw " Kosova A" kaj 678 Mw " Kosova B" donate jaran produktoj je 6.1 miliardoj da Kw/h.

La generatorejoj donas nur 1.5 % de la energio, kvankam la hidrografia potencialo de la spaco de Kosovo estas konsiderinda. ( 10.5 l/s/km² aŭ entute 114 m³/s).

Post energitiko ( kiu baziĝis  en ekspluatiĝo de riĉaj karbejoj en Obiliq, Bellaçevc kc) notindan disvolviĝon konis  kolora ercejado kiu ekspluatis la grandajn subterajn riĉaĵojn de plimetaloj surbaze de plombo kaj zinko.

Ekde la komenciĝo de la jaroj 80, la jara produkto de ercejoj de plombo-zinko atingis ĉirkaŭ 2 milionoj da tunoj. Sur tiu bazo, kombinato Ercej-Metalurgi-Ĥemia centre en Zveçan apud mitrovica, produktis dekoj da miloj tunoj da rafinita plombo, elektrolita zinko, rafinita argento, oro, elektrolita bismuto, zinka klorido, koncetrato da pirito, kadmio, akumulatoroj de plombo, kc.

Industrio de ellaborado de metaloj en kosovo  orientiĝis  ĉefe en produktado de tuboj per  kunfandiĝo ( Ferizaj) de zinkigita lado ( Vushtri), de amortizatoroj ( Prishtinë), de vicpecoj por aŭtoj ( Pejë), de remorkoj por traktoroj ( Mitrovica), de kuireja ujaro ( Prizereno) kc; elektroindustrio en produktado de elktromotoroj ( Gjakovë) kaj de gladiloj ( Ferizaj).

En Mitrovica produktiĝas superfosfato kaj sulfurika acido, en Prizereno sintetikaj fadenoj, en pejë medikamentoj. Industrio de konstrumaterialoj produktis ceramikon, cementon, kalkon kaj antaŭfabrikaĵojn en Gjakovë, Han de Elezo, en Kamenicë, Kaçanik kc.

Industrio de ellaborado de ligno produktis lignaĵojn,                      ,kaj meblaron en pejë, Ferizaj, Prishtinë kc., dum tiu de papero, kartonon en Lipjan,tiu de teksaĵoj kaj konfekciaĵoj en Prishtinë, Gjakovë, Prizeren, Gjilan kc.

Industrio de ledo-ŝuoj en Pejë, Prizeren, de gumo en Suhareko, de nutraĵoj ( muelejoj, ladnutraĵoj, trinkaĵoj, alkoolaĵoj, sukero, viandaĵoj, laktaĵoj, vegetalaj oleoj) en pejë, Prishtinë, Ferizaj kc.

Agrikulturo[redakti fonton]

La tritiko okupas la kvaronon de  semita agro. Oni semas ankaŭ maizon kaj  sekalon. Inter la industriaj plantoj estas la sukerbeto, la sunfloro, tabako. Oni kultivas pomojn, plumojn, pirojn,  ĉerizojn kaj vinberon. La legomoj okupas 30 000 ha.

Brutbredado[redakti fonton]

La ĉefan lokon  okupas bovoj, la nombro de tiuj atingas 400 000. La ŝafaro estas malpliigita ( en la jaro 1950 estis 650 000). Sed  la kosova ekonomio post la Dua Mondmilito profiliĝis  laŭ maniero ne rentabilitate ( per malalta akumulado kaj malmulta absorbeblo de la laborforto). Ĉirkaŭ la duono de energio foriris ekster Kosovon ne alportante profiton kaj poluante la medion. Je la fino de jaroj 80 la agrikulturo apenaŭ  certigis la duonon de  enlandaj bezonoj. Post la jaroj 90, kiam oni maldungis 150 000 laboristojn, la senlaboreco atingis 90%.

Klerigado[redakti fonton]

En la universitato de Prishtinë estas diplomitaj ĉirkaŭ 60 000 studentoj el kiuj 38 000 albanoj. Oni  protektis pli ol 430 disertaciojn. Sed la klerigado  estas ege atakita kaj batita  de la serba reĝimo, samkiel  tio okazis kun medicinista servo, sciencajn instituciojn, preson,eldonadon, masmedion, kc.

La monumentoj de kulturo

La plej gravaj kastekoj estas : en Zveçan, Lipjan, Novobërdë, Vishegrad, Pejë,Prishtinë, Trepçë, Bërnjac, Boraç.

En Prizeren ekzistas arkitektonika ensemblo bone konservita. En la centro estas la malnova merkato- Çarshia, kie  kontinui'gas la tradicioj de metiarto je kupro, oro kaj argenta ellaborado ; en  tajlorado de nacikostumoj kc. La kvartalo ĉe la maldekstra bordo  de la rivero Bistrica, ekster la Kastelo, per siaj stratetoj pavimitaj, konsistigas ankoraŭ  arkitektonikan komplekson. La Ŝtona ponto  ekde la XVII jc kiu ligas Çarshia-n kun la cetera parto de la urbo estas alia monumento. Oni trovas en la centro de la urbo la turkajn banejojn, la banejegon ( Hamam-on) de Gazi Mehmet Paŝao, konstruita je la mezo de XVI jc, tre elstara en Balkanio.Alia hamamo troviĝas apud la Horloĝturo, konstruita dum la XVIII jc. Super la urbo altiĝas la muregoj de la Kastelo de Prizeren, konstruaĵo mezepoka, sur la fundamentoj  ekde la antikva periodo.Gjakova distingiĝas per siaj grandaj pontoj el ŝtono. La Ponto de Tabakoj sur Erenik ekde la XVIII jc estas 127 m longa kaj havas 14 arkojn. Ĝi situas apud Granda Çarshia ( Bazaro), la ponto de Taliq ekde la XVIII jc en kvartalo Varosh, kaj la ponto de Terziu ( tajloro), la plej longa, 200 m kun 11 arkoj el XVIII jc, je 7 km  de Gjakova. La Granda Çarshia estas komplekso metiarta kaj komerca, kie daŭre laboras argentistoj, tajloroj kc.

En Vushtri estas la plej malnova ponto el XIV jc; La ponto de Budisavc ĉirkaŭ  18 km  apud Pejë sur la rivero Istog estas same  interesa.

La plej malnova banejo en Vushtri estas Hamamo de Gazi Ali Bej el XV jc, riparita en XVII jc. Ĝi elstaras en la tuta Balkanio. Same la hamamo de Mitrovica el XIX jc.

Kristanaj preĝejoj

La preĝejo de Apostolo en Patriarĥejo de Pejë  kun saj afreskoj je  kolorecaj valoroj kaj la preĝejo de Sankta Marija en la sama loko, la preĝejo de Sankta Demetro en Pejë el XIV jc kun ŝtona ikonostaso kie aperas ankaŭ afresko pri Gjergj Balsha en la jaro 1357, la preĝejo de Benita Sinjorino-Levishka en Prizeren ( 1307) starigita sur la fundamentoj de bizanca  baziliko, kun pentraĵoj je alta majstreco, la postrestaĵoj de segmentoj en la mozaiko de la planko  de  preĝejo de Sankta Arĥangelo en Prizeren, preĝejo de Milutino en Monaĥejo de Banjska (1313), preĝejo de Deçan kun malnovaj ikonoj en ikonostaso samkiel vico da monaĥejoj ( de Graçanica 1314-1321, de Deçan 1327-1335, kun liksaj dekoraĵoj per skulptaĵoj kaj riĉaj afreskoj, de Pejë, ka.

La mosketoj

En la loko kie okazis la Batalo de Kosovo-Kampo ( 1389) oni starigis  la Turbedon de Sultano Murato kaj Turbedon de Bajraktaro-Gazimestano. En Prishtinë estas la mosketo de Sultano (1461), distingita monumento de la skolo de Bursa. La Mosketo de Çarshia konstruita de Sultano bajazito kun eleganta minareto ; La Mosketo Pirinazer. En Prizereno estas la mosketo de Mehmet Paŝao ( 1549) kie oni konservas ekzempleron de Korano ekde la jaro 1312 ; la mosketo de Sinan Paŝao ( 1615), kaj la mosketo Suzi ( laŭ la nomo de poeto el Prizereno kiu konstruis ĝin). En Gjakovë estas la mosketo de Hadum (1595), en Pejë la mosketo Bajrakli, en Kaçanik la mosketo de Sinan Paŝao ( 1594).

La turbedoj de bektashianoj (sekto liberala islama) estas ĉefe en Prizeren kaj Gjakovë.

En Prizeren estas ankaŭ la muzea komplekso honore al La Ligo de Prizeren, kiun serboj  ege amaĝis.