Diskuto:Koturno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

aŭ oni provas fari esperantajn nomojn por la anglalingvaj , aŭ pli bone oni forigu la anglajn antaŭ ol trovi.

Mi tute konsentas. Anglalingvajn ligilojn, misupoze, oni aldonas miskrokodilante. Kie oni trovias biologiajn vortarojn, Elliott? -- Gabriel BEECHAM 23:28, 15. Apr 2004 (UTC)

Tiu artikolo estas sensencaĵo ! Koturnoj apartenas al la familio de fazanedoj, subfamilio Perdicinae, plie la artikolo diras ke koturnoj estas genro sed listas kvar malsamajn genrojn! Koturno, laŭ mi, estas nur la speca nomo de Coturnix coturnix. aliaj specoj el la genro Coturnix devus nomiĝi ekzemple: Japana Koturno por Coturnix japonica, ktp.

Vidu la anglan version: la koturno kiel komunuza, populara nomo estas uzata por specioj de 4 genroj. Oni ne esperantigas ĉiun genron kun aparta nomo.

Mi nur diris ke estas sensencaĵo havi artikolon pri komunuza nomo, kiu, kiel ĉiuj komunuza aĵo, ne havas sciencan fundon.

Orda logika kaj scienca enciklopedio devus havi artikolojn pri ordaj logikaj kaj sciencaj konceptoj, t.e en biologia kampo: ordoj, subordoj, familioj, subfamilioj, genroj, specoj, subspecoj. Alia ekzemplo: Longvosta paruo ne apartenas nek al la genro Parus, nek eĉ al la familio paruedoj. Paruo ne estas scienca nomo pri io ajn, paruo estas nur komunuza nomo de kelkaj birdoj kiujn la parolantoj kutime nomas paruo. Angle estas sama, la "Longtailed Tit" ne apartenas al a genro parus nek al la familio paridae.

Tjeri


Mi iom malkonsentas: enciklopedio devas mencii eĉ ankaŭ komunuzajn nomojn kun detala klarigo, pri kio temas. Ekz. ĉe paruo necesas mencii, ke en ĉiutaga parolo oni nomas ankaŭ paruon de Longvosta paruo (scienca nomo), sed tiu ne apartenas al paruedoj sed al ... Tiel iĝos kompleta la enciklopedio. Sama validas pri vespo, pri kiu mi tradukis ŝvitante:), ĉar homoj nomas multajn insektojn ia vespo (eĉ divers-familiajn). Razilklingo

Taksonkesto[redakti fonton]

Saluton. Mi pensas, ke en artikolo, kiu temas pri diversaj genroj, taksonkesto estas konfuziga kaj tial eĉ superflua. Tial mi proponas, ke ni forigu ĝin kaj aldonu anstataŭ ĝi informon, ke ne temas pri valida taksono. Amike --Tlustulimu 11:47, 22 Jun. 2011 (UTC)

Alternative ni povos meti la speciojn, kiuj apartenas al aliaj genroj en la respektivajn artikolojn. Tiam la legantoj ne plu facile konfuziĝas. Bedaŭrinde mi ne scias, kiu el la du eblecoj estus la pli bona, verŝajne la du. Amike --Tlustulimu 11:49, 22 Jun. 2011 (UTC)