Diskuto:Krapoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi proponas, ke pli ĝusta nomo por tiu vetludo estu aū krapso aū krapludo. En la angla, la vorto "Craps" estas uzita ununombre. Ekzemple, kutima veto je la ludo estas "Any Craps." Tiu estas unuopa-jheta veto. Se la jheto estas tri, oni diras "three, craps!" Alivoke, unu jheto eble estas "craps." Do, la vorto estas ununombra. Oni uzas la vorto "crap" nur adjektive, ekz: "A crap table." Do, aū krapso (nomvorto) aū krapludo (adjektive uzita) trafos. Mi ne povas trovi iun ajn fonton por tiu vorto, escepte tradukoj el angla. La plimulto uzas "krapoj," sed ili estas plejmultaj ligoj al ĉi tiu paĝo. Delrayva 01:25, 12. Maj 2010 (UTC)