Diskuto:Kripo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

la nomo povus esti: betlehema sceno axu kristnaska kripo aŭ alia, sed kripo estas tro ĝeneralo por la teksto. Narvalo 15:04, 29. Nov 2008 (UTC)

Vere necesis poluro: Mi reordigis kaj revortumis la tekston, komencante per la PIV-a difino de bestomanĝujo, nur poste venante al la kristana arta tradicio, kaj evitante la antaŭajn teksto-ripetojn. Tamen konserviĝas laŭeble multe da antaŭa teksto (negrave ke la teksto tial ankoraŭ pli elstarigas Katalunion kaj Ĉeĥion ol aliajn same kristane influitajn landojn). Aldoniĝis du e-lingvaj eksteraj ligiloj. Plene mi konsentis kun la antaŭa kritiko de Narvalo, sed laŭ la nuna vortumo eblas temigi kaj la bestomanĝujon, la fenomenon de kristnaskaj kripaj figuraroj kaj de la stelaro en konstelacio kankro, kaj aldone pli profunde klarigi pri la kristana tradicio. Se iu cetere volus, en aliaj subĉapitroj ankaŭ eblus pli profunde klarigi pri la historio de la bestomanĝujo aŭ pri la astronomia stelaro... --ThomasPusch (diskuto) 21:07, 27 Jun. 2013 (UTC)