Diskuto:Kristanismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ŝanĝis la parton pri juĝado. Laŭ la biblio, ĝi ne simple relatas al bonfarantoj / malbonfarantoj, sed al la "Libro de Vivo de la Ŝafido".

Jen fontoj por tio, kion mi aldonis:

  • apero de la Ŝafido oferbuĉita, kiu elaĉetis homojn al Dio per sia sango: Apokalipso 5:6-10
  • la Libro de Vivo apartenas al la Ŝafido oferita: Apokalipso 13:8
  • ĉu oni estas savota ĉu ĵetota en la lagon de fajro dependas je apero (aŭ ne) en la Libro de Vivo: Apokalipso 20:15

(Estas ke Jesuo insistis ke neniu estas bonfaranto krom si mem, sed ke per sia ofero malbonfarantoj povas esti pardonataj.)

---

Mi ŝanĝis ankaŭ alian frazon rilatan al juĝado: bonfarantoj/malbonfarantoj -> kredintoj/nekredintoj. Fonto por tio: Johano 3:18

  • La ekzakta traduko estas "Panon nian ĉiutagan donu al ni hodiaŭ", ĉar ĝi respektas sintakse la latina frazo "Panem nostrum quotidianum da nobis hodie".
    • estu pli modesta kaj diru: mi opinias pli bona la tradukon: "panon...." ĉar ĝi respektas sintakse la latinan frazon (komento ,kiu krome, pli bone respektas la e-an gramatikon). Sed tiu sinteno ja estas tre religieca: ĉiu certas havi la nuran ekzaktan veron...--Zorhof-86 13:22, 3. Apr 2006 (UTC)

Ni devus movigi "La movadoj en la romkatolika eklezio - Bazaj kristanaj komunumoj"[redakti fonton]

Ĉi tiu granda secio koncernas malgrandan novan movadon, evidente plejparte en Italio, ankoraŭ dronigas la ceteron de la artikolo. La artikolo temas pri Kristanismo en ĝia tuto, tra la jarmiloj kaj ĉirkaŭ la mondo.

Mi proponas ke oni devus movi ĉi tiun secion nomiĝis "La movadoj en la romkatolika eklezio - Bazaj kristanaj komunumoj" al ĝian propran paĝon.

Ankaŭ, mi opinias ke tiu secio ne altenas la principon de neŭtrala vidpunkto. Male, ĝi ŝajnas kiel reklamo por la movado.

Uzo de landonomoj[redakti fonton]

Oni vidu [1] kaj respektu la elekton de la precipa redaktinto. Dankon al ĉiuj toleremaj personoj. --Forstbirdo (diskuto) 08:47, 20 Feb. 2016 (UTC)

Tio signifas: Forstbirdo substrekas ke laŭ li tiu ĉi teksto komenciĝis fare de adepto de landonomoj finiĝantaj per la sufikso -ujo, kaj tiuj landonomoj devas resti. ThomasPusch (diskuto) 23:51, 25 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Sed ĉu tiel estas? La precipaj verkintoj estis

23 aŭg. 2002‎ Stefano Kalb 7 500 bitokoj [praversio sen prefero pri landoformoj]
25 aŭg. 2006‎ anonimulo 7 500 bitokoj [formo Italio, neniu -ujo]
29 jan. 2009‎ Ludovica 1 400 bitokoj kompare eta kontribuo
11 maj. 2010‎ Lvh 11 000 bitokoj [multaj landoformoj kun -ujo]
13 feb. 2015‎ ĝis ...
24 jan. 2021‎ Kani 17 000 bitokoj [formo Hindio, sed precipe evito de landoformoj en la novaj teksteroj]

Mi dirus ke Kani nomendas la precipa redaktinto de la teksto. En sia memprezento, tute neinfluita de antaŭaj redaktintoj, li uzas la landonomon "Hispanio" kaj neniun landoformon kun -ujo. Sume mi do konsideras ke la teksto estas precipe farita de redaktinto kiu preferas la pli novajn landoformojn kun finaĵo -io. Dankon al ĉiuj toleremaj personoj. ThomasPusch (diskuto) 19:25, 29 sep. 2023 (UTC)[Respondi]