Diskuto:Kunlaborintoj de PIV

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉiuj reviziintoj kaj korektintoj senescepte estis franc-lingvanoj, same kiel ĉiuj redakcianoj. Dankon al jakvo kaj aliaj franc-devenaj, franc-elparolitaj mal-internaciaj vortoj. Narvalo (diskuto) 20:01, 11 Mar. 2014 (UTC)

Ĉu tiu rimarko vere rilatas al la artikolo? Kaj se jes, kiun plibonigon de la artikola teksto ĝi volas proponi? Mi persone vidas ankaŭ nefranclingvajn kontribuintojn en la artikola listo, kaj persone ne perceptas la fruktonomon jakvo aparte franca (en la hungara ankaŭ la frukto nomatas simile...), do mi ne bone komprenas al kiu servu la ekzemplo de la frukto ĉi tie. Sed aliflanke mi jes ja mem trovis francecajn vortojn ie-tie en PIV, kiujn mi relative malofte aŭdas en ĉiutage parolata Esperanto. Kaj ja ĝustas ke estas relative multaj francaj kontribuintoj en komparo al la tutmonda parolantaro de la franca, kompare al denaskuloj de lingvoj parolataj multe (neniu kunlaborinto denaske ĉina aŭ araba) aŭ malmulte, el lingvogrupoj ne romanidaj kaj ne ĝermanidaj (neniu kunlaborinto ekz. latva aŭ estona)... Do mi povas kompreni subjektivan nekontenton de Narvalo pri la vortaro - sed laŭ mi la artikolo Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto#kritiko de PIV 1970 bone vortumas tiujn kritikojn pri la vortara kreiĝo. Tiu ĉi listo nur informas kiu kunlaboris, kaj per ruĝaj literoj vidigas pri kiuj kunlaborintoj ankaŭ tute mankas vikipediaj informoj (ekzemple mi preskaŭ volis aserti ke ne kunlaboris litovo, sed listiĝas nekonata nomo "S. Ŝinakanskas", ĝis nun sen vikipedia informo, kaj povus esti ke malantaŭ tiu esperantigita nomo eĉ kaŝiĝus litovo, sen ke oni ĝis nun notis tion ... ĉiukaze mi garantias ke homo de tia familia nomo ne estas denaske franclingva). Do la teksto donas informon, kaj montras kie ankoraŭ mankas pliaj utilaj informoj. Tiel tute bonas. Babiladoj pri kiom forte oni persone ŝatas aŭ ne tiom ŝatas detalojn de la vortaro ne estas la celo de enciklopedia artikolo. Mi persone ĝojus pri kompletigo de la ankoraŭ truaj informoj de la listo! ThomasPusch (diskuto) 16:29, 21 mar. 2016 (UTC)[Respondi]
Estas multaj unuopaj demandoj. Ekzemple: Ĉu la esperantisto "Heinz Hoffmann" eble celas esti la esperantisto Karl-Heinz Hoffmann (ne nepre, la nomo oftas)? Ĉu "E. Werner" estu la esperantisto "Eduard Werner" en Elstertrebnitz? Ĉu la anglino "Myrtle Verda" vere laŭ pasporto nomiĝis aŭ nomiĝas tiel kaj ne eble "Myrtle Green"? Ktp ktp. ThomasPusch (diskuto) 18:12, 21 mar. 2016 (UTC)[Respondi]
La tria demando tuj respondeblas laŭ la tekstoj Will Green (la edzo), Esperanto Press kaj fakte noto "Laŭ sekso" sub la listo mem. "Myrtle Verda" do tutklare laŭ pasporto estis "Myrtle Green". Restas la aliaj demandoj. ThomasPusch (diskuto) 18:17, 21 mar. 2016 (UTC)[Respondi]
La radiko "jakv"- tute ne similas al la hungara radiko "jáka"-. De kie tiu litero "v"?Narvalo (diskuto) 21:16, 21 mar. 2016 (UTC)[Respondi]