Diskuto:Kunrej-sistemo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Kunrei-sistemo)

Hepburn-sistemo, Kunrei-sistemo, Nippon-sistemo[redakti fonton]

Mi proponas nomi la artikolojn pri la transskribadsistemoj por la japana kiel Hepburn-sistemo, Kunrei-sistemo, Nippon-sistemo, ĉar:

  • 1. tiuj vortoj aperas en la literaturo normale kun -sistemo
  • 2. la vorto sistemo anstataŭas la japanan vorton shiki kaj pro tio korektas
  • 3. "Hepburn" kaj "Nippon" havas ankaŭ aliajn signifojn kaj necesas instali alidirektilojn

Ĉu vi konsentas ? --Algoviano 11:31, 19. Maj 2007 (UTC)

Pardonu, sed la maniero skribi vortojn "Hepburn-sistemo", "Kunrei-sistemo" kaj "Nippon-sistemo" estas janana (kaj ankaŭ angla), kiel ekzemple "Tokio-urbo", "Fukuŝima-gubernio", "Ŝinĝuku-stacio" anstataŭ pli korektaj Esperante "urbo Tokio", "gubernio Fukuŝima", "stacio Ŝinĝuku". Oni uzas "-sistemo" por indiki la speco de sistemo: ekzemple "transskrib-sistemo". Vortoj "Herpbun", "Kunrei" kaj "Nippon" ne estas Esperantaj vortoj, kiuj oni povas uzi por fari novajn vortojn, sed ili estas nomoj (de sistemoj). Pro tio tiuj nomoj devas sekvi la vorton "sistemo", same kiel oni diras "rivero Nilo", reĝisoro Mijazaki ktp. Do mi proponus "sistemo de Hepburn", ĉar Herburn estas familinomo. La vorto "Kunrei" estas japana vorto, kiu prononcas kiel "Kunrej", do pli bona titolo estas "sistemo Kunrej" aŭ "oficiala (transskriba) sistemo" (ĉiaokaze ne "Kunrei"). La vorto "日本式" povas prononci dumaniere: kiel "Nippon-ŝiki" aŭ kiel "Nihon-ŝiki", vidu ekzemple ĉi tiun artikolon; do mi proponus "japana (transskriba) sistemo" aŭ "japanstila (transskriba) sistemo". -- NoKo (diskuto) 08:33, 8 Jan. 2013 (UTC)