Diskuto:Volbopato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Kurba pato)

Kial konfirmado de ŝanĝoj daŭras tiel longe? Aperis eĉ ne unu ŝanĝo, kaj en speciala paĝo "Lastaj ŝanĝoj" mi poste ekvidis kelkajn ŝanĝojn. Eble ia Fantomaso regas al Vikipedio. Petro 12. Sep. 2005 18:48 (UTC)

Saluton. Mi proponas la ŝanĝon al Ŭoko, ĉar en la ĉina lingvo la unua sono estas konsonanto, kies prononco estas la sama kiel w en la angla lingvo. Mi scias tion, ĉar mi partoprenis kurson pri la ĉina dum unu semestro. Kore --Tlustulimu 18:21, 29. Jun 2007 (UTC)

Mi forte kontraŭas tiun proponon. En Esperanto, "ŭ" estas uzata nur post vokaloj. Kiam vorto kun [w]-sono, kiu ne estas post vokalo, estas esperantigita, oni kutime anstataŭigas ĝin per "v", aŭ pli malofte per "u" (kiel en "Venezuelo"). Ĉar "voko" jam havas alian signifon en Esperanto, estas tute akcepteble ĉi-kaze preferi "u" al "v" en la Esperantigo. Tamen mi preferus simple uzi la kombinon "volbopato" anstataŭ enkonduki novan radikon. Marcos 22:53, 6. Nov 2007 (UTC)

Kurba pato[redakti fonton]

Mi proponas titolŝanĝon al "kurba pato". "Uoko" (same kiel la alternativaj proponoj "uako" kaj "ŭoko") estas neoficialaj radikoj, dum eblas tute bone esprimi ĉi tiun koncepton per esprimo el oficialaj radikoj ("kurba pato"). Ankau SSV proponas "kurba pato" (aŭ "ĉina pato") por ĉi tiu patospeco. Kion opinias la aliaj? Marcos 10:15, 30. Jun 2010 (UTC)

Ĉar neniu kontraŭis dum tuta semajno, mi nun ŝanĝas la titolon laŭ mia ĉi-supra propono. Marcos 09:05, 6. Jul 2010 (UTC)

Volbopato[redakti fonton]

La termino kurba pato ne estas klara, la termino volbopato kiu ekzistas en NPIV kaj vortaro.net (Vd termimon pato en [1]] estas tuj komprenebla. Plie la termino "volbo" proksimiĝas al la alia internacia Ûoko. Mi proponas do alinomi la artikolon kun tiu oficiala termino de NPIV volbopato. Kiu ne konsentas?--DidCORN la 25-a de novembro 2016, 10:30 (UTC)

Farita pro tio ke neniu kontraŭis tiun proponon dum la pasinta semajno.--DidCORN la 2-a de decembro 2016, 19:30 (UTC)