Diskuto:Kvinoo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

ArnoLagrange poluris la teston, sed metis la gravajn informojn pri 2013 de FAO al la fino, kie oni malfacile trovas. Tial mi remetis en komencan parton, almenaŭ ĝis 2014. —La komenton aldonis, sen subskribo, Illuminatus (diskuto • kontribuoj) 10:22, 9 Dec. 2012 (UTC)

En vikipediaj artikoloj eksteraj ligiloj ĉiam aperas en la fino de la paĝo, kiu ne estas pli malfacile trovebla ol sekcio lokita ie ajn en la paĝo. Aktualeco de evento ne pravigas malrespekton de tiu vikipedia regulo. --Arno Lagrange @ 12:34, 9 Dec. 2012 (UTC)

Vortformo en Esperanto: Diskutatas 'kinuo'[redakti fonton]

Estas diskuto, ke "kvinoo" estas maltaŭga vortformo kaj ke pli taŭgas "kinuo". Tiun mi enmetis ĉe Kvinoo#En_Esperanto. Mi petas lasi tiun enhavon kaj ne forigi plian fojon la mencion de diskuto pri la nomo. (La unuan fojon enmetis iu alia - jes, en ne tre vikipedieca formo, mi koncedas. Tamen laŭ mi la enhavo de tiu teksto eniru la artikolon en vikipedieca formo.) --Lu (diskuto) 09:37, 28 Jan. 2013 (UTC)

Saluton, Lu. Tamen la titolo nun nur povas esti "kvinoo", ĉar tiu formo troviĝas en la Nova PIV, sur paĝo 648. Nur se la uzado de la formo "kinuo" kreskos sufiĉe, precipe en la literaturo, ni povos alinomigi. Nun por tio certe estas tro frue, ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 09:50, 28 Jan. 2013 (UTC)
(+) Ĉar lastatempe tro ofte okazis kontraŭlicenca kopio de enhavo el artikolo al nova artikolo, anstataŭ peti alinomigon de administranto, mi ĵus protektis la alidirektilon. Bedaŭrinde ne estas alia ebleco eviti tiajn problemojn. --Tlustulimu (diskuto) 10:00, 28 Jan. 2013 (UTC)
Jes, Tlustulimu, neniu alinomigo. Mi opinias ĉefe, ke ni menciu la alian nomon (kaj la diskuton) ĉi tie. Dankon, ke vi (re-)kreis la artikolon 'kinuo' kun alidirekto ĉi tien. (Kaj certe bone tuj protekti...) --Lu (diskuto) 10:05, 28 Jan. 2013 (UTC)
Mi nun provis igi la sekcion pri la vortformo en Esperanto pli neŭtrala. Mi esperas ke la aliaj Vikipediistoj povas konsenti pri tio, ke ĉi tiel estas pli neŭtrale. Nun ni eble atendu kelkajn monatojn por vidi, kiel evoluas la efektiva lingvo-uzo dum ĉi tiu kvinoo-jaro. Marcos (diskuto) 15:46, 31 Jan. 2013 (UTC)