Diskuto:Kviro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

do kial ne uzi "stranga" ?!

Ĉu tiu vorto vere uzatas en Esperantio ? Se ne, mi proponas ke oni forigu la artikolon, kies utilo mi ne vidas.

la vorton diskuti jes, forigi ne[redakti fonton]

"kvira" ne estas "stranga", sed "stranga/nekutima koncerne seksan emon aŭ/kaj identecon"; mi certe sentas bezonon por havi apartan vorton por tio: mi iam sentas min "kvirulo" kaj iam "strangulo", kaj tiuj du estas diversaj aĵoj! mi ne tute certas ĉu "kvir-" estas uzinda por tio vortradiko, aŭ ĉu ne kreeblas iu pli bona, pli trafa, pli esperanta vorto; sed certe mi kontraŭus forigon na tiu ĉi artikolo: la vorton mi jam jes observis uzata en esperantio (en interreto)

Diskuto pri "genro (socio)"[redakti fonton]

Rilate al la diskuto pri la neologismo "genro" en socia senco kaj ebla kompromiso bonvolu vidi la paĝon [Diskuto]. (Punktor 20:24, 31. Jul 2008 (UTC)]

Ĉu adjektivo?[redakti fonton]

Mi unue diru, ke mi neniam aŭdis tiun vorton, nek en la franca, nek en esperanto. Nu, se kompari ĝin kun "stranga", ŝajnas al mi ke temas pri adjektivo, do "Kvira" prefere ol "Kviro", ĉu ne? --Dominik (diskuto) 11:24, 28 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Tiel mi uzus ĝin, sed mi ankaŭ prefere uzus la vorton "geja" kiel adjektivo. El vortfara starpunkto estas eble pli konvene trakti ambaŭ ilin kiel substantivajn radikojn, ĉar tio evitas la aperon de vortoj kiaj "gejulo" kaj "kvirulo," kiujn oni preskaŭ neniam uzas. (Eĉ se oni ankaŭ apenaŭ uzas la vorton "kviro.") Jan sewi (diskuto) 11:33, 28 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Krome en la angla, "queer" ne nur estis adjektivo sed substantiva insulto. La substantiva insulto ("strangulaĉo") ĝenerale celis GLAT-ajn homojn, kaj estas la formo en kiu ĝi estis reprenita de la komunumo. Jan sewi (diskuto) 11:35, 28 sep. 2016 (UTC)[Respondi]