Diskuto:Laŭa lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kvankam la nomo "laŭa lingvo" iom pli similas la prononcon de la origina lingvonomo (laŭ IFA [pʰaːsaː laːw]), la nomo "laosa lingvo" uzas klare kompreneblan esperantlingvan radikon (laos-), kiu bone rilatas al la signifo, dum la esperanta vorteto "laŭ" tute ne rilatas al la temo... Guglo-serĉo donas preskaŭ 1300 trafojn por la mencio "laosa lingvo", kaj malpli ol 800 por "laŭa lingvo" - inter tiuj 800 multaj kopioj de vikipediaj artikoloj, fakte ne uzeblaj kiel "eksteraj fontoj"...

Malgraŭ ke la artikolo mem komenciĝas "[La] laŭalaosa lingvo estas ...", do mencias ambaŭ variaĵojn, laŭ mi la formo "laosa lingvo" kaj multe pli klaras, kaj la retejo Lingvoj de la mondo" de B. Wennergren faras same, mi pensas ke preferindas nomi la artikolon "laosa lingvo", kaj komencigi la tekston inverse, per "[La] laosalaŭa lingvo estas ...".

ThomasPusch 18:42, 8 Feb. 2012 (UTC)

Ŝajnas ke mi inventis tiun lingvonomon "laŭa", tute malprave se ĝi jam kutime estas nomata laosa. Krom se estas ia pravigo por konservi tiun "laŭa", mi sugestas tute forviŝi ĝin kaj alinomigi la artikolon Laosa lingvo kaj eĉ ne mencii alternativan nomon. Se veras ke la 800 guglaj trafoj de "laŭa" ĉiuj fontas el mia inventaĵo el 2007, estas plia pravigo por forviŝi tiun eraran proponon. Kaj tio pruvas ke Guglo kapablas ŝajnigi vero ion tute eraran. Ne baziĝu sur Guglo por pravigi vidpunkton pri lingva alternativo, ĉar vidu ke ĝi povas funkcii kiel grandega eĥoĉambro kiu laŭtigas ĉion ajn, eĉ tute eraran. AL @ 22:06, 8 Feb. 2012 (UTC)

Bone. ThomasPusch 01:18, 9 Feb. 2012 (UTC)

Pardonon, ke mi komencis kontribuon nelonge sed proponas denove la alinomigon. Laŭ mi, Bertilo emas rekomendi la uzon de "Laŭa", sed ne "Laosa" kiel A-vorto (adjektivo) de la landonomo. En la citita paĝo li skribis ke:
  • Laŭa (Laosa *)
Ankaŭ en alia artikolo[1], li uzas la vorton "Laŭoj". Do, mi nun proponas samtempe alinomigon de Laosa popolo (kiu estas problema kiel Rusia popoloFrancia popolo) al Laŭoj.--Salatonbv (diskuto) 00:34, 3 Sep. 2013 (UTC)
Pli ekzakte, li konsentis al alia komentinto pri la uzon de "Laŭoj", kaj Bertilo mem uzas alian vorton "Laosanoj".[2] Mi pensas ke nomi la personojn kun la nacieco de Laoso kiel Laosanoj estus pli bone ol "Laosa popolo".
Se la nomo de la lando estus "Laosio (Laosujo)", la nomoj de ĉefa etno kaj lingvo estus tre facila: "Laosoj" kaj "laosa lingvo". Fakte, la landanomo de Vjetnamio ŝanĝis el Vjet-namo.--Salatonbv (diskuto) 02:57, 6 Sep. 2013 (UTC)
Kiel dirite jam plurloke, plurfoje: Vikipedio ne estas eksperimentejo kaj loko por enkonduki proprajn inventaĵojn. Jam plurfoje pruviĝis, ke Bertilo havas minoritatan opinion, ofte ekstreman. Ni devas sekvi la ĝeneralan lingvouzon.Narvalo (diskuto) 06:34, 6 Sep. 2013 (UTC)
Mi konsentus se ni vere videblus "ĝeneralan" lingvouzon de la vorto "laosa lingvo" ekstere de vikipedio... En aliaj lingvoj (d:Q9211) "Laŭa (kiel la nomo de etno) lingvo" ŝajnas pli ĝenerela. Kiel vi nomus la etnan grupon se ili ne estus "laŭoj"?--Salatonbv (diskuto) 07:22, 6 Sep. 2013 (UTC)
Mi emas konsenti kun Salatonbv tie ĉi. Almenaŭ mi en tuta mia sperto de Esperanta lingvouzo neniam renkontis iun alian etnan nomon por laŭoj krom 'laŭoj' (kaj "laosa popolo" tute ne taŭgas, ĉar laŭoj ne estas sola etno en Laoso). Do la lingvo estas laŭa, ĉar ĝi apartenas al laŭoj, la etno, sed ne al Laoso, la ŝtato (cetere, historie ekzistis periodoj kiam Laoso ne tute ekzistis kiel sendependa lando, tamen laŭa lingvo kaj etna-kultura identeco jes ekzistis).--Goren (diskuto) 17:39, 6 Sep. 2013 (UTC)
Kvankam mi estas la unua, kiu esprimis dubon pri la vorto "laŭa" supre, kaj per guglo-serĉo sondis, ke "laosa lingvo" laŭ la kalkulo de 2012 interrete forte pli multe uziĝis ol "laŭa lingvo" (vere ne temas pri "ĝenerala" lingvouzo, sed ja pri ĝis nun pli grandkvanta prefero de la esprimo "laosa lingvo"), mi tamen komprenas la demandon "Kiel vi nomus la etnan grupon se ili ne estus "laŭoj"?" kaj ne havas alian respondon ol uzo de etna nomo "laŭoj", kvankam tiu vorto en mia malnova PIV de 1970 ankoraŭ ne antaŭvidatis... Post pripenso de la argumento mi ne kontraŭus ke la etna artikolo nomiĝu "laŭoj" kaj tiu pri la lingvo ŝanĝiĝu al "Laŭa lingvo", kun alidirektigo de la senpripense almenaŭ rete pli multe uzata formo "laosa lingvo" tien. ThomasPusch (diskuto) 19:23, 10 Sep. 2013 (UTC)
Nun, Laŭa lingvo estas teĥnike disponebla por alinomi la artikolon laosa lingvo. Se ne plu estus kontraŭaĵo kelkajn tagojn, mi pensas ke ni povus interkonsenti pri la ŝanĝado.--Salatonbv (diskuto) 05:49, 13 Sep. 2013 (UTC)
✔ Farite dankon pro viaj komentoj. --Salatonbv (diskuto) 09:27, 20 Sep. 2013 (UTC)