Diskuto:La Bamba

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kantotekstoj estas fakte kopirajtitaj. La enhavo de Vikipedio devas esti libere kopiebla, do mi forprenis la tekston. Mi serĉos lokon en Interreto kie la teksto troviĝas, kaj poste aldonos al la artikolo ligon en "Eksteraj ligoj". Kriĉjo 07:58, 21. Okt 2003 (UTC)

Ho, mi ne rimarkis ke estis originale eldonita en 1908, do antaŭ 1923. Pardonu. Kriĉjo 08:00, 21. Okt 2003 (UTC)
Eĉ nur temas pri unua registraĵo, la kanto estas ja ankoraŭ pli malnova. Ĉu iu rajtas alproprigi al si kopirajton por tradicia kanto ? Cetere abundas tre diversaj kaj fantaziaj variantoj de la teksto sur la reto proviziitaj por karaokeo. Arno Lagrange 09:09, 21. Okt 2003 (UTC)
Ne, se ĝi estas pli malnova ol 1923 aŭ 1924 ĝi ne estas protektita de kopirajto, do ni rajtas enmeti ĝin. Tamen, necesas esti zorgema pri tekstoj ĝenerale. Troviĝis antaŭ kelkaj monatoj (eble ankoraŭ troviĝas) la tekstoj de kelkaj Esperantistaj muzikgrupoj, kies kopirajto estas tenita ĉu de Vinilkosmo ĉu de la kantistoj mem, kaj kiuj postulus apartan rajtigon por aperigi en GFDL-materialoj kiel Vikipedioj. Kriĉjo 14:00, 21. Okt 2003 (UTC)

Ahí arriba[redakti fonton]

Mi ĉiam komprenis Ahí arriba anstataŭ Y arriba. --:) 00:00, 1. Apr 2005 (UTC) Harry Belafonte La Bamba Carnegie Hall, May 2, 1960.