Diskuto:Lago de Otmuchów

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne uzu la sensencan nomon "Otmuchowa lago"! Estas du eblecoj: "Lago de Otmuchów" au (pli bone) "Lago Otmuchowskie". Mi estas polo kaj scias iaĵon pri esperantigado de polaj geografiaj nomoj. :) sen subskribo (IP-adreso 83.29.218.196) la 15-an de septembro 2006‎

La anonima polo de antaŭ pli ol 7 jaroj principe pravas: la formo "Otmuchowa", en kio "Otmuchow-" estas pli-malpli pola vortero (pli-malpli ĉar sen akcento ó), kaj "-a" estu esperanta vortfinaĵo, ne estas ebla vortkunmeto, nek en Esperanto nek en tiu-ĉi senco en la pola. La eblecoj "Lago de Otmuchów" au "Lago Otmuchowskie" tute permesatas, kvankam laŭ mi la lasta malpli rekomendindas, ĉar necesas regi la polan por kompreni, ke "Otmuchowskie" estas la genitiva kazo de "Otmuchów". Tamen ankaŭ esperantigo "Otmuĥova lago" tute permeseblas, nur ke en Esperanto necesas uzi la e-lingvan ortografion, ne la polan (samkiel en la pola kompreneble la polan ortografion, ne la esperantan...). En kazo de dubo ĉu uzi nacilingvan toponimon ĉu esperantlingvan (do en kazo en kiu esperantlingva formo ne multe uzatas ekster vikipedio) rekomendindas preferi la nacilingvan formon, do mi alinomigas la tekston al la titolo "Lago de Otmuchów". ThomasPusch (diskuto) 21:44, 6 Jan. 2014 (UTC)